Protestantismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


"Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas."

~ Zamenhof pri protestantoj kaj katolikoj
Lute.jpg

"Ĉu vi jam akceptis Jesuo Kriston kiel vian personan Savanton?"

~ Protestanta misiisto

"Protestantoj forrabis... Sur la tero ne estas pli grandaj idiotoj ol Protestantoj... Okcidentaj Eŭropanaj Katolikaj estas malbona tamen"

~ Ateisto

"Deo es kreasion via hom, ma kreasion real, no kreasion fals, no ilusion van."

~ Lingva protestanto

Protestantismo estas religia formo de reformismo. Ĝi estis kreita de Marteno Lutero (Reĝo) sub la kaŝnomo Katolikido.

La afero estas analoga al Esperantismo kaj Idismo. Luterismo kritikis iujn tiutempajn troigojn de la katolika eklezio kaj provis enkonduki internan ŝanĝon en ĝin. Ĉar katolikismo rifuzis vidi makulon en si, luterismo fariĝis sia propra eklezio. Luterismo fakte estas teologie (sed ne rite) tre konservema, sed la disiĝo nerekte naskis multegajn aliajn reformomovadojn, kaj tial estas nuntempe miloj da reformitaj eklezioj.

220px-William Miller.jpg

[redakti] Historio

En 1517, Lutero najlis sian Disputatio pro declaratione virtutis indulgentiarum, alinomatan la 95 Tezoj, al la porkego de preĝejo de Wittenberg, por protesti kontraŭ pardon-biletoj. Dum 1517-21, Lutero ne ribelis kontraŭ la Eklezio, sed penis reformi ĝin.

Finfine, Lutero kreis sian propran eklezio. Aliaj homoj vidis tion kaj diris: "Ho, bone, do ni ankaŭ povas krei niajn proprajn ekleziojn" kaj faris tion, ĉefe post apero de televido.

Senĉese oni elpensas novajn protestantajn sektojn kvankam oni pruvis, ke ĉiu el ili estas egale tutpova. Plej multaj tiaj projektoj forgesiĝas, sed multaj el ili havas malgrandan, lojalan disĉiplaron kaj poŝtliston. Kaj oftete unu el ili fariĝas ĝenerala furoro.

Multegaj homoj, kiuj unue batalas kontraŭ la granda papa subpremanto, fine kreis siajn proprajn ekleziojn kaj interbatalas en interna milito tum, post kiam al ili prosperas forpeli la eksmastron. Tuj Eŭropo estis plenplena kun homoj, kiuj erare supozas, ke ilia kredo estas la unusola vera kredo, kaj ke estas ilia devo trudi tiun kredon al ĉiu alia, eĉ se tiucele ili devas murdi aŭ militi. Tiel komencis la religiaj militoj de Eŭropo, ĉefe la Tridekjara milito.

2159.jpg

[redakti] La kredodeklaroj en Protestantismo

El la dua senco de "konfeso", nome la deklaro pri tio kion oni kredas, naskiĝas la uzo de la termino en la Eklezioj de la Reformacio, nome kredodeklaro por difini, en kontraŭstarigo aparte al katolikismo, sed ankaŭ rilate al la konvinkoj de seksaj grupoj. En la eklezioj de la Reformacio tiaj kreddeklaroj ne estis intencitaj kiel alternativo al la antikvaj ekumenaj kredokonfesoj (ekzemple, la apostola kredo aŭ la Kredokonfeso nicea-konstantinopola, sed kiel asertoj pri la maniero ilin interpreti. Ilia intenco, do, celis klarigi kion signifas proklami ke "Jesuo estas la Sinjoro", kaj montri ke tiu aserto povas esti farita, laŭ protestantoj, nur je la lumo de la pravigo per “sola kredo”. Temis pri konfesdeklaro de la tuta eklezio kaj ne unuopaj teologoj.

La unua konfesdeklaro tiutipa estas la Aŭgsburga konfeso de 1530 kaj, inter la lastaj, la kredodeklaro de Westminster de 1643 kiu fariĝis formularo de la Skota Eklezio, en 1689.

La dekretoj de la Koncilio de Trento (1545-1563) povas esti konsiderataj kiel la kredkonfesa "respondo" de Katolikismo al la principoj de la protestanta reformo kiel proklamataj en la diversaj kreddeklaroj.

