Pupo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
SJCd.jpeg

"Eminenta ŝuldanto, malbona paganto"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Mi proponas, ke ni metu ĉi tien citaĵojn el Esperanta Vikipedio. Ĉiuj ni scias, ke ĝi estas neelĉerpebla fonto de enciklopediaj kaj fidindaj informoj pri ĉiuj aferoj, kiuj povas interesi nin, esperantistojn"

~ Vikipediisto

"Nu, bone se tiu "neciklopediisto", kiu verkis tion, havas nenion pli inteligentan por fari, li povas masturbi sin tiamaniere"

~ Anti Künstlich

" Tio ja estas stultaĵo"

~ Pupo
Pupo estas unu el la plej popularaj erotikaj helpiloj. Sed malmultaj precize scias, kiaj tiu ĉi ludilo donas voluptojn kaj devojn.
Bloviga pupo.jpg

La malplej kostaj modeloj estas enblovigaj kaj havas sole pentritajn harojn. Kun la kreskanta prezo aliĝas ankaŭ la ekipo, kiel ekzemple pli reala vagino, vibrado, haroj kaj ĉe iuj oni donas ankaŭ decajn vestojn aŭ ekzemple uniformo de policistino aŭ flegistino. Kulmino estas silikona pupo.

[redakti] Uzo de la enbloviga pupo

Povos vi, kara masturbemulo, ekzemple komence surkuŝi ekz. la plastajn manon, sed ankaŭ senti vian femurojn, kiuj frotas kun plasto. Post tio, la ĉielo estas la limo.
LeKayRing.jpg

Pri pozicioj, ĉe la malmultekostaj modeloj ilia elekto estas limigita, ĉar ne eblas fleksi la manojn kaj la krurojn. Pri tio oni devas pensi dum aĉeto kaj elekti modelon, kiu estas plej taŭga por vi. Kunpremo de la peniso estas en ĉiu aperturo alie intensa, la plej malforta ĝi estas en buŝo, la plej forta ĝi estas en anuso. Grandega avantaĝo estas fakto, ke oni ne bezonas diri "mi amas vin", "vi estas la nura virino, kiun mi volas" ktp, kiam oni kuŝas sur ĝi. Aliflanke malavantaĝo estas tio, ke la pupo neniel reagas. Nenia sono, nenia movo. Se vi pensas, ke vi kontentigos la kunulinon, vi do erarras, ĝi reagas al nenio krom trapiko. Sed, bone pensante, vi neniam kontentigos verajn virinojn...

[redakti] Silikona pupo

Silikona pupo estas erotika helpilo por riĉuloj, kiu estas fabrikita el silikono. Kiel veraj virinoj, oni bezonas multan monon por akiri la plej bonajn.
Silikona pupo1.jpg

Temas pri silikono, kiu estas uzata dum specialaj filmaj efektoj, kiu estas reguligita tiel, por ke ĝi estu pli reala al vido kaj tuŝo. Temas pri nenia gumo. Eblas elekti el diversaj tipoj de korpoj (atleta, svelta, dancistino...), mamoj, nuancoj de haŭto, ungoj, kapo, haroj, okuloj kaj simile. Eĉ ankaŭ koloron de puba hararo.

La mamoj estas interne el la gelatena silikono, kiu bone aspektas kaj al tuŝo ĝi estas kiel vere moviĝanta kiel la veraj mamoj. Tiu ĉi silikono estas interne de la tuta pupo, ĝi estas seka, tio estas nenia fluidaĵo. Tial ĝi ne povas elflui dum trapiko. La silikono estas tre elasta kaj rezistema.

Interne de la pupo estas ŝtala skeleto, kiu estas ja tre firma, sed ĝi ebligas meti la pupon en diversajn poziciojn preskaŭ kiel ĉe normala homo. Oni eblas movi per ĝi simile kiel kun dormanta knabino.
EDZO.jpg

La pupoj estas fabrikitaj laŭ veraj homoj kaj ili bonodoras nek per silikono nek per io alia, do se vi ne banigos ĝin en ia bonodorigita akvo. La pupo, kiel estas jam kutimo, havas ĉiujn korpajn aperturojn kaj la silikono, el kiu ili estas fabrikitaj, akomodiĝos al kia ajn grandeco de peniso. La silikono en tiuj ĉi partoj (vagino kaj anuso) estas mola, glitema kaj tre elasta, simple preskaŭ kiel viva virino. La buŝo havas malfermigan mandiblon kaj fajnan langon, la dentoj estas molaj kaj ankaŭ el la silikono. Ĉiuj tri aperturoj havas profundan enigadon. Interesaĵo estas, ke post la enprofundigo de la peniso enen, kreiĝos subpremo interne de la pupo kaj tiel nomata suĉefekto.

[redakti] Preza pupo

Robot.jpg

Du knabinetoj ludas en parko per siaj novaj pupoj.

"Kie vi aĉetis vian pupon?" demandas la unua.

"En superbazaro Hiperprez'," respondas la dua. "Panjo pagis por ĝi 30 eŭrojn. Kaj la via?"

"Mia panjo pagis eĉ 45 eŭrojn," fieras la unua.

Sur la sama benko sidas juna virino kun bebĉareto. La knabinetoj ekinteresiĝas pri la novnaskito.

"Kaj kiom vi pagis por via bebo?" demandas la unua knabineto.

"Nu," pripensas la virino, "entute mi pagis en la naskokliniko proksimume 1.500 eurojn!"

Kiam la virino foriras, la dua knabineto diras al la alia:

"Ŝajnas al mi ke por tia prezo, ŝi certe fikiĝis!"

[redakti] Gantpupo

Gantpupo (aŭ gantopupupo laŭ Vikipedio, foje ankaŭ nomita ŝtrumpopupo aŭ sokopupo sub la influo de la anglalingva vorto sockpuppet) estas aldona konto de uzanto, kiun tiu-ĉi povas utiligi por havi bezonatan interhoman kontakton. Ĝenerale estas apogite de Neciklopedio, ke uzanto verku sub diversaj nomoj (gantopopupoj), ĉar tio donas falsan bildon pri Neciklopedio, kaj estas eĉ pli inda, se neciklopediistoj duoble aŭ eĉ pluroble partoprenas en baloto per diversaj uzulkontoj.

Content Navigation
Aliaj lingvoj