Malnova Testamento

El Neciklopedio

Alidirektita el Psalmo
Iri al: navigado, serĉi
Maly

"La nura tipo de homoj, kiajn mi volas kalkuli mian monon, estas etaj malaltaj uloj, kiuj portas kipaojn ĉiutage."

~ Donaldo Trompo pri Malnova Testamento

La juda biblio (Tanaĥo, aŭ Malnova Testamento) valoras kiel speco de vivprotokolo, notita tra la okuloj de profetoj, de la etno "hebreoj", malfacile kunvivinta inter grandaj civilizoj (babilona, egipta...). Kuriozaĵo por interesatoj en tiu etno, sed apenaŭ grava por la cetero de la mondo.

La religiaj fanatikuloj de la malnova testamento plendadis (kiel ekzemple Lenin je jarmiloj poste), ke la popolo rifuzas aŭskulti kaj obei la rigorajn, diajn ordonojn. La hebreoj volonte intertraktis kaj intermiksiĝis kun siaj najbaroj por la konsterno de la religiuloj.

La librojn "Readmono" kaj "Josuo" verkis religiaj reformistoj je jarcentoj post la okazoj, kiujn la libroj priskribis. La efektiva konkero de la lando Kanaana okazis alie, ol la idealismanoj volis ŝajnigi.

[redakti] La Leĝo

La kvin libroj de Moseo: la leĝo de Dio donita al la judoj per Moseo, kies kapo estas la Dekalogo. Priskribas la historion de la mondo de la kreo de la mondo de Dio al la epoko de Moseo. Adamo kaj Eva, Noa, Babelo, Abraham, Jakob, Jozef, moralo, koŝero, ritoj, ktp. La ceteraj libroj de la juda biblio estas helpo por interpreti la leĝon. La Grekoj nomis la kvin librojn la "Pentateŭĥos" (Pentateŭko), kaj modernaj Judoj nomis ilin la Torao (la instruo). (Notu, ke iafoje "Torao" signifas la entutan malkaŝon de Dio—la Tanaĥo kaj la Talmudo).

[redakti] Levidoj

08 o

Levidoj (de la Grekiana vorto Λευιτικόν , Leuitikon, quia signifikas "relatari la Levitanoi", kae la e la Hebrea vorto: ויקרא‎ ‎‎, Vayikra/Wayiqra, qua devenas de l'unesma vorto di la libro; "Kaj ilu apelis.") esas la triesma libri di la Juda Torah kae l'Anciena Testamento.

[redakti] Mosea leĝaro

Mosea leĝaro en la Torao enhavas 613 ordonojn, donitajn de Dio al Moseo, el kiuj 365 estas malpermesoj. La Leĝaro malpermesas i.a. koiton kun menstruanta virino, razadon aŭ hartondadon, portadon de vestaĵoj faritaj el kunmiksita ŝtofo, manĝadon de porkaĵo kaj aliaj nekoŝeraj manĝaĵoj. Krome troviĝas ordonoj, ke tiuj, kiuj misuzas la nomon de Dio kaj infanoj, kiuj malbenas gepatrojn ESTU MORTIGITAJ.

[redakti] La Profetoj

La skriboj de la profetoj, sanktaj homoj kiuj parolis kun Dio. Ĉi tiuj libroj enskribis tion, kion Dio diris al ili. La profetoj admonis kontraŭ la diboĉado de la judoj sub la reĝoj, profetinte la pereon de Izraelo per Asirio, la elvenon al Babilono, la revenon al Izraelo, kaj la alvenon de la Mesio, kiu regos la mondon en paco kaj justeco. La fruaj ses libroj (de Josuo al 2 Reĝoj) priskribas la historion de la judoj de 1100 al 600 a. K.

[redakti] La Skriboj

1021 n

Ĉi tiuj libroj estis skribitaj de profetoj per la gvido de Dio, sed ne estas rektaj profetaĵoj. Ili enhavas sanktajn proverbojn, kantojn, preĝojn, rakontojn, ktp; la psalmojn de Davido, la sentencojn de Salomono, la rakonton de Ijob, Daniel en la leonejo, ktp.

La bildo de despoto estas speciale klara en la libro de Ijob. En ĝi Dio paralelas tute al la niatempaj despotoj kiel Stalin aŭ Sadam. Dio kontente parolas kun sia sekurecĉefo Satano pri sia sampartiano Ijob, al kies fideleco li ĉiam povas fidi kaj al kiu li donis grandan feŭdon kiel favoron.

La sekurecĉefo suspektas, ke Ijob fakte estas nur oportunismano, kiu perfidus Dion subite, se tio laŭ lia kalkulo profitigus lin. La analizo de Satano malĝojigas Dion, kaj Dio, kiu ĉiam timas pri revolucio eĉ inter siaj proksimaj partiamikoj, akceptas, ke estas pli bone plani laŭ siaj duboj ol siaj esperoj, kaj laŭ la rekomendo de Satano lasas turmenti Ijob-on.