La trideknaŭ artikoloj de religio de la Eklezio de Anglio ne estas kredodeklaro en la senco konturita ĉi-supre. Ne temis pri venko de teologoj difinantaj konfesian pozicion, male temis pri pruvo akordigi malsamajn konfesiajn vidpunktojn por favori ĝeneralan eklezian unuiĝon. Fake ili ne celas devigi ĉiujn provincojn de la Anglikana Komunismo.

[redakti] Diservoj

La unua protestanta Diservo okazis en la 2-a UK en Ĝenevo, 1906. Predikis pastro Schneeberger. Sekvis en 1907 la Diservo dum la 3-a UK en Cambridge; predikis pastro Rust. Grandioza Diservo okazis en la 4-a UK en Dresden, kie laŭ tiamaj informoj preskaŭ 2000 personoj ĉeestis en la fama preĝejo "Kreuzkirche". Oni prezentis la belegan oratorion de Schubert "La Ĉiopovo", kiu estis tradukita en E. Predikis pastro Kühn.

En la pluaj kongresoj ĉiam okazis protestantaj Diservo. La LKK-j afable aranĝis ĝin kaj la ekleziaj komunumoj de la kongresurboj permesis la uzadon de la preĝejo. La Kristana E-ista Ligo Int. (KELI) dum la UK en Paris, 1932, decidis, ke estonte ĝi aranĝos la kongresajn protestantajn Diservojn sub propra respondeco. Tiu en la 25-a UK en Köln bone sukcesis; predikis pastro Koopmann, la ĥoro de la Blu-Kruc-Societo kantis du psalmojn. Krom la kongresaj Diservoj okazis ankaŭ privataj, precipe en Anglujo, kie protestantistoj jam de 1907 aranĝis Diservojn.

Ekde 1909 en London okazas seninterrompe ĉiumonataj Diservoj. "La Diservo estas definitive kristana laŭ karaktero sur la bazo de la Biblio kaj la Apostola Kredkonfeso; sed tute nesekta. La kondukanto, memorante, ke partoprenas homoj kun diversaj religiaj kredoj, celas trovi la aferojn komunajn, kaj eviti diskutonaskajn temojn." La tuta Diservo okazas en Esperanta lingvo. Ĝin partoprenas homoj el multaj diversaj kristanaj sektoj, predikis eĉ romkatoliko. Ordinare ĉeestas nuntempe preskaŭ 100 personoj.

[redakti] Eklezio

La protestantoj faris tiun fundamentan eraron, pensi ke ili ne bezonas la eklezion. El tio sekvis la postaj eraroj.

[redakti] Biblio

Neciklopedio ne estas protestanta, sed Neciklopediistoj konsentas kun la protestantoj ke alegorioj estas tro facila maniero enlegigi en la Skribon ion ajn, kaj ke sincera fido postulas pli laŭliteran kredon. La multegaj generacioj kredis Biblion laŭlitere, poste venas iu Filono aŭ Origeno kaj deklaras ke tio kion ili kredis estas nur parolfiguro kiu signifas ion tute alian. Tio relativigas la revelacion, kaj faras ĝin malpli fidinda ol la scienco, kiu almenaŭ estas honesta.

[redakti] Kredoj

Protestantismo pretenda esti la VERA kristanismo, kvankam siaj fondintoj vivis multaj jarcentoj post la morto de Jesuo. Ĉiuj aliaj sektoj de kristanismo, ĉefe katolikismo estas falsaj mensogoj de Satano.

Laŭ prostestantoj, la veraj kristanoj nure adoras la veran DIOn. Ĉiuj personoj kiuj adoras multajn diojn, ne estas vere veraj kristanoj. Laŭ la Sankta Biblio, oni devas adori sole la veran DIOn. Katolikistoj adoras sanktulojn, kiuj estas malveraj dioj!

Kristanismo Protestantismo instruas, ke por saviĝi kaj postmorte eniri la ĉielon, oni devas tute fidi al la finita laboro de Jesuo sur la kruco. Se oni kredas, ke Kristo anstataŭigis nin per Lia morto kaj pagis la ŝuldon de niaj pekoj, kaj ke Li releviĝis, ni saviĝas. Estas nenio, kion iu ajn povas fari, por ke tiu meritu la savon. Ni ne povas esti “sufiĉe bonaj” por plaĉi al Dio per niaj propraj agoj, ĉar ni ĉiuj estas pekantoj (Jesaja 53,6; Jesaja 64,6-7). Ne ankoraŭ ekzistas io ajn, kion oni devas fari, ĉar Kristo jam faris la tutan laboron! Kiam Jesuo estis sur la kruco, Li diris, «Estas finite» (Johano 19,30), kaj tio signifas, ke la elaĉetlaboro finiĝis.

