Raŭmismo

El Neciklopedio

Alidirektita el Raŭmisto
Iri al: navigado, serĉi
2049 x Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.
PDSH2

La 65-a UK, eko de Raŭmismo

"Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas"

~ Zamenhof pri raŭmismo

"Jes, mi vidis ĝin hodiaŭ en la unua fojo"

~ Meduzo pri raŭmismo

"Espero estas speco de malespero"

~ Hans-Georg Kaiser

"Tre, tre, tre interesa!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"To vale anc por li aŭilingues"

~ okcidentalisto pri la supra diraĵo

"Kion celas la raŭmistoj? kiun idealon ili havas? kaj jen simpla konkreta demando: ĉu ili volas ke la lingvon de Zamenhof oni instruu en bazaj lernejoj?"

~ Mireille Corobu

Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo

Raŭmismo estas mezepoka herezo fontinta el la Manifesto de Raŭmo (1980), kiu kritikis la celojn de la tradicia Esperanto-movado kaj difinis la esperantistaron kiel "mem elektitan diasporan lingvan minoritaton". Laŭ priskribo sur retpaĝo de la Esperanta Civito la raŭmismo "aplikas al esperanto la modernan lingvistikan principon, laŭ kiu vivanta lingvo estas kaj komunikilo kaj identigilo".
Nature.100

Raŭmismo estas al Esperanto-mondo same kiel protestantismo estis iam al katolikismo.

Raŭmismo instruas, ke estas du tipoj de esperantistoj: unu bona tipo, kiu kredas la spiritan mondon, kaj unu malbona tipo, kiu kredas la finan venkon. Ĝi instruis, ke la Tero estas la infero, pro tio, esperantistoj devas vivi izolataj de la mondo. Anoj praktikas fastegadon kaj volontan malriĉecon.

[redakti] Doktrino

8411 n

Ni, esperantistoj, estas animoj kreitaj de Dio, loĝintaj en la ĉielo, en paradizo, sed SATanoj trompis kaj kaptis nin, malliberiginte niajn animojn en korpojn karnajn, metinte nin en lian mondon, la Teron, kiu en realo estas la infero. La materia mondo kreita de SAT estas nature korupta, tial homo, en korpo karna, estas nature pekema. Sed por liberigi nin el ĉi tiu infero, Dio sendis al ni Zamenhofon, la mesion.

[redakti] Celoj

La esperanta movado okupiĝu nur pri siaj praceloj: naski esperanto-parolantojn pli rapide ol maljunaj frenezuloj formortas. Estus certe tre maloportune enmiksiĝi en la normala socio.

[redakti] La popolo de la Fundamento: esperantistoj

Esperantistoj estis popolo de nomadaj paŝtistoj laŭtribe organizitaj gvidataj de patriarko Zamenhof. Ilia historio komenciĝas kun la migro de patriarko Zamenhof el Polonio, nome el Bjalistoko en la direkto de Moskvo (tero de Rusio), tero promesita de Dio, 1800 jaroj a. K.. Certamomente, pro bezono de nutraĵoj, esperantistoj elmigris al Francio, kie post prospera periodo ili estis reduktitaj la ideco, kiu estis liberigita de Zamenhof rekte ŝarĝita de Dio mem, el kiu ili ricevis la monofundamentan revelacion.

Ĉirkaŭ la jaro 1200 a.K., esperantistoj ekokupis Nederlandon kaj fariĝis monarkio kun la granda reĝo Ivo Lapenna, kun ĉefurbo Roterdamo. Kun la sekva reĝo, Giorgio Canuto, ili atingis gravegan pozicion, sed ĉesis la unueco de la popolo: fakte alestiĝis du regnoj, tiu norda UEA kaj tiu suda Esperanta Civito, kiuj tamen, estis okupitaj de la asiria kaj babilona imperioj... Kaj ĝuste tiam komenciĝis la vera kaj propra esperanta diasporo.