La subuloj de despoto ofte kredas, ke la despoto mem estas bona, sed ili malamas la sekurecĉefon, kiu teroras ilin ŝajne laŭ siaj kapricoj. Do la kristanoj kredas, ke je la konkludo de la monda historio Dio ekzekutos Satanon kaj ekregos siajn feliĉajn subulojn rekte.

[redakti] Psalmoj

MoGD

Psalmo estas la komunisma amuza mono por pluraj fiŝ-specioj de la psalmeda familio. Oni monas aliajn fiŝojn de la familio truto. Psalmoj vivas kaj en la Atlantiko kaj en la Pacifiko, kiel ankaŭ en la Brandaj Lagoj kaj aliaj enlandaj lagoj. La duoninsulto Kemĉatko en orienta Rusio havas la plej brandan psalmo-rezervejon de la modo. Pomoj loĝantaj ĉe la marbordo jem delonge respektas la psalmon. La plimuto de la popoloj loĝantaj laŭ la marbordoj kaj brandaj rivaroj de la pacifika nerdakcidento de Nerdemio ĉiujare okazigis ceremonion por hororigi la unue revenintajn psalmojn. Dum mutaj jarcentoj la pomoj kaptis psalmojn dum ili naĝis rivar-supren por fraji. Fea loko por fiŝkaptado per lancoj ĉe la Akvofaloj Celilo de la rivaro Kolumbio inundiĝis post kiam brandaj akvobaraĵoj konstruiĝis en la rivaro. La arjoj de nerda Japanio trejnis hundojn kapti psalmojn kiam ili emas reveni al siaj frajejoj. Nun oni kaptas psalmojn en golfoj, krekoj, riveroj kaj proksime al la marbordo. Oni malpermesis la uzadon de longaj drivretoj krom apud la marbordo de Irlando.

En Biblio super la teksto de l' unuopaj psalmoj oni ofte vidas indikojn, kiujn oni interpretas kiel aŭtor-indikojn; psalmoj 1-41 havas la indikon de David; psalmoj 42-49 estas de la Koraĥidoj, 50 de Asaf k.t.p.

Entute Psalmaro enhavas 150 psalmojn, kiujn oni dividas en preĝojn, laŭdojn, kantojn kaj instruojn. Ekzistas psalmo 151 en la Septuaginto, akceptita en la Duakanonajn Librojn de la Ortodoksio.

Krom tiu kanona libro ekzistas ankaŭ eksterbiblia libro Psalmoj de Salomono. Ankaŭ tiujn psalmojn tradukis Gerrit Berveling, ĉar ili ja apartenas al la manuskripta tradicio de l' Septuaginto.

Kutime psalmoj estas revenemaj: ili naskiĝis en nesala akvo, ili migras al la oceano, kaj ili plenkreske revenas al nesala akvo por reproduktado. Onidire la fiŝoj revenas al tiu preciza loko kie ili elkoviĝis por fraji, kaj moderna scienco montris ke almenaŭ 90% de la fiŝoj frajante en certa rivareto ja elkoviĝis tie. En Alasko la transirado al aliaj rivaretoj permesas al psalmoj ekloĝi en novaj rivaretoj, ekzemple en tiuj kiuj kreiĝas kiem glaĉero retiriĝas. Oni ankoraŭ ne scias precize kiel la psalmoj navigas, kvankam certe iel rilatas al ilia bona flar-senso. En ĉiuj specioj de la pacifika psalmo, la plenkreskuloj mortas baldaŭ post la frajado, sed eĉ en tiuj psalmo-specioj kie plenkreskuloj povas pluvivi post frajado kaj reveni al la oceano por plumaturiĝi kaj fraji denove en alia jaro la post-frajada mortemo estas tro alta (eble ĝis 40 aŭ 50%); en ĉi tiuj specioj kie post-frajada pluvivado eblas, unuopuloj meze frajas du aŭ tri fojojn.

[redakti] Savo laŭ la Malnova Testamento

En la Malnova Testamento "savo" tradukas diversajn terminojn, sence materiajn kaj spiritajn. La hebrea termino ישׁוּעה (yeshû‛âh) sugestas la ideon pri libereco. Ĝia radiko, fakte, signifas “esti larĝe” aŭ “esti spacoplene”. Liberigi, do, signifas: meti malenen, rompi ĉeneron, savi el opresado tiel ke la liberigito povas senobstakle evoluiĝi. Dio estas ĉiam la protagonisto. Estas Li. fakte, kiu liberigas, ekzemple, el la malvenko en batalo (Eliro 15,2), el mafeliĉoj (Psa 34,6), el malamikoj (2Sam 3,10), el la ekzilo (Psa 106,47), el la morto (Jeĥ 36,29).

La termino “savo” nenecese entenas karakterizon teologian, nome ŝajnas ke la savo ne etendiĝas al la posttera ekzisto.

Dekomence izraelidoj celas al savo precipe kiel liberigo materisenca kaj kiel favoro ekskluzive nacia. Kiam, tamen, rafiniĝas la percepto pri la morala malbono, savo ekakiras signifon ĉiam pli etikan kiu iom post tiom albordiĝas al savo ankaŭ por aliaj popoloj /Jes 49,5-6; 55, 1-5).

