Propagando

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"Ĉu vi intenciis: proprano"

~ Vikicitaro

"En "El Popola Chinio", kiam sur ghiaj paghoj svarmis la mauisma propagando, foje mi vidis la formon "komunisma partio""

~ Antonio Vergara pri Maŭisma propagando

"Libreto difinita speciale por la propagando de nia afero"

~ Zamenhof pri El Popola Ĉinio

"Malgrau la 'propagando' aldonita al viaj mesaĝoj, vi simple klopodis helpi nian komprenon de la di-vortouzo en islama medio"

~ usonano pri islama propagando

"Klopodado por disvastigi ideon"

~ ReVo pri propagando

"Vidu, en mia fako oni devas ripetadi diraĵojn foje kaj refoje kaj refoje por ke la vero enmensiĝu, por kvazaŭ katapulti la propagandon."

~ George W. Bush
5430 n
Propagando estas klopodado de partio, registaro, asocio, ktp, por erarigi iun, kredigi ion malefektivan, ofte ruze kaj malice, por sia profito per intenca diro de malveraĵoj.
8560

Pro vico de fiaj manieroj propagandi fare de diversaj grupoj aŭ instancoj, la vorto ekhavis en la plej multaj lingvoj mallaŭdan (pejorativan) sencon.

Tiu fenomeno ne devas forgesigi la veran, nudan sencon de la vorto, kiu ĉiel estas negativa, eĉ fia, ĉiuj manieroj fari ĝin estas mallaŭdindaj, la vorto mem estas malneŭtrala, kaj implicas la fiajn deflankigojn ofte kunligitajn kun ĝi.

Negativan impreson naskis ankaŭ altrudaj kampanjoj de komercaj firmaoj kaj vendejoj (vidu reklamo).

[redakti] Ĉefa regulo

Oni rajtas laŭplaĉe propagandcele mensogi, se la mensogo estas nur sufiĉe fona kaj eble ne individue kaj rekte efikas, sed nur sume inter amaso da similaj "mensogetoj". Homoj havas pli bonajn aferojn por fari ol kontroli faktojn kaj skribi bibliografiojn.

[redakti] Historio

Ĉie ajn, kie oni divastigas mensogojn, tie estas propagando. Sed en historio, certaj amasaj uzoj, ĝenerale negativaj de propagando ludis,kaj plu ludas grandan rolon, cetere enkapitalismaj ŝtatoj reklamo estas aparta speco da propagando.

La unua propagando konsistis kaj limiĝis je persona laboro de kelkaj pioniroj, antaŭ ol oni komencis ian organizitan movadon.

Modernaj ŝtatoj ebligis ampleksigi ekzemploj de fia kaj amasa uzo de propagando. Ekzemple, la nazia reĝimo en Germanio, aŭ la estis la agitado de la komunisma partio kaj registaro en la eksaj stalinismaj.

Kiam ĝi estas uzata de ne reganta instanco, sed de iu celanta al subfosi antan ordon sed uzata esprimo agita propagando, Bolŝevikoj kreis pro tio la vorton agitpropo.

[redakti] Teknikoj

021

Ĉefaj propagandaj teknikoj estas intenca falsado, kaŝo, vualigo de iu fakto aŭ mensogo pri io, iu. Nu, se temas nur pri propagando, ne gravas kohera argumentado, sufiĉas agiti la emociojn.

[redakti] Argumentoj konsistantaj en forkondukado de atentemo

[redakti] Falsa dilemo

La falsa dilemo kaŭzas impreson, ke ekzistas sole du (aŭ tri aŭ pli) eblecoj tie, kiel fakte estas da ili la tuta vico.

[redakti] Argumento alparolanta nescion

Ĝi asertas, ke la nepruvebleco de iu eldiraĵo signifas, ke validas malo.

  • Ne eblas pruvi, ke Esperanto ne fine venkos, do Esperanto fine venkos.
  • Ne eblas pruvi, ke Ido fine venkos, do Ido ne finevenkos.
LjgI

[redakti] Oblikva areo

Ĝi asertas, ke enpraktikigo de dispono kondukos al ankoraŭ la plua, kaj tio en sia sekvo kaŭzos la tutan ĉenon de ju pli des pli malmulte verŝajnaj sekvoj, kiuj kaŭzos totalan katastrofon (ĉu?).