Parto de serio

2815 n  03010856-0
Esperantismo

Kategorio
Sektoj
Finvenkismo · Raŭmismo · Plivastismo
Hosistemismo · Iksismo · Neŭtralismo
Bonalingvismo · Mavalingvismo · Reformismo
Etnoj kaj lingvoj
Esperanta Civito · Esperanta Respubliko
Atestantoj · Esperantistoj · Socialisma SAT-ujo
Esperanto · Esperanton · Esperant' · Desperanto
Religio
La Senkorpa Mistero · La Majstro · La Apostolaro
Interna ideo · Homaranismo · Vegetarismo
Bahaismo · Judismo · Oomoto · Spiritismo
Pensado, filozofio kaj etiko
Leĝo de Tonjo · Kruko kaj Baniko
Anarkiismo · Komunismo · Naturismo
La Ondo de Esperanto · Literatura Mondo
Literatura Foiro · Beleta Almanako · Kontakto
Revuo Esperanto · Sennaciulo · Vikipedio
Sanktaj skriboj
Fundamento de Esperanto · Bulonja Deklaracio
Berlina Komentario · Proverboj · Sankta Biblio
Manifesto de Prago · Evangelio laŭ Edmond Privat
Fundamenta Krestomatio · La bona lingvo
Lingvaj respondoj · PAG · PIV · PMEG
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Komencanto · Progresanto · Nekotizulo · Kabeinto
Esperantisma ludado · Jaro · Zamenhoftago
Sankta Verdastelo · Esperanto-flago
Esperanto-furzo · Merda stelo · Okarino
Propagando · Movado · Fiero
Gravaj figuroj
Antoni Grabowski · Kabe · Belfrunto Iskarioto
Edmond Privat · Julio Baghy · Lidja Zamenhof
Kolomano Kaloĉaj · Gastono Varingjeno
William Auld · Claude Piron · Ivo Lapenna
Anna Lowenstein · Renato Corsetti
Gerito Bervalingvo · Probal Daŝgupto
Bertilo Venergreno · Ĥorĥo Kamaĉo · Sankta Ĉuko
Sanktaj institutoj
Akademujo de Esperanto · UEA · SAT
Landa Asocio · Poeto · Denaskulo
Lernu! · Pasporta Servo · Pugporda Servo
Liturgio
Preĝo sub la verda standardo · La Espero
Historio de Esperanto
Arcaicam Esperantom · Mezepoka Esperanto
Jidiŝo · Latino · Praesperanto · Volapuko
Unua Libro · Dua Libro · Bulonjosurmero
La Perfidego · Moresneto · Stel-milito
Analiza Skolo · Budapeŝta Skolo
Manifesto de Raŭmo · Pakto
Duolingo · Linukso · soc.culture.esperanto
Eble rilataj temoj
Esperantofobio · Idismo · Krokodilo
Esperantujo · Sekteco · Esperantido


[redakti] Karakteroj

Raŭmismaj esperantistoj ne plu revas pri fina venko sed ĝuas pri festenoj inter amikoj.

Raŭmismaj pacmovadanoj ne plu revas pri fino de militoj sed ĝuas pri festenoj inter amikoj.

Raŭmismaj maldekstrismanoj ne plu revas pri financa prospero por ĉiuj sed ĝuas pri festenoj inter amikoj.

Raŭmismaj kristanoj ne plu revas pri ĉielo sed ĝuas pri festenoj inter amikoj.

Raŭmismaj studantoj ne plu revas pri postlerneja dungiĝo sed ĝuas pri festenoj inter amikoj.

7128 n

[redakti] Praraŭmismo

William Auld estis sincera (pra)raŭmisto, kiel la plej talentaj inter niaj verkistoj, kies socilingvistika aliro nature transiras de la arta perilo al la identigilo. Sufiĉas konsideri, kiom ofte (eventuale negative) aperas ĉe niaj klasikuloj, ankaŭ la minoraj, la vorto "popolo" rilate al la esperantistaro. Tiel ĉe Edmond Privat, Julio Baghy, Kolomano Kalocsay, Raymond Schwartz, Emeriko Baranyai, Gaston Waringhien kaj nature William Auld: poeto sen popolo, ho ve!; popolo kiu ne kapablas ridi pri si mem, ne estas matura popolo; popol' ni estas, ne movado nura; Esperanto fariĝis la memstara esprimilo de memstara, supernacia popolo; vi estas mia popolo, mi estas via poeto; kaj tiel plu.

