Prusio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
220px-Guerre 14-18-Humour-L'ingordo, trop dur-1915
Frauleinpre
Neciklopedio über alles in der Welt!!!


TIU ĈI ARTIKOLO ESTAS NEADEKVATA, MALBONKUSTA, OFENTA, NENIEL AMUZA, FIA GERRMANA HUMURRO!!!
Ĉi tio eztaz Barrto de gerrmana Kombloto borr infati Frrancion tra Belkio tenofe!!!
Atentu! La aŭtoro eple jam folis zensukseße fiki iun Frauleinon...

"Nigro sur blanko pruvas sen manko"

~ Zamenhof pri flagro de Prusio

" Faru laŭ via plaĉo"

~ Prusiano

"Kiu multe parolas havas nenion por diri!"

~ Atentulo


5518
Prusio aŭ Prusujo, germane Preußen, latine Borussia, Prussia aŭ Putenia, pole Prusy, ruse Пруссия, litove Prūsija, estis pralando de germanoj ekzistanta inter 1525 kaj 1547.

[redakti] Geografio

Oni ofte aŭdas pri "Orientprusujo", kiu estas parto de Pollando kaj Rusujo - sed tie preskaŭ ne plu vivas germanoj nun.

"Okcidentprusujo" jam post la unua mondmilito estis pola - en la dua mondmilito ĝi denove iĝis germana, sed poste tute fortranĉiĝis.

Ĝis antaŭ la dua mondmilito en Germanio la plej granda federaciero (~ 2/3 de la loĝantaro) nomiĝis "prusujo" - sed sian nomon ĝi nur havas, ĉar iam la monarko (balotprinco) de Brandenburg transprenis la dukecon de la (supre menciita) Prusujo en Pollando. Poste aldoniĝis al sia regno pliaj partoj de Germanio.

[redakti] Historio

Germanoj vivis sovaĝe tra la arbaroj, iam, ĉirkaŭ la 16-a jarcento, ili volis havi landon, sekve, ili invadis Rusion kaj metis la literon P antaŭ ĝia nomo, kreante la Prusia Reich, kiu daŭris miljaroj. Tiu estis mirinda lando, kie ne estas judoj, nigruloj, polojturkoj, sed heroo Sigfred perdis la magian ringon, kiu malpermesis la eniro de malsuperulo en Prusio kaj la lando dekadenciis ĝis la putrido.

La prusojn ekstermis germanoj kaj poloj pro la Evangelio.

Prusio estis longan tempon tre militisma. Alia tasko estis klerismo, inter alie pro Frederiko la granda, kiu ekzemple aboliciis torturon de la jura sistemo. Ambaŭ stereotipoj estas tre veraj, sed militismo kaj klerismo troviĝis ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo.

Plia vero pri Prusio estas ordemo kaj akurateco, tiel ke agi pruse estas ankoraŭ nuntempe pozitiva esprimo ĉe multaj germanoj. La prusa ŝtatoficisto estas tiu kiu oprimas ĉiujn civitanojn same, sen rigardo al la persono (sen taksi ties socian statuson).

Finfine, oni malpermesu, malpermesegu, malpermesegadu! Oni nepre detruu ĉiun liberon! jen vere prusa spirito. En 1947 la kontrolkonsilantaro de la kvar aliancanoj (kiuj venkis en la dua mondmilito) decidis malfondi Prusion kaj disdividi ĝian teritorion. Prusio do hodiaŭ ne plu ekzistas.

[redakti] Politiko

En Prusujo iam ekzistis (kiel ankaŭ aliloke) neegala forto de individua balotaĵo, depende de la impostopaga grando de la balontanto. Tamen oni konsideris tion demokratio.