Laŭ protestantismo, la savo estas libereco el la malnova peka naturo—libereco, por ke oni povu havi ĝustan rilaton kun Dio. Pasinttempe ni estis sklavoj al pekado; nuntempe ni estas sklavoj al Kristo (Romanoj 6,15-22). Oni ne devas demandi, kia diferenco inter esti sklavo de iu aŭ de aliulo kaj oni ne volu esti liberaj homoj.

Dum ke kredantoj vivas en la mondo en ilaj pekaj korpoj, ili daŭre luktados kontraŭ la peko. Sed kristanoj protestanto povas venki en la lukto kontraŭ la peko per studadi la Vorton de Dio kaj aplikadi ĝin al iliaj vivoj, kaj per estadi regata de la Sankta Spirito—tio estas, per submeti sin sub la regado de la Spirito dum ĉiutagaj cirkonstancoj.

Tio estas, protestantoj kredas ke ni estis sklavoj de Jesuo, ĉar li liberis nin el la pekoj, sed ni devas zorge batali kontraŭ la peko per legado de Biblio kaj obeado de ĝiaj leĝoj.

[redakti] Fideismo ĉe protestantismo

Protestantismo alarmas pri la pretendoj de la racio kaj pri ties entrudiĝoj en la kredo kaj emaj instrui, ke la intelekto estis vundita pro la origina peko pro kiu la racio el reĝino fariĝis servistino ne kapabla eniri kaj kompreni la pridiajn sciojn. El tio jen la absoluta kaj ekskluziva kaj definitiva protestanta forlasiĝo al la Biblio, nome la absolutigo de la dia vorto.

Ĉu tiu sinteno generis fideismon, kiu iom post ion etendiĝis ankaŭ al la katolikaj teologoj kaj filozofoj? Tion iuj opinias.

Ĉi-kaze la vorto estas foje eluzita por referenci al la protestanta sistemo laŭ kiu la kristanoj estas savita per la sola kredo – sola fide -. Tiu religia pozicio estas foje nomata ankaŭ solfidismo.

Iuj fideistoj, el teologia flanko, rimarkigas ankaŭ, ke la raciaj homaj fakultoj estas el si mem nefidindaj ĉar la tuta homa natura koruptita pro pa origina peko daŭrigis koruptiĝi ĉiam pli, kaj pro tio la konkludoj atingitaj ne povas estis certaj.

[redakti] Sinteno de protestantaj eklezioj

La evangelikaj eklezioj kiaj la Baptistaj, Pentekostaj, Aventistaj kaj ĝenerale ĉiuj eklezioj fidelaj al Reformacio kaj tendence konservativaj, rekonas eĉ ne potenciale eblaj la Aperajn fenomenojn. Laŭ ilia teologio, la Sinjoro sin revelacias nur pere de Vorto de Dio jam inspirita de la Sankta Spirito. Tiaj Aperoj ne malsimilus la renkontiĝojn kun la animoj de Spiritismo, ankaŭ se piece maskitajn, jam kondamnitajn ĉe Dt 18,10. Je konfirmo de tio, ili memorigas, ke la Biblio admonas pri la risko de falsaj profetoj kiel en Mt 24 kaj Ap 16, 14. Sed la akceptantoj de la ebleco de Aperoj rimarkigas, ke tiuj invitoj kaj alarmoj pri mensogaj entrudiĝoj de falsaĵoj ne malhelpas la distingon de veraj el la falsaj profetoj. Kaj por tion korekte fari ili elpensis severajn, inteligentajn, sciencajn kaj religiajn kriteriojn, sperteblajn kaj kontroleblajn de kiu ajn.

[redakti] Protestanta apologetiko

Kutime oni opinias ke la unua apologetika verko estis kompilita de nederlanda Hugo Grotius: Pri la vereco de la kristana religio. Tiu verko, publikigita en 1632, kaj sekve tradukita al diversaj lingvoj, precipe celis defendi la historiecon de la Evangelioj; kaj adresis kelkajn kritikojn rilate la hebreajn kaj islamajn doktrinojn.

