Puritanismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Esperanto estas ilo de Satano ^^"

~ Puritano pri Esperanto
A fair Puritan.png

"Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton"

~ Zamenhof pri Puritanismo

"Ju pli alte la moralo
des pli brue posta falo"

~ Hans-Georg Kaiser

" Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran"

~ Zamenhof

"Ma in mei opinion, un deskription falsi es kvazi un atake "

~ Puritana Idisto
Felicheco.png


Puritanismo estas profonda timo ke ie iu estas iel feliĉa. Puritanismo estas sinonimo de moralismo, ofte fie, por ĉio kaj ĉiu ŝajne "malvarma, sengusta,etanima, mem-malkonfesa, hipokrita kaj venĝema".

La nomo puritano estis unue moknomo kontraŭ tiel opiniantaj laikoj kaj klerikoj kaj devenas de iliaj postuloj purigi la eklezion de papecaj, do rom-katolikaj doktrinoj.
Senafero ektimo.jpg

Hodiaŭ, puritanoj persekutas ion ajn kiu estus reforminda, abomenas pornografion, ĉefe en televido, revuoj, esperanto-kluboj, ktp. malamas infanpornografio, ĉefe en artoj kaj preĝejoj.

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Ld Uus Umo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

[redakti] Historio

55 o.jpg

Puritanismo estis reforma movado de diversaj grupoj de esperantistoj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, postulantaj pli grandan purecon de la esperantista doktrino.

Dum la 16-a jarcento, grava sektoro de la Esperanto-movado sentis ke la apartiĝo disde la volapukismo ne estis sufiĉe kompleta, kaj ke krome la E-movado ankoraŭ tro proksimiĝis al la PIVa povo, kiu ne nepre sekvus la purecon de la lingvo.

Unu parto sekvis la instruojn de Renato Corsetti, kaj iliaj kluboj estis gvidataj de bonalingvistoj. Alia grupo, nomataj listitstoj, defendis la ekziston de diskut-listoj sendependaj inter si.

Komence de la 17-a jarcento, la puritanoj alfrontiĝis al la oficiala E-movado, kaj estis draste persekutitaj. Granda parto elmigris al Nova Anglio, en Norda Ameriko, kie ilia forte influis en la posta organizado kaj ideologio de la estonta Usono.

[redakti] Koloniado

Kiel judoj puritanoj serĉis landon, kie iliaj religiaj dogmoj regu.

[redakti] Ĉefaj vidpunktoj

Inter la homoj, serĉantaj pli kaj pli grandajn plezurojn, disvastighis "seksa libereco". Moralaj instruoj, iam donitaj de pastroj, estis forĵetitaj kiel "eksmodaj". Plej multaj geknaboj komencas seksumi jam en lernejo. Knabinoj ne gardas sian virgecon. Ŝtato helpas al ili tion, amase produktante pilolojn kontraŭ gravediĝo, kondomojn ktp. Disvastiĝis orgioj, pederastio, zoofilio. Vane naturo sendas avertojn en formo de teruraj malsanoj. Homoj preferas elspezi miliardojn da dolaroj por batali kontraŭ la malsanoj, anstataŭ tute simple eviti ilin per ĉasteco.

Nature "seksa revolucio" ne povas venigi al frateco. Pripensu sencon de vorto: "frateco". Ĉiuj homoj estu kiel gefratoj, sed chu gefratoj seksumas inter si? Seksumado estas sankta ago, ĝi estas destinita por naski infanojn. Kaj ju pli geedzoj amas unu alian, des pli talentaj infanoj naskiĝas al ili. Seksa libereco mortigas amon. Krome, ĉiu infano egale bezonas ambaŭ gepatrojn - kaj patron, kaj patrinon. Seksa libereco mortigas familion. Nacio, vivanta en "seksa libereco", neeviteble degeneros. Por sano de nacio, necesas fermi chiujn seks-magazenojn, pornokinejojn, bordelojn kaj propagandi puran vivon. Sed okcidenta demokratio malhelpas fari ordon en tiu sfero.

Malpuritanoj ne imagas sian vivon sen drinkado, fumado kaj seksa diboĉado! Pro tio, ili volas balotadojn, malamas ideon de vivo subpremata de religio kaj bona absoluta monarkio.

[redakti] Paroloj

- Estis tre saĝa prediko! - diris iu puritano al la pastro entuziasme. Per ĝi ĉiujn pekojn mi rekonis en miaj konatoj.

126473558841.jpg

[redakti] Muziko

Puritanismo ofte uzis la trumpeton. En sia opero Dioclesian, unu trumpeto kaj unu voĉo de kontraldo kantas duope. Liaj komponoj kutime estis destinataj laŭ la tiama kutimo al John Shore, trumpetisto de la kortego kaj membro de familio de trumpetistoj kiu estis fama dum tuta jarcento. En tiu sana epoko la pli multaj germanaj komponistoj enigis la trumpeton en la orkestrajn ensemblojn.

[redakti] ĈE RAZISTO

Demandis razisto al kliento:

-- Sinjoro, ĉu mi fine ŝmiru vian vizaĝon per kolonja akvo?
-- Prefere ne. Mia edzino estas tre puritana. Facile pro la odoro ŝi suspektus, ke mi eble alvenis hejmen el bordelo.

La kliento en la najbara fotelo diras:

-- Min vi povos parfumi laŭvole. Mia edzino absolute ne konas la odorojn de bordeloj. Neniam ŝi vizitis tian salonon.