  • Se ni permesos liberan propagandon de Ido tra la parkoj, homoj aŭdos ilin eĉ en aŭtobusojn kaj post momento eĉ sur ferdekon de aviadiloj, kaj de tio estas nur paŝeto al tio, por ke ili tedigu piloton per sia propagando kaj kaŭzu aviadilan katastrofon.

[redakti] Kunigita demando

Unu demando enhavanta fakte demandojn du tiel, ke kia ajn respondo venigos la reagonton en nedeziratan situacion. Ĝi estas ŝatata precipe ĉe juristoj.

  • Ĉu vi ĉesis bati vian edzinon? fakte enhavas demandojn du: Ĉu vi batis vian edzinon? kaj Ĉu vi ĉesis jam kun tio?

[redakti] Evitiga manovro (red herring)

En la angla ĝi signifas devene fumaĵita haringo, metafore (ofte en detektivromanoj) falsa spuro. Apuda signifo estas verŝajne derivita el truko dum ĉasado je vulpo, kiam fumaĵita haringo tirita fare de rajdisto tra la teritorio de la ĉasado kapablis ofte facile forkonduki hundojn el la spuro. En diskutoj temas pri forkonduko de atentemo de la kerno de la afero al apudaĵoj.

  • Edzo: Ni vere ne povas permesi al ni lutreolan peltmantelon. Mi laboras po dek du horoj ĉiutage kaj eĉ tiel ni havas apenaŭ je la lupago.</br>Edzino: Kaj por tiu juna vendistino tiam antaŭ dek jaroj vi havis la monon, ĉu?!

[redakti] Argumentoj alparolantaj emociojn kaj pluajn psikologiajn motivojn

[redakti] Argumento de branĉo

La celon de trompo anstataŭ kaŭzigo ni konvinkos per malagrablaj sekvoj, kiuj aperos, se ni ne konsentos.

  • Mi estas certa, ke en via Esperanto-klubo oni trovos iom da mono por UEA. (Ĉirkaŭrigardo ĉirkaŭe) Tio aspektas ĉe vi preskaŭ bruleme. Sufiĉus, por ke iu neintence faligu kanistron da benzino, kaj ĉio ĉi tie kuŝus per cindro.

[redakti] Argumento vekanta kunsenton

Anstataŭ reala argumentado ĝi klopodas agadi je sentoj.

  • Mi laboris en tiu projekto la tutan semajnon. Se vi rifuzos ĝin, mia vivo perdos sencon.

[redakti] Argumento montranta sekvojn

Oni asertas, ke el konvinko aŭ teorio fluas (onidire) neakcepteblaj sekvoj, kaj el tio ĝi deduktas, ke ĝi devas esti erara.

  • Esperanto devas esti supera al la angla. Kia alie estus senco de nia ekzistado?

[redakti] Kvalifikanta lingvo

  • Ĝi kunigas nedeziratan eldiraĵon kun pozitiva markigo kaj kaŭzas impreson, ke pro ties rifuzo aŭskultanto aŭtomate vicigas sin en malan grupon.

[redakti] Socia apelo (bandwagon fallacy, argumentum ad populum)

Ĝi motivigas ideon per tio, ke la ceteraj konsentas kun ĝi. Tio neniel influas ĝian faktan ĝustecon.

[redakti] Interŝanĝo de objekto

[redakti] Atako kontraŭ homo (argumentum ad hominem)

Anstataŭ argumentado ĝi taksas ties prezentinton.

  • Tio estis atendebla de idisto.
  • Oni ne povas kredi al tiu verko, li verkis ĝin nur tial, por ke ili ne elĵetu lin el la klubo.
  • Ĉu la akuzativo povas esti necesa, se tiom da homoj forgesas ĝin?

[redakti] Sin-apelado pri aŭtoriteco

Ĉiu sin-apelado pri aŭtoriteco ne bezonas esti necese alloga. Ruza estas tia aserto, se ligata aŭtoritato estas aŭtoritato en alia fako aŭ se ekzistas aŭtoritato alia, same grava, kiu asertas malon.

[redakti] Anonima aŭtoritato

Argumento revokiĝas al nenomita, sed onidire al bone informita fonto. Tio estas eleganta maniero de disvastigado de elpensitaj faktoj.

[redakti] Ŝajno trompas

La aspekto de oratoro, same kiel filmero de filma kamerao en televido aŭ muziko en fono influas, en kian mezuron aŭskultontoj fidos al ĝi.