[redakti] Libera volo

Kritikoj komenciĝis ĉe Lutero kiu malŝate, en polemiko kun Erasmus, difinis la "liberum" arbitrium kiel "servum" arbitrium (=sklava volo), eble pro tio ke la savo estas dia donaco, ne akiro de la homa agado: se homo ĝuas je libera volo, Dio estas kondiĉita de la homa agado. Sed iuj diversmaniere legas la esprimaron de Lutero, eble por eviti la antaŭdestinismon, tio estis konsiderita herezo jam rifuzita en la pasinta evoluo de la katolika eklezio.

La kritikon plie akcentis Kalvino per sia duobla antaŭdestino: Dio komunikas la savan veron al tiu kiun li volas, kaj antaŭdestinas al la savo aŭ la malsavo: oni komprenas ke en ĉi-kazo malaperas kaj libero kaj libera volo (=libera elekto de la volo). Por pli bone enkadrigi la kritikojn de Lutero kaj Kalvino, oni komparu tion kun la tradicia kristana doktrino: Dio komunikas la savovojon al ĉiuj homoj, kaj lasas ke homo libere akceptu aŭ malakeptu lian liberan donacon!).

[redakti] Diverseco

Evidente la protestantoj konsistas el tre malsamaj grupoj, same kiel en la "araba printempo". Malnova suoma luterisma movado nomas la nereligian vivon "senmalĝoja" kaj eksterulojn "senmalĝojuloj". Ĝiaj anoj emfazas la kulposenton kaj ne aŭdacas deklari, ke ili saviĝos. Anstataŭe ili "vivas en la espero de saviĝo".

5569 n.jpg

[redakti] Luterismo

Luterismo grandparte estas kredo al Biblio. La luterisma eklezio tute bone povas erari. La ĉefa celo por luterano estas diligente labori.

Oni ne diras, ke luterismo estas pli bona religio, sed la katolikisma pozo estas iom eksmoda en ĉi tiu periodo de klerigado kaj industrio.

En la luterismoe estas du specoj de revelacio:

1. la ĝenerala implicita revelacio: la ekzisto de la kreitaĵo kaj la universaleco de la konscienco, kompato kaj amo

2. la speciala aŭ eksplicita revelacio: Biblio


Al la katolikoj kaj ortodoksismanoj la afero estas pli simpla: la eklezio posedas la veron. Do se oni ne trovas la triunuecon en Biblio, oni ja trovas ĝin en la doktrino de la eklezio.

La modernaj luterismaj teologoj konsentas la gravecon de la eklezia tradicio, sed la laikaj protestantoj ankoraŭ kredas, ke ĉiu ajn povas dedukti la ĝustan doktrinon rekte el Biblio. Do la Atestantoj de Jehovo povas konverti homojn per tio, ke ili lerte pruvas sian kredon rekte el la Biblio de la konvertoto.

[redakti] Etiko

Por tiu, kiu tute ne estas influita per luteranisma kulturo, "fari" signifas nur "fari".

[redakti] Anglikanismo

Anglikanismo estas la vera kristanismo de la Eklezio de Anglio, kiu sendependiĝis de la fia Romkatolikisma Eklezio dum la reĝeco de Henriko la 8-a.

Henriko la 8-a, reĝo de Anglio, apartigis la eklezion en lia lando por permesi al si eksedzinigi Katarinan de Aragono, kiu ne povis doni al li filon. La papo en Romo ne permesis la nuligon de la edziĝo kun Katarina, do Henriko sendependigis la eklezion en Anglio de Romo en 1534, nomis sin la kapo de la nova eklezio, kaj tiam permesis la eksedziĝon. Angliaj episkopoj, tamen, ne ŝanĝis, do la anglia eklezio ĉiam havas apostolan posteulecon.

Anglikanismo ne reunuiĝis kun la katolikismo pro tio ke Elizabeto la 1-a, reĝino de 1558 ĝis 1603, estis filino de la edzeco de Henry la 8-a kun Anne Boleyn, edzeco kiun la papo ne permesis. Elizabeto devis do plifortigi protestantismon en Anglio por ne esti nelegitima kaj tiamaniere ne havi rajton esti reĝino. En tia granda epoko de la regado de Elizabeto, Anglio protestantiĝis tiel profunde, ke rekatolikiĝo ne eblis, eĉ kvankam la batalo inter protestantismo kaj katolikismo daŭris ĝis 1689.