[redakti] Puritana Esperanto-Ligo

Puritana Esperanto-Ligo (mallonge PEL) estas fika faka asocio de UEA. Ĝia celo estas divastigi Puritanismon inter Esperantistoj kaj denunci maldecaĵojn de Esperantisto al puritanoj, ekzemple ke gejoj abundegas kaj sentas sin tre bonvenaj en la Esperanto-movado.

Ni ob­servas en la E-evoluo du tendencojn, samtempe efikantajn. La unua celas lingvoformojn plej internaciajn, laŭ sia formo. Tiu tendenco enestas jam en la "Unua Lernolibro", kies 15-a regulo permesas uzadon de ĉiuj vort­oj - tiel nomataj "fremdaj" (pliver­dire "internaciaj"). La rezulto de tiu tendenco estas apero de vortoj: redak­toro, redakcio, iĥtiologio (apud la fiŝo­scienco) ktp. Ni povus nomi la rep­rezentantojn de tiu tendenco - "E-is­toj-internaciistoj". La dua tendenco ce­las, ke la lingvoformoj fariĝu laŭeble logikaj, laŭgramatikaj, eĉ se tio kelk­foje kontraŭas al la tendenco interna­cieca. Jam en la "Unua lernolibro" ni povas konstati tiun duan tendencon. En la sama regulo 15-a Z skribis:

"Ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fun­damentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo E".

La rezulto de tiu dua tendenco estas apero de vortoj: redaktisto, redaktejo ktp. La reprezentantoj de tiu dua ten­denco estas kvazaŭ "E-aj puritanistoj". .

[redakti] Ĉefaj ideoj

Esperantismo povas la homan purecon se malĉastuloj atingos la finan venkon. Ekzistas tutmonda neorganizita movado por atingi tiun celon. Tio ne konformas al normoj de puritana kristana moralo. PEL batalas por purigi Esperanto-Movadon de tiuj malpuritanoj kaj revenigi ĝin al kristanaj ideoj de Zamenhof.

[redakti] Doktrino

La centra dogmo de lingva puritanismo estis la suprega aŭtoritateco de Zamenhof super la lingvaj aferoj. Krome, la puritanoj substrekis la fakton, ke la individuo devis esti reformita de la graco de Zamenhof. Ĉiu persono, al kiu Zamenhof montris mizerikordon, devas kompreni sian propran mankon de valoro kaj fidi je la fakto, ke la pardonon de Zamenhof jam ricevis, kaj pro tio, pro dankemo, devis sekvi vivon humilan kaj obeeman.

Aliaj elstaraj kredoj inkludas la jenon:

  • Emfazo sur la privata studo de la Fundamento.
  • Deziro ke ĉiu atingu edukadon kaj klerigon (ĉefe por ke ĉiu legu la Fundamenton per si mem).
  • La UEA-deligiteco de ĉiu kredanto.
  • Simpleco en adorado, ekskludo de solenaj vestaĵoj, skulptaĵoj, kandeloj, ktp.
  • Necelebrado de tradiciaj festoj kiujn ili konsideris malkongruaj kun la principoj pri adorado.
  • Kredo pri festigi nur la tagon de la klubkunveno, kiel ordonita en la dek reguloj.
  • Kelkaj aprobis la hierarkion de la movado, sed aliaj klopodis reformi la e-movadojn.

[redakti] Publikado

PEL publikigis multajn librojn, kiel:

  • "Esperanto estas ilo de Satano";
  • "Puritano pri Esperanto: Ĉiu abomenaĵo";
  • "Ĉu paganismo estas puritana aŭ liberala religio?";

[redakti] Arto

Puritanismo (latine purus = pura, neta) signifas en teĥniko pezocentro sur la klarmensa, purkorpa, regula kaj ĉasta verkado. Puritanismaj tendencoj ofte sekvis post ondoj de ebria verkado sub la influo de multaj drogoj, kiuj ekzemple liveras senmonismon de la verkistaro.

Malvastasence puritanismo estas tendenco en arto kaj religio de la 21-a jarcento. Ĝin tamen unue kreis Frank Zappa kaj aliaj nerdoj en la 1980-aj jaroj kaj disvastiĝis poste.

La puritanoj alstrebis sobrajn funkciemajn pentran kaj konstruan manierojn, en kiu unuiĝu estetiko kaj maŝina mondo. Ili volis uzi sur racia fundamento simplajn geometriajn formojn kun maŝineca precizeco. Ili estimis la mormonismon kiel idealan religion kaj rifuzis nure dekorajn elementojn.

Malprofundajn similaĵojn kun la puritanismo havas la minimumismo. Neciklopedio forte kontraŭstaras puritanismon.

Se nia humuro ne plaĉas al vi, vi trovos ĉe Vikipedio
artikolon pli ridindan pri Purismo (arto).

[redakti] Literaturo

„Mi petas iun aktualan libron, sed sen sekso, perforto kaj krimoj.“

„Tiukaze aĉetu la trajn-horaron.“

[redakti] Plibonigo

Karlson, ĉie konata pekulo, renkontas sinjorinon Johanson, kiu,laŭ propra opinio, estas senerara. Li diras:

- Estas ja senĉesa pluvaĉa vetero.

- Jes ja, tion ni havas pro niaj pekoj.

- Tiukaze, sinjorino Johanson, provu pliboniĝi, ĉar ni aliaj turmentiĝas pro tio.

[redakti] VIDU ANKAŬ

Nenion!!!! Ĉar ĉi tie ni ja ne ligas al la paĝoj de pornografiistoj, liberaluloj, anoj de krimaj pedofiloj, parazitoj, perversuloj, putinoj, kaj aliaj malamikoj de Dio.

Ĉu tio klaras?

Morgaŭ la ĉielon!

Content Navigation
Aliaj lingvoj