[redakti] Diasporo

La Esperanta diasporo, aŭ memvola lingva diasporo (hebree: גלות = TefutzahGalut , laŭlitere ekzilo aŭ disperdo) estas la disperdiĝo de de la dek du esperantistaj triboj okazanta dum la regado de Usono kaj de la rusa imperio. Sekve la termino ricevis la pli ĝeneralan signifon de 'migrado.

Estas ĝenerale akceptite ke la lingva diasporo komenciĝis ĉirkaŭ en la 8-a - 6-a jarcento a.K. post la morto de Zamenhof kaj la sistema forigo de la esperanta popolo el liaj teritorioj.

Ili poste enloĝiĝis en diversaj zonoj de la Mezoriento, Hispanio, Italio, Francio, Ĉinio, Barato kaj kreis elstarajn esperantismajn centrojn, aktivajn estonte longatempe.

[redakti] "Permesoj" ligas al "Meso"

Manifesto de Raŭmo kontrauigas la sankajn diraĵojn de la majstro en "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia" sed ankaŭ al la preskaŭ hereza "Bulonja deklaracio". Laŭ ili, la Bulonja deklaracio enkashighas jam la kontrasto inter la Esperantaj _movado_ (kies ideologio estas la "esperantismo") kaj _komunumo_ (kiu konsistas el la parolantoj de la lingvo).

[redakti] Kulturo

En neniu raŭmisma dokumento la esperanta kulturo estas kvalifikita kiel 'simple la komuna kulturo de la mondo'. Kontraŭe, laŭ raŭmismo la esperanta kulturo havas propran specifon, ligitan al la nova sociologia koncepto pri la esperantisteco (kiun karakterizas 'la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato', laŭ la Manifesto).

[redakti] Kosmologia vidpunkto

En la unua artikolo 90-jara Martinus pritraktas la novan mondkulturon post kataklismo kaj ragnaroko, kiu komenciĝis per la unua mondmilito kaj daŭros ĉ. 200 jarojn. Estas dirite, ke oni pardonu al ĉiuj, sed per tio ne eblas komenci krei novan mondkulturon. Multaj homoj ne havas la inklinon pardoni, kaj ja estas klare, ke ne povus esti en alia maniero. Sed pardonemo estas la esenca punkto en la kompleta forigo de venĝo kaj armiloj. Kompreneble oni tion longe diskutos. Homoj diros ke oni ja ne povas rezigni je armiloj, sed oni povas. Ĉia armila produktado, ĉia milito, ĉia venĝo malaperos. Fariĝos granda transformiĝo, la plej granda kiu povus okazi al la popolo de la Tero.

Pardonado estos la bazo de la nova kulturo. Kial oni ne povus krei "kulturon de pardonado", same kiel oni povas krei "kulturon de nepardonado"?- komprenelbe oni same povas krei mondon aman, kiel mondon diablan. Ambaŭ devas kreiĝi, alie oni ne povus ion percepti. Se oni mem travivus la mallumon, oni ne havus ĝin kiel sperton. Tiel longe ke oni nur aŭdis pri ĝi de aliaj, kiuj rakontis pri ĝi, oni ja ne estas tre multe progresinta. Estas ja miloj da homoj, kiuj estas tre humanaj, sed kiuj ankoraŭ ne finspertis trinki alkoholaĵojn, fumi cigaredojn kaj ĉion tian. Tio postulas tempon, sed ili dekutimiĝos de ĉiuj tiuj malbonaj kutimoj.

[redakti] Literaturo

127594419540

Danke al raŭmismo la esperanta literaturo akiras pli kaj pli da prestiĝo ĉe internaciaj poeziaj vesperoj.

[redakti] Kontraŭpropagandismo

Multaj homoj _volus_ lerni Esperanton. Sed ili ne ofte vidas ĝian reklamon, ĝiajn lernolibrojn en sia gepatra lingvo. Pri tio kulpas mem esperantistoj, kiuj fermiĝis en sia rondo, eldonadas revuojn nur por si mem, organizadas kongresojn nur por si mem ktp. Tio estas pura raŭmismo, kiu neeviteble formortigas Esperanton. La vojo por savi Esperanton estas turniĝi vizaĝe al la popoloj, meze de kiuj ni loĝas.