La eklezio nun kreskas plej rapide en Afriko.

La eklezioj en Britio kaj Nordameriko estas ĝenerale liberalaj, sed tiu de Afriko estas multe pli tradicia (ekzemple, pri samseksemo kaj demonoj).

La anglikana eklezio permesas al la pastroj geedziĝi (eĉ gejedziĝi en Nordameriko), sed tio ne malebligis proprajn fiagojn de interalie episkopoj kaj eĉ ĉefepiskopoj, disfamigitajn dum la kelkaj lastaj jaroj...

677 1.jpg

[redakti] Libro de la martiroj

La libro de la martiroj, verkita de Johano Fokso kaj unuafoje eldonita de Johano Day en 1563, kun multaj aliaj postaj eldonoj faritaj de la sama eldoninto, estas priskribo de la persekutoj al la protestantoj, ĉefe en Anglio, kaj al aliaj grupoj de antaŭaj jarcentoj kiuj estis pioniroj de la protestanta reformo en Anglio.

Kvankam la verkaĵo estas konata kiel "La libro de Fokso pri la martiroj", ĝia titolo anglalingve estas Actes and Monuments of these Latter and Perillous Days, touching Matters of the Church. Ĝi estas originale ilustrita per multaj surlignaj gravuraĵoj.

La unua parto priskribas la unuajn kristanajn martirojn, rakontas pri la mezepoka eklezio, inkluzive de la Inkvizicio, kaj histerio de la viklifanoj (Wycliffite) de la «Lollard»-movado (Fokso atribuis tiun nomon Wycliffe al la personoj kiuj laŭ li estis "la matena stelo" de la protestanta reformo). La dua parto rakontas pri la regadoj de Henriko la 8-a kaj Eduardo la 6-a, kaj pri la tria regado de Maria la 1-a.

Fokso daŭre kompilis materialojn por ampleksigi la verkaĵon dum sia tuta vivo, realigante tri reviziitajn eldonojn. Post la finpretigado de la dua (1570), la anglikana eklezio ordonis ke ĉiu katedralo devas posedi ekzempleron de tiu sankta libro.

[redakti] Book of Common Prayer

La Book of Common Prayer [proks: paroĥa, komuna preĝaro] estas la agendo de la anglikana eklezio. En ĝi troviĝas la regularo por la matena kaj vespera preĝoj, bapto, komunio, konfirmacio kaj geedziĝo-ceremonio same kiel tekstoj pri la eklezia servo al virinoj, por vizito de malsanuloj, entombigo kaj ordinacio. Laŭ ĉi tiuj preskribitaj tekstoj oni ankaŭ muzikigis la tiel nomatajn servojn, do la liturgierojn; La muzikigoj tamen ne estas presitaj en la Book of Common Prayer, sed en apartaj kataroj.

[redakti] Kalvinismo

La granda plimulto da kristanoj tro malbone scias la Biblion, kaj ignoras ĝiajn principojn. La kalvinanoj tute kristane opinias ke ĉi-monda prospero estas signo pri elektiteco! La kalvinisma moralo estas la moralo de sukceso; "la falonton puŝu", "kiu ne prosperas estas damnita" kaj ne meritas kompaton. En kalvinismo, la homoj estas antaŭdestinitaj al pereo aŭ savo, kaj estas bona afero puŝi la falonton.

[redakti] Kvakerismo

„La Religia Societo de Amikoj“ troviĝas plejparte en Emerlko kaj Britujo. Kiel Kristanoj ĝiaj anoj rifuzas partopreni ian ajn militadon. Ili ne ĵuras, ĉar Kristo tion malpermesas. Ili ne partoprenas eksterajn sakramentojn, kredante, ke Kristo ordonis nenion tian. Ĉe siaj religiaj kunvenoj troviĝas neniu pastro, neniu preĝlibro aŭ ceremonio: ĉiu ĉeestanto, viro, aŭ virino, kunvenas en plena egaleco, kaj la sola kunvenestro estas Jesuo Kristo.

La elstara diferenco inter la Amikoj kaj aliaj Kristanoj estas

(a) ili pli forte akcentas la individuan respondecon;

(b) la kredo, ke Dio senpere parolas al ĉiu pomo;

(c) la celo reveni al pura Kristanismo de la primitiva eklezio sen postaj aldonaĵoj.

