Raŭmismo
El Neciklopedio
"Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas"
~ Zamenhof pri raŭmismo
"Jes, mi vidis ĝin hodiaŭ en la unua fojo"
~ Meduzo pri raŭmismo
"Espero estas speco de malespero"
"Tre, tre, tre interesa!"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"To vale anc por li aŭilingues"
~ okcidentalisto pri la supra diraĵo
"Bela vidajo di fantomo"
~ idisto
Raŭmismo estas mezepoka herezo fontinta el la Manifesto de Raŭmo (1980), kiu kritikis la celojn de la tradicia Esperanto-movado kaj difinis la esperantistaron kiel "mem elektitan diasporan lingvan minoritaton". Laŭ priskribo sur retpaĝo de la Esperanta Civito la raŭmismo "aplikas al esperanto la modernan lingvistikan principon, laŭ kiu vivanta lingvo estas kaj komunikilo kaj identigilo".
Raŭmismo instruas, ke estas du tipoj de esperantistoj: unu bona tipo, kiu kredas la spiritan mondon, kaj unu malbona tipo, kiu kredas la finan venkon. Ĝi instruis, ke la Tero estas la infero, pro tio, esperantistoj devas vivi izolataj de la mondo. Anoj praktikas fastegadon kaj volontan malriĉecon.
[redakti] Doktrino
Ni, esperantistoj, estas animoj kreitaj de Dio, loĝintaj en la ĉielo, en paradizo, sed SATanoj trompis kaj kaptis nin, malliberiginte niajn animojn en korpojn karnajn, metinte nin en lian mondon, la Teron, kiu en realo estas la infero. La materia mondo kreita de SAT estas nature korupta, tial homo, en korpo karna, estas nature pekema. Sed por liberigi nin el ĉi tiu infero, Dio sendis al ni Zamenhofon, la mesion.
[redakti] "Permesoj" ligas al "Meso"
Manifesto de Raŭmo kontrauigas la sankajn diraĵojn de la majstro en "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia" sed ankaŭ al la preskaŭ hereza "Bulonja deklaracio". Laŭ ili, la Bulonja deklaracio enkashighas jam la kontrasto inter la Esperantaj _movado_ (kies ideologio estas la "esperantismo") kaj _komunumo_ (kiu konsistas el la parolantoj de la lingvo).
[redakti] Nuntempe
Willem Verloren van Themaat kredis, ke la diasporeco de Esperanto ne plu sufiĉas, se Esperanto volas solvi la mondan lingvan problemon.