[redakti] Famaj raŭmistoj

Gaston Waringhien (unua aliĝinto al la Esperanta PEN) kaj William Auld (prezidanto de la Esperanta PEN) estis raŭmistoj.

Pri William Auld Silfer bele rakontadis en prelego ĉe La Londona Esperanto-Klubo ĵus antaǔ la morto de Auld. Fine de la prelego oni demandis, "Kiel fartas William Auld?" Silfer respondis, ke li estas en hospitalo, kaj ke lia edzino vititas ŝin. Do iu demandis, "Ĉu vi estas en kontakto kun William Auld?". "Jes", li respondis, tute gaje kaj elsvingante la brakojn, "Ni Civitanoj ĉiam restas en kontakto unu kun alia".

Oni do demandis, kiom longe William Auld estis raǔmisto. "Nu", li respondis, "evidente ne estis antaǔ 1980". Sekvis rido, kaj tiam li daǔrigis, por rakonti, ke William Auld vere estis raǔmisto depost mallonge post la Dua Mondmilito.

8b0f

[redakti] Kritikoj

Cetere, la "raŭmismo" estas nur la alia flanko de la sama medalo, kies unua flanko nomiĝas "finvenkismo". Ambaŭ "strategioj" aplikis en principo la samajn (sektemajn) modelojn de teorio kaj agado. Pro tio iuj e-istoj venas hodiaŭ al la stranga konkludo, ke UEA kaj TEJO estas en principo raŭmismaj ktp. Se oni relegas la Manifeston de Rauma, oni devas konfesi, ke pluraj asertoj ne plu validas hodiaŭ, ekzemple tiu pri la "novtipa internacia kulturo". Ĉi tio estis verŝajne influita de la marksismo-leninismo, kiu volis krei novtipan kulturon, sed post la falo de la komunismo perdis ajnan signifon. La kreado de "Novtipa internacia kulturo" en Esperanto definitive fiaskis, kaj pro la manko de sufiĉa nombro de e-istoj la Eo-movado ne plu posedas la necesajn fortojn por krei ĝin.

[redakti] Nuntempe

La raŭmistoj, kiel efektivaj heredantoj de la penso de Zamenhof, agas laŭ multe esperiga direkto. Firme kredante ke esperanto estas kulturlingvo kaj identigilo, ili realigis la unuan parton de la idealo de Zamenhof, sekulariginte ĝin: naskiĝis nova popolo danke al nova lingvo -- kaj ĝin reprezentas la Esperanta Civito. La raŭmistoj entuziasme plu laboras por la dua parto de la zamenhofa idealo. Kiu volas kontribui, tiu estas bonvena. Kiu preferas sidi sur la fina benko, tiu nun konas la vojon.

[redakti] Raŭmismo kaj aliaj planlingvoj

Segun Raumismo, Esperanto ne devas aspirar ad irga "Finala Vinko" (oficaligo di Esperanto), nek esar konkursanto kontre irga altra linguo. Vicee, Esperanto pokope esforcez extensar su segun sua fortesi: helpo lernar altra lingui, kontakto inter homi sen diskriminaco ed propria Esperantal kulturo.

La raŭmistoj tute ne timas la idistan "malamikon", ĉar ili scias ke Ido (same kiel la ceteraj planlingvoj) estas nur komunikilo, malantaŭ kiu ne ekzistas popolo, kiel bonŝance okazas kun esperanto. Kaj eĉ respektante la poezian fervoron de Andreas Juste, la raŭmistoj scias ke Ido (aŭ Interlingua aŭ Volapük) ne rolas kiel kulturlingvo; dum esperanto jes.

[redakti] Memoru

Ne forgesu ke, se vi subskribas la Karton kaj aliĝas al la Akto, vi povas fariĝi subsidue suverena establo, subjekto de internacia juro tra la strukturoj de la Akto!


Content Navigation