Postaĵo

El Neciklopedio

(Alidirektita el Pugo)
Iri al: navigado, serĉi
Averto! Ĉi tiu artikolo prias la homan korpon, kaj eĉ havas bildojn.

"Kun pug' malkovrita ne estu kaptita."

~ Proverbo el Arĥaika Esperanto

"Estas nuraj du potencoj en la mondo : postaĵo kaj peniso. En la daŭro la postaĵo estas ĉiame finfine venkita de la peniso."

~ Napoleono

"Kio pri vagino?"

~ Imperiestrino Joséphine
Postaĵo.

Postaĵo ankaŭ konatas kiel "pugo" aŭ "sidvangoj" aŭ "gluteoj" aŭ "malvizaĝo" aŭ "pingla kuseno" aŭ "ronda rostaĵo" aŭ "dolĉa persiko". Tie troviĝas la anuso, ankaŭ konata kiel la fektruo, aŭ pugtruo, aŭ anuso.

Ĝi estas la plej malbona loko en mondo ĉar en ĝi estas varme kiel en postaĵo, malvarme kiel en postaĵo, fetoro kiel en postaĵo, bruo kiel en postaĵo ...

Enhavo

[redakti] Uzado

Pugoj farbitaj por trafika sekuro.
Uzado de postaĵo estas tre facila. Per postaĵo oni povas feki, fektrufiki aŭ facile sidi.

Se oni devas sidi por longaj daŭradoj, tiam granda postaĵo estas granda avantaĝo. Grandeco de pugo do tre gravas en la elekto de kosmonaŭtoj.

Ankaŭ por rajdi biciklon oni uzas la pugon. Por sekureco en trafiko, rekomendindas, ke oni brile farbu.



[redakti] En natura scienco

Naturisto laborante en arbaro.
Oni ankaŭ uzas la ĉefajn sidvangajn muskolojn por fleksi kaj malfleksi la korpon, ekzemple por preni florojn aŭ aliajn botanikajn specimenojn el la tero.

Por fleksi, oni malstreĉas la du plej grandajn gluteojn (glutei maximi), la du mezajn gluteojn, (glutei medii) kaj ankaŭ la du tre etajn gluteojn (glutei minimi). Post preni la specimenon en la mano, oni kuntiras la samajn muskolojn por ree rekte stari.

Dum oni prenis, kunlaboranto povas fotografi.

[redakti] En Lernejo

Pugoj estas esencaj en lernado:

Instruisto: Joĉjo, kial vi tardas al la lernejo.
Joĉjo: Abelo pikilis min.
Instruisto: Kie, vidigu.
Joĉjo: Mi ne povas vidigi.
Instruisto: Bone, eksidu.
Joĉjo: Mi ankaŭ ne povas.


[redakti] En lingva instruado

Tre grava uzado de la postaĵo estas por lingva instruado de la gejunuloj. Per pugbatado, uzante kanon, trankviligan smiraĵon, kaj kopion de la Sankta Biblio, la instruisto povas puni gramatikajn erarojn kun taŭga severeco. Vidu ĉefan artikolon pri pugbatado.

[redakti] Afrodita

La diino Afrodita havis la epiteton "la belpuga". Ŝi estis la diino de nudmama kaj nudpuga naĝado.


Ĉu petola knabino aŭ vivanta diino?

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Cetere vidu ankaŭ

La Vikipedio havas senamuzan artikolon pri la postaĵo.