[redakti] Gazetoj

En la evangelia, p r o t e s t a n t a ktp. movadoj la nomo de P. Hübner estas de la komenco ĝis hodiaŭ ligita kun la gazetaro. Li eldonis en 1906 aŭt. germ. bultenon Monatlicher Abendanzeiger, al kiu li donis en junio 1907 E-aldonon, kiu fariĝis en febr. 1908 E en la Servo de la Dia Regno kaj de jan. 1909 Dia Regno; ĝi ĉesis aŭg. 1914, estis en 1921-22 parto en Kristana Espero (Finnlando), denove memstara en 1923-24 kaj de julio 1932 ĝis hodiaŭ. Ĝi estis of. org. de la Kristana E-ista Ligo Int., kiu parte ankaŭ eldonis Informilo-n. La fama ga­zeto European Christian Endeavour akceptis apud la angla lingvo en majo 1908 ankaŭ E-n kaj nomiĝis Eŭropa Kristana Celado.

[redakti] Devotismo

En Protestantismo, devotismo kaj devotaĵoj multe kultas la pormeditan uzon de la Biblio kaj estas regulitaj praktike de la principo ke la propetado al la sanktuloj ne praktikeblas ĉar ĝi estas nebiblia kaj malpliigas la unikecon de la sola elaĉeto de Kristo. Krome, eble la protestanta devotismo estas influata ankaŭ de la temperamento de la nordaj popoloj malpli sente eksteriĝantaj ol la sudaj, kvankam ĝuste inter protestantoj naskiĝis la pietismo.

La Biblio ĉe protestantoj, kiel unika fonto de la revelacio (por la aliaj eklezioj alia fonto estas la Tradicio), ĝuas grandan estimon kaj estas multaspekte kaj piece utiligata.

[redakti] Protestantismo kaj katolikismo

Se homo kredas al la neeraripovo de la eklezio, tio preskaŭ sufiĉas por saviĝo. Alivorte dum luterano bezonas konon de la ĝusta doktrino por saviĝi, katoliko povas delegi tiun konon al la eklezio. Do luterano estas kvazaŭ homo, kiu debatas kun sia kuracisto pri la ĝusta kuraco de sia malsano, dum katoliko lasas al la kuracisto decidi pri la kuraco.

La dio de la katolikoj postulis, ke la protestantoj lin adoru; la dio de la protestantoj anatemis la idolkulton de la katolikoj.

Longe antaŭ katolikoj, protestantoj tradukis la Biblion en vulgarajn lingvojn kaj legis ĝin en tiaj. Sen la ekzisto de Protestantismo, estus nekredeble ke ordinara civitano de Katolika nacio povus eĉ legi la Biblion. Dum protestantoj adoras Biblion kiel dion, katolikoj adoras la eklezion. Pia protestanto ne kuraĝas kritiki la sanktan Biblion, pia katoliko ne kuraĝas kritiki la sanktan eklezion.

La doktrino romkatolika estas pli raciisma kaj evoluema; laŭ ĝi la revelacio daŭras, kaj de temp' al tempo la Eklezio ricevas novajn informojn, kiujn la apostoloj ne havis.

Nu, Jesuo ja diris al Simon:

Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo. [Mat 16:18-19]

Malgraŭ sia obeado de Biblio kiel la sola religia aŭtoritato la luterisma doktrino devas ignori aŭ nebuligi tiun tekstopecon.

[redakti] Protestantismo kaj Usono

5046 m.jpg

Kontraŭ-Usonismo ekzistas inter multaj junuloj, kaj ili rigardis la protestantismon kiel simbolon de Usono.

Usonanoj sendas misiistojn al multaj landoj, kie ili fariĝas surstrataj predikistoj, tre similaj al Atestantoj de Jehovo.

[redakti] Dua Granda Vekiĝo

La Dua Granda Vekiĝo estis vere Kristana religia reviviĝa movado en la komenco de la 19a jarcento en Usono, kiu esprimis Arminian teologion per kiu ĉiu persono povus esti savita tra reviviĝoj. Ĝi enskribis milionojn da novaj membroj, kaj estigis la formadon de vere novaj eklezioj. La Vekiĝo heroldis novan jarmilan epokon. La Dua Granda Vekiĝo stimulis la establon de veraj reformismaj movadoj destinitaj al kuraco de la malbonegoj de la socio antaŭ la Reveno de Jesuo Kristo.

