Puno

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Amo kaj puno loĝas komune"

~ Zamenhof pri puno
195flo1.jpg

"La universo enhavas pli 100 mil milionoj de galaksioj"

~ nerdo pri alia afero

"La diferenco inter la prizono kaj la geedziĝo estas tio, ke oni povas ludi futbalon dimanĉe en prizono"

~ edzo pri puno geedziĝo.

"Neniam lasu min foriri"

~ Aleks Kadar pri prizono

"Dimanĉe mi faris prelegon en Tokio pri la ĉi supran temon"

~ Tigro

"Prende un occasion per le capite, pois que le cauda es glissante"

~ Interlingvaistoj pri puno

"Tamen, mi agnoskas ke tiu ĉi problemo estas unu el la plej polemikaj aferoj de nia tempo"

~ Mi pri puno

Puno estas urbo kun ĉ. 100.000 loĝantoj kaj situas 3.800 m alte ĉe bordelo de la Lago Titikako sude de Peruo. Ĝi estas ĉefurbo de Infero.

Puno estas objekto de vervaj diskutoj inter juristoj same kiel inter ordinaraj civitanoj. Mortpuno estas kvazaŭ fabriko de drapflikoj.
Izo4.jpg

Prizono Zamenhof

[redakti] Punrepago

Punrepago, el komuna verbo «pune repagi», signifas ripari kulpon per kompensa puno. La nocio koncernas kaj juron kiu punas pro krimo, kaj religion laŭ kiu la puno rilatas al peko.

[redakti] Aŭte

Viro estas sur aŭtovojo, kiam haltigas lin motorcikla vojpolicisto. "Vi iradis multe tro rapide, sinjoro," diras la policisto malfermante sian punlibron. "Tio kostos al vi 40 eŭrojn." Ino sur la malantaŭa sidilo de la aŭto malice kriis: "Bone! Donu al li grandan punon, sinjoro policisto! Li estas senindulga, malĝentila, kaj riskema veturanto!" La policisto demandas al viro: "Ĉu via edzino?" Kiam viro melankolie kapjesas, la policisto refermas sian punlibron kaj diras: "Forveturu, frato!"

[redakti] Alie

12 oa.jpg
-- Sinjorino, vi stiris tro rapide kaj danĝere. Mi punas vin per 200 eŭroj.
-- Tre bone, feliĉe! Hieraŭ via kolego pro sama delikto konfiskis mian ŝoforan rajtigilon.

[redakti] Puno: instrumento de elaĉeto

Laŭ Aŭgusteno, la dia puno reelstablas la ordon de la kreo, aŭ la ordon establitan de Dio. Plue, aljuĝante la punon de la sufero, Dio metas la homojn en la kondiĉon kompreni la diferencon de la bono el la malbono kaj tiel pente liberiĝi. [1]

Oportunas precizigi ke la interpreto pri tiu biblia teksto (pri puno = kialoj kaj celoj de la puno), kiu estas la kerno de la teodiceo de Aŭgusteno, estas kaj estis objekto de diskuto. Tamen, estas onia opinio inter filozofoj (kredantaj aŭ nekredantaj) ke tiu biblia ero konstituas aplikon de la principo de salajra justeco (alvokita de Elifaz en la Ijoba libro) kaj limigita al la tera vivo, sur kiu Aŭgusteno modlas la principon de la salajra kompenso laŭ la kristana vidpunkto: la pekintoj kontraŭ Dio kaj la proksimularo estos, en la transvivo, punataj, dum la rekte vivintoj per la eterna vivo ĉe Dio.

[redakti] Kiel mi dirus?

Arestitoj post liberiĝo babiladas pri la vivo en la malliberejo.

-- Ĉu ankaŭ ĉe vi ĉiu portis sur la vesto numeron anstataŭ nomo?
-- Jes. Mi portis sur la brusto numeron 4777.
-- Ĉu bruste? Kion vi havis sur la dorso?
-- 4778.
-- Ĉu ne la saman? Kial?
-- Tiu estis mia karesnomo.

[redakti] Prizono

Esperantisto kaj volapukisto estas en malliberejo, kaj ili decidas kune eskapi. Unu nokton, forseginte la barilojn de sia ĉelo, ili grimpas sur la tegmenton.

Subite ili faligas tegolon, kies bruo alertas la gardiston starantan ĵus sube.

"Kiu iras tie?" li demandas.

La esperantisto rapide reagas, kaj diras "Miaŭ, miaŭ!"

Kelkajn metrojn poste ili faligas alian tegolon, denove alertante la gardiston, kiu redemandas "Kiu iras tie?"

La volapukisto rapide reagas, kaj diras: "Ankoraŭ unu kato!"

88096 n.jpg

[redakti] Reiro

Du uloj estas en sekurega malliberejo, kaj komplotas por eskapi. Ili devas tra-, sub-, au supergrimpi ne malpli ol dek du murojn. Vespere, la du homoj ŝteliras en kompleta silento kaj mallumo, kaj komencas grimpi la murojn. Unu post la alian, ili pli kaj pli pene sukcesas. Komplete elĉerpitaj, ili finfine alfrontas la dekduan muregon. Lacegaj, ili rigardas ĝin.

"Ni estas perditaj," anhelegas ulo. "Ni neniel povos grimpi tiun ĉi. Mi estas kvazaŭ morta pro laco, mi ne plu povas antaŭeniri."

"Nu, bedaŭrinde," diras la alia. "Ni do reiru!"


[redakti] Mortpuno

Ekzekutisto akompanas la kondamniton al la eŝafodo. La vetero estas abomena: falas grandega pluvo.

Kia vetero! — ̧ĝemas la kondamnito.

— Çu vi plendas pri tio? — rediras malĝentile la ekzekutisto. — Pripensu, ke mi devos ankaû reveni.

[redakti] Satisfakcio

Satisfakcio estas

  1. eblo dueli kontraŭ persono, kiu ofendis
  2. religie: kompenso oferita por peko

Pro nacilingva influo de la pola falsa amiko "satysfacja", multaj polaj Esperantistoj misuzas "satisfakcio" por "kontento", "kontenteco". Tiu uzo aperas en iuj lastatempaj polaj/Esperantaj vortaroj, sed ne en multaj aliaj vortaroj, ekzemple PIV (nek en anglaj/Esperantaj vortaroj, malgraŭ la falsamika angla vorto "satisfaction").

[redakti] Dia justeco

Pia kristano mortas kaj atingas Paradizon. Tuj li komencas promeni por miri la lokon kaj eble renkonti siajn mortintajn parencojn kaj konatojn. Iumomente, kun sia granda surprizo li vidas sian maljunan paroĥestron, kiu amindumas kun juna belulino sidanta sur liaj genuoj.
Iom mirigite li diras:

- Reverendo, mi gratulas vin pro la granda rekompenco, kiun vi meritis pro via ĉasta vivo!
- Ne! Ŝi ne estas mia rekompenco. Male: mi estas ŝia puno.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  1. Tiel ke, se tiuj, pro maljusteco de ilia volo, misuzis siajn bonaĵojn, Dio, por la justeco de sia povo, bonuzos iliajn malbonaĵojn, juste allasante en suferoj tiujn kiuj renversis la ordon en siaj pekoj” (De natura boni).
Content Navigation
Aliaj lingvoj