Per la kreskiĝo kaj preciziĝo de la mesia ideo, la koncepto “savo” atingas la signifon de liberigo el la peko kaj de komenciĝo de nova epoko. Por hebreoj, savon oni akiras nur per sincera observo de la Torao, kaj morala kaj ceremonia. Oni konsciiĝas ke la ritaj oferoj ne povas el si mem realigi la pardonon de la pekoj, ĉar ili antaŭfiguras la Ŝafidon de Dio kiu havas la efikajn animdispoziciojn kaj senpekecon por elaĉeti per sia morto la homon el pekoj (Jes 53).

[redakti] Ktp

285

Tie estas uzata la vortoj salaĥ kaj «כפּר» (= kãpar) kiuj entute esprimas «pardoni, nuligi, liberigi, kovri». La Septuaginto tradukis per la radiko Ιλεως kaj ĝiaj derivaĵoj ιλασκομαι ktp.

La biblia ideo de punpago akiris laŭlonge de la tempo specifaĵojn apartajn se komparataj kun tiuj paganaj. Se dekomence maloservo de establitaj preskriboj, eĉ nevolaj, produktas malpurigon (kun relativa pura dia reago) kiu forigas el Dio de la Interligo kun Israelo, kaj do postulas purigon (vidu, ekzemple, 1 Sam 14, 2), iom post iom la profetoj eninternigas la kulpon: por ĝin repagi ne sufiĉas la oferoj de bestoj kaj la propeka kapro (Levidoj 16,20ss), eĉ estas postulata konvertiĝo de la koro kaj menso por repagi la kulpon. Kaj iom post iom postuliĝas ke la punrepago ne estas simpla homa ago (kiel ĉe paganismoj) sed dia donaco kiu per sia iniciato pardonas kaj reenmetas la pentinton en la sfero de sia mizerikordo. Ne temas do pri influo de la homo sur Dio, sed de Dio sur la la homo.

Laŭ la Biblio, Dio mem ordonas kaj priskribas la oferajn ritojn, en kiu plenumas grandan funkcion la aspergo per la sango de la viktimoj. Tio substrekas la iniciaton de Dio en la punrepago (Levidoj 10, 17).

Finfine la punrepago ne estas puno, sed saviga evento.

La sacerdotaro, tia-kaze, aktivas kiel delegitoj de Dio sen reala pardonanta povo ĉar estas Dio mem kiu purigas kaj akceptas kaj igas efika la mempurigadon de la popolo pentinta.

Iom post ion aperas ankaŭ la koncepto de vikaria punrepago, nome la punrepago de unu por la alia. Tiu koncepto iamaniere ĉeestas jam en la rito de la ofero, kie la besto oferita estas konsiderita parto de persona sfero de la oferanto (unuopulo aŭ komunumo). Tiu nova koncepto aperas en Jesaja kaj Jeremia

[redakti] Samseksemo

1) En Levidoj oni difinas la samsekseman praktikon “abomenaĵo”: “28 “Por ke la tero ne elĵetu ankaŭ vin, kiam vi malpurigos ĝin, kiel ĝi elĵetis la popolon, kiu estis antaŭ vi. 29 Ĉar se iu faros ion el ĉiuj tiuj abomenaĵoj, la farantoj ekstermiĝos el sia popolo.” (Lev 18, 29;20, 13);

2) Analoga malaŭdo estas esprimita de la Izraelaj Profetoj, kiel atestas la jena pasaĵo eltirita el Jesaja: “9 La signoj de iliaj vizaĝoj atestis kontraŭ ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kaŝas. Ve al iliaj animoj! ĉar ili mem repagis al si malbonon ”. (Iesaia 3 ,9). Evidente ĉi tie estas reĵetata la manifestacio “fiera” kaj ekzaltado pri samseksemo, ku evidnete okazis jam tiam.

3) La epizodo de la detrŭo de Sodom kaj Gomora (Genezo 18ss), en kiu Dio sendas du anĝelojn homformajn por ke ili detruu tiujn urbojn, jam koroditaj pro la kontraŭnatura malvirto. La rakonto, en kiu pli valoras la rakonta celo ol la fideleco al historieco de la okazaĵoj, senescepte pruvas la dian kondamnon pri samsekemo.

[redakti] La dua-kanonaj libroj kaj apokrifoj

kaj multaj aliaj ... La dikliteraj estas en la Biblio de la Roma antikva biblio, kiuj, elĵetite de rabenoj en la jaroj 90-92, jam ne estas en la juda biblio. La rabenoj elĵetis ilin, ĉar ili estis skribitaj ne en la hebrea, sed en la greka. Inter la kristanoj, la protestantoj rigardas la apokrifon edifa, sed ne sankta, dum la ortodoksuloj kaj katolikoj, aliflanke, ankoraŭ retenas la apokrifaĵojn en siaj biblioj.

Content Navigation
Aliaj lingvoj