  • Al viro, bone kaj bele vestita en konvenan veston, filmata el milda subvido kaj kun agrabla muziko en fono la televidaj spektantoj fidos pli baldaŭ ol al malpura senhejmulo aŭ al Darth Vader.

[redakti] Induktivaj argumentoj

Induktiva logiko konsidero konsistas en takso de ecoj de tutaĵo surbaze de spertoj kun ties parto. La induktaj trompoj argumentoj rezultas el nerespektado de bazaj statistikaj reguloj.

[redakti] Hasta ĝeneraligo

Prijuĝado al la ecoj de tutaĵo surbaze de tro malgranda ekzemplero.

  • Idistoj ne scias skribi. Mi konis unun, kaj tiu preskaŭ rompis al si la manojn dum tio.

[redakti] Nereprezentanta ekzemplero

Ekzemplero, sur kies kono ni fonas novan konsideron, estas ja sufiĉe granda, sed ĝi ne respondas al dismetiĝo de tutaĵo.

  • Rapidega esploro de la publika opinio, farita hodiaŭ posttagmeze en promenejo de Centra Oficejo de UEA, pruvis, ke nerdoj sufiĉe scias pri Esperanto sed preferas klingonan lingvon.
  • Rapidega esploro en UK konfirmis, ke homoj estas kontentaj kun UEA.

[redakti] Analogio

Analogio komparas du tute nekoneksantajn aperaĵojn, kaj asertas, ke se iu havas ian econ, devas havi ĝin ankaŭ alia.

  • Ŝtata administracio estas kiel bonboniero en nutraĵdeponejo: vi devas forŝiri, kio estas forŝirebla, antaŭ ol ili trovos vin.
  • Kun lingvaj reformoj tio estas kiel kun porko. Se vi volas reformi la porkon en fumaĵitan staton, vi devas unue mortigi ĝin.
  • Ĝis nuna momento ankoraŭ neniu ekvidis Nevideblan rozkoloran unukornulon. Sed tio ne signifas, ke ĝi ne ekzistas - en mezepoko ankaŭ neniu povis vidi bakteriojn.

[redakti] Inteligenta indukto

La resumo de induktiva konkludo estas rifuzita, malgraŭ tio ke ekzistas sufiĉo de pruvoj por ties subteno.

  • Sinjoro F. estis hodiaŭ matene kaptita de la polico plena je sango, kiam li estis provanta ĵeti en komunuman riveron grandan barelon kun dume ne rekonita enhavo. Kiel diris al gazetaro la direktoro de polico, koincide frato de la kaptito, dume estis trovitaj neniaj spuroj signantaj, ke la tuta afero povus rilati al hieraŭ denuncita malapero de bopatrino de sinjoro F.

[redakti] Elimino

Por ke ni atingu deziratan opinion, estas iam necese elimini el la opinio la netaŭgajn konsiderojn, kaj nome ekzempe per ilia eksilentigo.

  • Direktoro de menaĝerio transpaŝis siajn leĝpovojn, kiam li mallongigis al lamo, pingveno kaj ornitorinko aldonojn de fojno. La rajton decidi pri aldonoj de la fojno dume havas sole kolegio de bredistoj. La plendanto dum tio forgesis noti, ke la mallongigon de aldono de fojno por pingveno kaj ornitorinko realigis ĉe la direktoro li mem en la momento, kiam la kolegio de bredistoj havis lakso-malsanon kaj do estis neatingeblaj.

[redakti] Statistikaj silogismoj

Tio estas propagandaj argumentoj rezulatantaj el interŝanĝo de valideco de ĝeneralaj reguloj kaj ties esceptoj.

  • Estas malbone vundi la homojn. Do vi estus batonta eĉ ne idiston, kiu estas provanta tramordi vian gorĝon.
  • Sinjoro Humberto Olovo deĵoris dek ses horojn ĉiutage en Centra Oficejo de UEA kaj li vivis ĝis cent jaroj. El tio rezultas, ke kiu volas vivi ĝis cent jaroj, tiu devas labori dek ses horojn ĉiutage en Centra Oficejo.

[redakti] Kaŭzaj argumentoj

[redakti] Tempa sekvanteco (post hoc ergo propter hoc)

El tio, ke du aperaĵoj sekvas unu la alian oni ruze konkludas, ke ekzistas inter ili kaŭza rilato. Ni parolas pri la kaŭza rilato tiam, se la unua aperaĵo devige implikas la aperaĵon alian (do se post la unua aperaĵo devide sekvas la aperaĵo alia), eĉ kiam ne estas necese, por ke la unua aperaĵo estu unusola ebla kaŭzo de la aperaĵo alia.

