Pulmo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ne venos rato mem al la kato"

~ Zamenhof pri tute alia afero
220

Pulmo esas organo di aerala respirala sistemo en vertebrozoi. Lua precipua funciono esas transportari oxon de l'atmosfero en la sangan fluon, kaj extraktari de dioxida karbo de sanga cirkulo al atmosfero. Tio exekutas kun lua mozaiko di specaligaj celuloi quiaj formacas milionojn di tre mikraj, eceptalaj tenua-muraj aerosakoi ube gazo kambio eventas. Pulmoj havas anke nerespirala funcioni do acido-bazo equilibro kae sango-filtro.

La homa pulmo konsistas el du partoj, dekstra kaj maldekstra, kiuj okupas la torakon, kiu krome enhavas la koron kaj la ezofagon. La dekstra alo de la pulmo konsistas el tri loboj (supra, meza, malsupra), la maldekstra el du (supra, malsupra). La pulmo de meza adolto pezas iom pli ol kilogramon kaj grandas ĉ. 1,7 litrojn (ne kalkulante la aeran enhavon).

[redakti] Pneŭmologio

Pneŭmonologio (greke πνευμονολογία, de πνεύμονας, pneŭmonas, "pulmo" [origino πνεύμα, pneŭmo, "spiro, spirito"] kaj λόγος, lógos, "instruo, scienco") aŭ pulmologio (de la latina vorto pulmo, kiu en Esperanto signifas la samon) estas subfako de interna medicino, kiu traktas la malsanojn rilatajn al la pulmo kaj proksimaj organoj.

La alternativo pulmologio en Esperanto multe pli simplus ol la longa pneŭmonologio, sed PIV proponas la ses-silaban variaĵon, kaj nur flanke mencias la pli mallongan alternativon. Tiel do ankaŭ ĉi-tie.

1341300945712

[redakti] Vera fakulo

Malsanulo ĉe kuracisto: Ĉu mi kuraciĝos, s-ro kuracisto? Mi aŭdis pri kuracisto kiu donis rimedon al iu pro bronkito, sed tiu mortis pro kor-atakto.

Kuracisto: Ne timu. Ĉe mi, kiam mi kuracas iun pro bronkito, tiu ja mortos pro bronkito!

[redakti] Problemo

Kuracisto: Sciu, ke profunda spirado mortigas mikrobojn.

Malsanulo: Jes, jes. Sed kiel devigi mikrobojn spiri profunde?

[redakti] Medicino

4291

Doktoro (esplorante la pulmojn): Diru 199 — cent naŭdek naŭ.
Paciento: Lastfoje mi devis diri nur 99 — naŭdek naŭ.
Doktoro: Jes certe, sed intertempe ja ĉio plialtiĝis.

[redakti] Spiro

Kuracisto: Sciu, ke profunda spirado mortigas mikrobojn.
Malsanulo: Jes, jes. Sed kiel devigi mikrobojn spiri profunde?


[redakti] Ĉu bone?

-- Sinjoro Kovach -- interesiĝas la kuracisto --, kial vi pensas, ke fumado estas bonfara por vi?
-- Kiam mi ekfumas --diras la paciento - la edzino forlasas la hejmon.

[redakti] Fumado

-- Ĉu vi fumas? -- demandas kuracisto la malsanulon.
-- Ne.
-- Domaĝe. Ĉar cetere mi tuj povus diri la kaŭzon de la malsano.

[redakti] Ĉesi

80 n
A: De jaroj mi fumas tro multe, nun mi suferas pro fumista tusado.
B: Kial vi ne ĉesas fumi?
A: Tio estas tre malfacila.
B: Kontraŭe; fari tion estas tre facile. Mi certe devas scii tion, mi faris ĝin centojn da fojoj.

[redakti] Danĝero

Kuracisto diris al tre maljuna paciento:

„Vi devas ĉesigi la fumadon."
„Mi ne kuraĝas, doktoro."
„Kial ne?"
„Ĉar la lastan fojon kiam mi ĉesis fumi, eksplodis la dua mondmilito."

[redakti] Matematiko

8379

Gratulon! Vi havas bonegajn pulmojn!

„Kiom da cigaredoj vi fumas tage?" kuracisto demandis malsanulon. „Dek." „Sed por la daŭro de la kuracado mi permesis al vi nur kvin." „Tio estas vera. Sed mi estis ĉe alia kuracisto, kaj ankaŭ tiu permesis al mi kvin."

[redakti] Pneŭmonologio kaj sekso

Kiel eblas konstati, ke iu viro estas ekscitita sekse?

-- Li spiras.

[redakti] Modernaj rimedoj

Radiologo alvenigas la malsanulon.

-- Sinjoro mi havas kaj bonan, kaj malbonan novaĵon. Ĉe kiu komenci?
-- Ni transighu rapide, mi aŭdu la malbonan.
-- Sur la rentgenbildo videblas ampleksa pulmotumoro.
-- Kaj kio estas la bona?
-- Mi povas malaperigi ĝin per Photoshop!
Content Navigation
Aliaj lingvoj