[redakti] Protestantismo kaj Esperanto

La strukturo de la prot. eklezio tute ne estas favora al enkonduko de helplingvo, ĉar internacia rilatoj preskaŭ ne ekzistas. Eĉ en la raciaj eklezioj mem estas tiel profunda malunueco, ke internacia organizo ŝajne ne estas ebla. Nur en la lastaj jaroj komerciĝis internacia movado, kiu ne nur celas la prot. sed ankaŭ aliajn ekleziojn: La Tutmoda Unio por internacia umikeco inter la eklezioj.

Pastro Ashley (Anglujo) en 1913 komercis korekti la Esperantistajn prot. ekleziulojn en speciala Ligo: „Eklezia Esperantista Ligo“ kaj li komercis eldoni revueton. Sed la agado baldaŭ finiĝis.

En Finnlando la luterana pastro H. Pätiälä, eldonis gazeton „La Kristana Espero“ en 1920. Li tro fervore propagandis E-n. Ankaŭ lia laboro devis ĉesi pro moko en la ekleziaj rondoj.

[redakti] Savo laŭ Protestantismo

En la okcidenta kristanismo la doktrino de savo, aŭ soteriologio, enhavas temojn kiajn la Puna repagado, Repacigo, Laŭteologia Graco, la Pravigo, la Suvereneco de Dio kaj la libera volo de la poma estulo. Tiuj diversaj konceptaj aferoj, unuope, povas malsame kaj eĉ male perceptiĝi kaj konstruiĝi en katolikismo kaj protestantismo. Krome tiu malsameco plu evidentiĝas inter kalvinismo kaj resto de protestantismo.

Laŭ evangelaj kristanoj (protestantoj), la savo supozas ke ĉiuj homoj estas, same kiel asertas la Biblio, en peka kondiĉo kaj, do, submetitaj al ties dumvivaj kaj eternaj konsekvencoj (kulposento, suferoj diversnaturaj, vivo sensenca, morto, dia kolero kaj la infero). Senrezultaj kaj vanaj estas la provoj de la homa estulo sin savi el ĉio tio per siaj forkoj. Dio, tial, laŭ sia mizerikordo, (tia estus la evangelia mesaĝo), decidas doni sian Gracon al tiuj kiuj metas sian konfidon en la Persono kaj agado de la Savanto, Jesuo Kristo. Nur Kristo kapablas foreltiri el tiu kiun protestantismo difinas kompleta depravacio de la homa estulo. Kiu sin tute konfidas al Kristo estas savita el la peko kaj ties spuroj, repacigita kun Dio, indigita je la eterna komuneco kun Li. Tio eblas ĉar la perfektaj meritoj akiritaj per la vivo de Jesuo estas kreditigitaj al la kredanto (Pravigo) ĉar Kristo mem jam pagis, per sia ofero sur la kruco, la punon kiun pekulo juste meritintus.

Iuj protestantaj eklezioj, tamen, ne nur konfesas ke la aŭskultado de la Evangelio kaj la respondo kun fido estas parto integranta de la procezo de savo, sed ankaŭ la kulpagnosko, la bapto kaj la kontinua obeo baziĝanta sur la Novtestamentaj tekstoj kiel la evangelio de Mateo (28,18-20), de Johano (6,31) kaj Agoj (2,36-38).

[redakti] Protestantismo en Oriento

Multaj koreanoj malŝatas (aŭ malamas) protestantismon, ĉar ĝi misiis atake sen zorgo. Plimulto da Koreaj pastoroj instruas Usonon kiel la ekzemplo de Kristana ŝtato dum lastaj 50 jaroj. Kaj ili diras "Usono iĝis la plej forta ŝtato pro Kristisma kredo. Se ni (koreanoj) faros nian patrolandon Kristisma ŝtato, Suda Koreio iĝos fortan ŝtaton kiel Usono pro helpo de Dio".

[redakti] Pedofilio

Inter 1979 kaj 1981, la lasta signifa antaŭeniro de la pedofilia aktivismo en la akcidenta mondo okazis en 1981, kiam la Nederlanda Protestanta Fondaĵo por Respondeca Familia Disvolviĝo (Protestantse Stichting voor Verantwoorde Gezinsvorming, PSVG) distribuis en la elementaj lernejoj centmilojn da kopioj de iu ilustrita broŝhuro titolita Paedophilia.

Aliaj lingvoj