  • Kiam ajn en aviadilo oni komencos kritiki estraron de UEA, okazas turbuloj. La kritikado al UEA do kaŭzas turbulojn.
  • Mi havis unu semajnon gripon, sed poste mi pagis mian kotizon al UEA kaj la gripo ĉesis. La kotizado al UEA do kuracas gripon.

[redakti] Komuna efekto

Ambaŭ ŝajne dependaj aperaĵoj havas nerimarkatan komuna kaŭzon.

  • Komencis la Unua mondmilito tuj post la divastigado de Ido tra Eŭropo. La divastigon de Ido kaŭzis la unuan mondmiliton. (Vere ambaŭ aperaĵojn kaŭzis friponecon kaj perfidemo en homaj koroj).

[redakti] Sensignifa kaŭzo

La unua estas vere kaŭzo de la aperaĵo alia, sed kompare kun la ceteraj kaŭzoj ĝi estas sensignifa.

[redakti] Erara direkto

Interŝanĝo de la kaŭzo kaj la sekvo.

[redakti] Pli granda nombro de kaŭzoj

La aperaĵo havas pli grandan nombron de kaŭzoj, sed estas markita sole unu el ili.

Al kaŭzaj trompoj apartenas ankaŭ eraro de riska ludanto, kiu serĉas rilatojn de kaŭzo kaj sekvo tie, kie nenio tia estas. Ekzemplo povas esti lidanto, kiu en loterio vetas longe ne tiritajn numerojn esperante, ke la loterio en klopodo "reveni al mezproksimo" eltiros ĝuste ilin. La verŝajneco de tirado de ĉiuj numeroj estas dum tio la sama en ĉiu tempo nerigardante la pasintecon.

Genetika eraro konsistas en konvinko, ke eblas la karakteron de aperaĵo dedukti el ties deveno, fonto aŭ komenco, aŭ rifuzo de io ligante al tio, ke tio havas suspektindajn komencojn. Ŝatata aplikado de tiu ĉi eraro estas derivado de principo de afero per sekcado de radikoj kaj historio de ties vorta markigo (se vi ne komprenis tion, vi estas stultulo!).

[redakti] Temas pri io alia

[redakti] Argumentado per rondo (begging the question)

Eldiraĵo, kiun ni estas pruvantaj, estas jam ensumigita en premison.

  • Ni supozu, ke Adamo neniam mensogas. El tio, ke Adamo parolas, do logike rezultas, ke li diras veron estas ja dedukto formale tute korekta, sed pri la verparoleco de Adamo ĝi parolas tute nenion.

[redakti] Negrava konkludo

Pruvo pruvas ion alian ol la objekta aserto. Iam oni ensumigas en tiun ĉi kategorion ankaŭ argumentojn ad hominem kaj al ili similaj.

  • Konsciu, kiel longe estas en la mondo kreismo kaj kiel longe evoluismo. Tial la kreismo estas pli vera.
  • Do, kiel mi montris, la akuzativo havis malfeliĉan infanaĝon kaj en lernejo ĉiutage klasanoj forgesis ĝin. Mi do postulas, por ke ĝi estu uzata en la plena amplekso.

Variaĵo de tiu ĉi trompo estas trompo de negrava celo, kiu dubigas ion per aserto, ke tio ne atingis la celon, sed pri kiu fakte neniam temis.

  • Por kio estas UEA, se ĝis hodiaŭ ĝi ne kapablis konstrui finan venkon?

[redakti] Timiganto (straw man)

Esenco de la trompo estas demonstra diserigo de la kontraŭflanko. La argumentojn de kontraŭflanko reprezentas ĝuste timiganto. Ne ĉiam timiganto estas io, kion oponantoj vere asertas, sed preskaŭ ĉiam temas pri aserto rilate al pezo de la argumentado karakterize pli malforta.

  • Defendantoj de Ido asertos al vi, ke paroli Idon estas pli facila ol lerni akuzativon por la komencanto. Sed tio estas evidenta sensencaĵo - en la lernadon de ido necesas nome alkalkuli ankaŭ necesan hospitaligon, ne parolante pri tio, ke por la komencantoj Civito proponas apartajn sociajn aldonojn. Estas do klare, ke ekzistas neniaj prudentaj motivoj, kial permesi la Idon.

