Psikologio
El Neciklopedio
"Hoko elsaltis, afero haltis"~ Zamenhof pri sonĝo al sia psikologo
"Mi ne konsciis pri tio ke nur "psikologio" estas oficiala"
~ Marcos Cramer pri psikiatrio
"Ne necesas psikologo"
"Oni povas esti filozofia aŭ psikologia reakciulo sen esti politika reakciulo"
~ Ralph Dumain pri supra diraĵo
"Mi ne studis psikologion "
"Ne tute kompreneble por mi!"
~ iu ajn pri psikologio
"Jes, ĝi ekzistas"
~ Hans-Georg Kaiser pri psikologio
"Kio jam antaŭe estis malbona, nun ne povas esti bona"
~ freneza anonimulo pri psikologio
Psikologio estas pseŭdoscienco pri konsciaj aŭ nekonsciaj fenomenoj de spirito, sekve, unu el siaj ĉefaj celoj estas la studo de fantomoj. Ĝia ĉefa metodo estas intua kapablo kompreni, priskribi aŭ gvidi sentojn de aliaj homoj kaj akiri monon per tiu kapablo.
Psikiatro estas falsa kuracisto, kiu kredigas psikologion al naivuloj.Enhavo |
[redakti] Metodo
Post longa foresto en kompanio aperas la homo,
kiu estis vizitata psikologon por kuraci enurezon.
Li revenis brava, nekutime kontenta.
- Ĉu do la psikologo al vi helpis?
- Jes!
- Vi ne plu pisas sur liton?
- Pisas. Sed nun mi fieras pro tio!
[redakti] Atentu!
Psikiatroj diras, ke unu el kvar homoj estas mense malsana. Kontrolu tri amikojn. Se ili estas sanaj, la malsanulo estas vi.
[redakti] Megalomanio
Psikiatro:
- Ĉu delonge vi suferas pro megalomanio?
- Tute mi ne suferas. Mi ĝin ĝuas!
[redakti] Alie
- -- Kiel fartas nia malsanulo?
- -- Li resaniĝas grave. Hieraŭ li imagis sin Henriko la 8-a. Hodiaŭ jam nur Henriko la 7-a.
[redakti] Kunsido
Psikiatroj kolektiĝas por konferenci. Post la aranĝaĵo kvar el ili kune vespermanĝas. Iu el ili ekplendas:
- -- Al ni daŭre venadas homoj kun siaj angoroj, timoj kaj malĝojoj, sed se ni havas problemon, ne estas iu, al kiu ni povus turni nin.
Ili chiuj konsente kapjesas.
- -- Kiel vi opinias, ni diru niajn zorgojn unu al la alia! -- iniciatas la unua.
- -- En ordo -- interkonsentas la aliaj.
- -- Mi sentas nekontraŭstareblan sopiron murdi miajn pacientojn -- konfesas unu.
- -- Mi ŝategas aĉeti multekostajn aĵojn, tial mi defraŭdas de miaj klientoj multe pli da mono ol kiom pagendas -- rekonas la alia.
- -- Kaj mi estas en drogkomerco, kaj mi igas ankaŭ miajn klientojn vendi drogon -- tiel la tria.
- -- Kaj mi -- aldonas la kvara -- simple ne povas reteni la sekretojn.
[redakti] Intervujoj
Grava metodo en psikologio estas intevujo inter kuracisto kaj paciento. Jen kelkaj ekzemploj
[redakti] Intervjuo kun la frenezelujestro
- Doktoro, bonvolu rakonti al mi, kiel vi ekscias, ke viaj pacientoj estas jam sanigitaj?
- Por tiu ĉi celo mi havas iun simplan teston. Mi plenigas bankuvon per akvo, metas apude tekulereton kaj glason, kaj proponas al testato senakvigi la bankuvon...
- Ho, mi komprenas! Ĉiu normala homo sendube elektus la glason!
