Puĉo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiel ŝafo al buĉisto, iras ŝtato al puĉisto."

~ Makiavelo

"Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Dankn pro ciaj klarigoj!"

~ leganto al Neciklopediisto pri ĉi tiu artikolo
Se vi ne scias kion estas puĉo, vi estas malfeliĉa homo. Kredu.
1549

Finvenkistoj anoncas puĉon en Esperantujo

Puĉo estas subita perforta provo renversi ŝtatan sistemon. Kontraŭe al revolucio ĝi estas kutime farata de malgranda, sed influhava grupo. Ofte tiu grupo jam posedas parton de la potenco, ekzemple armeon, policon ktp. Ĝenerale, post puĉo venas diktaturo, aŭ, minimume, alia diktaturo.

Nur kiu naskiĝis kaj vivas en demokratia stabila reĝimo povas esti malfeliĉa. Eĉ se homo naskiĝas dum diktaturo kaj post akiras liberecon, tiu neniam estos vere malfeliĉa. Puĉoj kaj diktaturoj inspiras profunde la animojn de popoloj kaj de ĉiuj homoj.

[redakti] Paŝoj al puĉo

La gvidantoj de la ŝtatrenverso deva preni nombron da paŝoj, iom sisteme, kvazaŭ ili havis butikuman liston. Ene de ili jam ĉesigis la demokration : la ŝtatrenversestroj deklaru militan juron, sendu armitajn soldatojn en loĝregionojn, transprenu radio- kaj televid-staciojn, proklamu limigojn al la amaskomunikiloj, striktigu iujn limigojn pri vojaĝado, kaj prenu certajn aktivulojn en gardadon.

Se vi rigardas la historion, vi povas vidi, ke estas esence mastroplano por fari el malferma socio diktatorecon. Tiun mastroplanon oni uzis fojon post fojo en pli-malpli sangaj, pli-malpli terorigaj manieroj. Sed ĝi ĉiam efikas.

[redakti] Usono kaj puĉoj

8776 n

Puĉo neniam okazis en Usono, sed dank'al la usona CIA multaj okazis alilande. Tio montras la malegoismon de usonanoj. Ne ĝenas al ili, se alilandanoj havas pli da amuzo.

[redakti] Kritiko

Saĝaj personoj, kiuj intencas influi politikon, ne faras persone tiaspecan stultaĵon, post kio ilia fideziro certe ne realiĝas, kaj plue, ili ankaǔ perdas siajn liberecojn. Se malantaǔ tiaj stultaj agoj kuŝas nenia direktiga lobio, tiukaze temas pri privata mensodevia sinteno. Je ajna kialo tiaj krimuloj estas punendaj.

Content Navigation
Aliaj lingvoj