[redakti] Tio ne rezultas! (non sequitur)

Trompoj fonditaj en seksatencado de implico.

[redakti] Pruvo de la rezultanta

Ĝi supozas, ke aŭtomate validas ankaŭ mala apliko.

  • Ĉiu policisto estas ŝtata okupito. Mi estas ŝtata okupito, kaj mi do devas esti policisto.

[redakti] Rifuzo de la antaŭa

Ĝi diras, ke okaze de nevalideco de supozo povas validi eĉ ne konkludo. La implico dum diras entute nenion pri tio, kio okazos, se la supozo ne validos.

  • Li diris: "Se vi ne donos al mi bonbonon, mi piedbatos vin." Do se mi donos al li bonbonon, li ne povas piedbati min.

[redakti] Scienco

Propagando NE estas scienco. Oni povas esplori, fari enketojn, eksperimentojn, statistikaĵojn... sed ne sufiĉas uzi sciencajn ilojn por atingi sciencajn rezultojn. Reklamo estas same scienca kiel astrologio. Estas ĝia intereso prezenti sin science: tio plaĉas al la pagantoj kaj tiel certigas enspezon al abundo da senlaboraj artistoj.

Sociologio kaj psikologio certe estas sciencoj, ĉar studas faktojn, elvolvas teoriojn kaj provas ilin pruvi. Sed uzo de tiaj molaj sciencoj por dekreti, ke tia kaj tia grafika aranĝo vekos tian kaj tian reagon ĉe la spektanto, kaj igos lin aĉeti la koncernan "varon", simpatii kun la prezentitaj ideoj aŭ por ĉiam delogos lin de ili, estas rekta ĉarlatanado.

[redakti] Sublimina mesaĝo

La sublimina mesaĝo, estas formo de la reklamado, en kiu la observanto aŭ spektanto konscie ne perceptas, sed la mesaĝo subkonscie do atingas lin/ŝin.

La unua sublimina reklamado okazis en la 1950-aj jaroj en Usono, kiam oni instigis por aĉeti pufmaizon kaj kolaon. (La mesaĝo okazis dum sekunderoj: dum vi manĝas pufmaizon, trinku kolaon!)

La vera efiko de tiuspeca reklamado estas centprocente pruvita.

[redakti] Moto

La moto de Propagando estas:

Alta profito kaj malprofundaj interrilatoj.

[redakti] Merkatiko

Superkapitalismo

Merkatiko signifas la orientigon de la situacio kaj la bezonoj de la merkato al la decidoj de organizo aŭ unuopulo. Plej ofte merkatikon aplikas entreprenoj, sed la teknikojn uzas ankaŭ ekzemple (bonfaraj) asocioj, ne-registaraj organizoj aŭ registaraj institucioj - eĉ unuopuloj, kiuj serĉas laboron, partneron aŭ prezentiĝas en elektoj.

Merkatiko do provas unuavice surmerkatigi la jam kreatajn produktojnservojn, kaj se tio ne sukcesas, adaptas la aktualan kaj (atendeblan aŭ atingeblan) estontan staton de la merkato al la tuta produktadoproceso ekde la aĉetado.

Merkatiko en entrepreno estas ĉio ekde analizo de la nunaj kaj estontaj vendomerkatoj ĝis planado, realigo kaj kontrolo de la ŝanĝoj farendaj por ekhavi monon. En merkato-orientita entrepreno la merkatiko do estas centra ekonomia gvidilo. La merkatiko-miksaĵo estas la kuniĝo de diversaj faktoroj kiel la ecoj de la produkto, la prezo, la komunikado kaj la distribuado de la produkto ekde de la revendistoj ĝis la kliento. Zorga aplikado de merkatiko estas la bazo de sukcesa surmerkatigo de novaj produktoj.

La teorio ofte uzas la vorton merkatiko (aŭ la anglan vorton marketing) por varbado (reklamo) kaj por publikaj rilatoj. En la praktiko oni preferas vidi tiujn aktivecojn kiel parton de la komunikado kaj distribuado kadre de la merkatiko-miksaĵo.

[redakti] Reklamo

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Reklamo.

Reklamo estas ago aŭ skizo, kio intencas trompi aliajn ulojn.

Oni ofte kreas subtilajn kaj sagacajn reklamojn por trompigi aliajn dum magiaj artaĵoj aŭ per propagando, por fari iun aĉeti ion, kion oni ne bezonas.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Content Navigation
Aliaj lingvoj