- Tute ne. Ĉiu normala homo eltirus la bankuv-ŝtopilon!
[redakti] Serioza malsano
La psikologo paŝas en malplenan ĉambron kaj demandas al neniu:
- -- Sinjoro, ekde kiam vi imagas, ke vi estas nevidebla?
[redakti] Intervujo al frenezuloj
En mensmalsanulejo oni zorgis pri tri mensmalsanuloj kiuj havis manion por rompi vitrojn. Kiel kutime, psikoterapiisto de tempo al tempo venis kaj taskis progreson de kuracoj. Li demandis malsanulojn por vidi kiel ilia situacio estas ŝanĝitaj.
- Se oni lasus vin iri ekster ĉi tiu loko, kion vi unue farus? demandis la psikoterapiisto el la unua malsanulo.
- Mi prenus ŝtonon kaj frakasus vitrojn de la plej granda restoracio de la urbo.
- Kaj kion vi farus, se oni lasus vin? Li ripetis la demandon por la dua malsanulo.
- Mi irus kaj per sago frakasus vitrojn de banko en nia kvartalo.
La psikoterapiisto demandis la saman demandon el la tria malsanulo. Li respondis:
- Mi? Mi irus kaj trovus laboron.
La menskuracisto estis ekscitata. Li demandis: "Kion post tio vi farus?"
- Mi laborus, ŝparus monon kaj aĉetus domon.
- Kaj post tio?
- Mi trovus edzinon.
La psikoterapiisto estis ege surprizita kaj scivolema. Li petis, ke la malsanulo diru kion li post tio farus.
- Mi prenus mian edzinon al la dormoĉambro.
- Interese! Kaj post tio?
- Mi forprenus ŝiajn vestaĵojn.
- Ho ege bona! kaj post tio?
- Mi ankaŭ forprenus ŝian mamzonon.
- Kaj post tio?!
- Ho! Kun tiu mamzono mi fabrikus katapulton kaj frakasus vitrojn de la najbaroj.
[redakti] Psikozo
Kliento, skuita de multaj tikoj, vizitas psikiatron kaj deklaras:
-- Doktoro, la vivo estas neeltenebla: mi senĉese sentas, ke grimpas sur mia tuta korpo oniskoj, formikoj, blatoj, skorpionoj...
-- Atentu do, interrompas abrupte la psikiatro, ne faligu ilin sur min!
[redakti] Alie
Profesoro iras en la mensmalsanulejon por "analizi" la handikapitojn. En la koridoro li renkontas unu el ili, kaj li alparolas lin:
- -- Auskultu nur, ni diru divendemandojn unu al la alia. Se vi ne divenos unu, vi donas centforintan monbileton, se mi ne scios la respondon, mi donos milforintan monbileton.
- -- Boooooooone! Deeemaaanduu!
- -- Kio estas tio: ĝi havas kvar radojn, oni uzas ĝin por veturi, kaj oni nonas ĝin aŭto.
- -- Mi neee sciiis, jeeen ceeent forintoj.
- -- Kio estas tio: ĝi tarfikas sur reloj, multaj homojn trovas spacon sur ĝi, kaj ĝi nomiĝas trajno.
- -- Mi neee sciias, jeeen ceeent forintoj denooove
- -- Nu, sed nun diru vi!
- -- Kiiio eestas tio? Mi seprenĵeeetas ĝin: ĝi eeestas ruuuĝaaaa, faaaalas ĝi malsuuupren: ĝi eeestas bluuua kaj peeepas.
- -- Ho-o, kiu diablo povas esti tio? Mi ne scias, mi ne scias... jen mil forintoj! Sed vere, kio ĝi estas?
- -- Mi neee sciiias, jeeen ceeent forintoj.
[redakti] Napoleono
En psikiatriejo la malsanulo estas demandata:
- -- Kio estas via nomo?
- -- Mi estas Napoleono Bonaparte.
- -- Sed la lastan fojon vi nomiĝis Sankta Helena.
- -- Ho, lasu, tio estis nur mia fraŭlina nomo.
[redakti] Ĉe la psikiatro
Psikiatro: De kiam vi kredas esti hundo?
Paciento: Jam de kiam mi estis hundido ...
[redakti] Psikosomaj malsanoj
Nu, sinjoro, kio okazis al vi?
-- Doktoro, mi volas provi la psikanalizon, tial ke la natria bikarbonato ne plu efikas al mi.
[redakti] Geedza konsultisto
Post kiam la psikologo demandis ilin, kio estas la problemo, la virino ploris longegan, personan kaj korŝiran liston pri ĉiuj eblaj problemoj de la pasintaj 15 jaroj. Ŝi nur diris: manko de intimeco, manko de amo, neglektado, soleco, malpleneco, kaj krome plena listo pri ŝiaj neniam kontentigitaj emociaj pretendoj, kiujn ŝi ĉiujn devis elteni en la periodo de la geedzeco. La fakulo finaŭskultinte la tutan litanion ekstaris, ĉirkaŭiris la skribotablon kaj kun grandega pasia kiso brakumis la sinjorinon. La virino silentiĝis kvazaŭ narkotite kaj senvorte sidiĝis. La psikologo turnis sin al la edzo:
- -- Vidu, tion bezonas via edzino po tri fojojn semajne! Ĉu vi povas tion plenumi?
La edzo iom enpensiĝis kaj respondis:
- -- Nu, mi povos ŝin porti al vi ĉiulunde kaj merkrede, sed en vendredoj mi iras fiŝhokadi.
[redakti] Ĉu mi?
Inter geamikoj: Mi aŭdis ke ĉiu kvara homo suferas pro mensaj peturboj. Miaj tri geamikoj estas tute sanaj. Ĉu mi nun konsultu kuraciston?
[redakti] Forgesemo
Fremdulo enamblas en la ambulancon de psikiatro. Li falas en fotelon kaj alparolas la doktoron:
- -- Mi ĉiam forgesas ĉion! Donu bonan konsilon, sinjoro doktoro, kion fari?
- -- Pagu tuj, anticipe!
[redakti] Malnova blago
Viro venas al la konsultejo de animkuracisto iomete Freud-ema kaj plendas:
— Doktoro, mi estas perversa!..
— Kiuforme montras sin via perverseco?
— En ĉio ajn mi vidas seksumadon kaj nur ĝin, ĝeme respondas la viro.
— Nu bone, diras la kuracisto kaj eltiras faskon da bildokartoj. Kion do vi vidas en ĉi tiu bildo? demandas li montrante la unuan al la paciento. Sur la bildo videblas triangulo.
— Mi vidas tendon. Kaj ene iu koitas! sufere respondas la viro.
— Booone, diras la kuracisto kaj montras bildon kun kvarangulo.
— Mi vidas domon. Kaj en ĉiu ĉambro oni seksumas! plorvoĉe diras la malfeliĉulo.
La kuracisto montras karton kun rondo.
— Tio estas la terglobo, diras la malsanulo, kaj ĉie oni senĉese pariĝas... Bonvole ne montru plu, mi ne eltenos!
La kuracisto tamen eltiras la lastan karton kun du paralelaj linioj.
La paciento longe rigardas la bildon, poste la kuraciston kaj kun ruza rideto diras:
— Doktoro, vi ankaŭ estas perversulo, ĉu ne?
[redakti] Nervmalsano
Kuracisto vizitas virinon kies malsana edzo kuŝas hejme. „Sinjorino, via edzo bezonas plenan ripozon. Mi preskribos bonegan trankviligaĵon." „Kaj kiom ofte en la tago mi devas doni ĝin al li?" „Eĉ ne unu fojon. Male, vi prenu ĝin mem kiel eble plej ofte."