FANDOM


" Mensoganto devas havi bonan memoron"

~ Zamenhof pri rabdismo

"Neniu komprenas min, neniu komprenas min"

~ la aŭtoro de ĉi tiu artikolo pri legantoj

"La paradizo esas hike"

~ idista rabdisto

" Io ha un dubita major que isto"

~ Interlingvaisto

"Ni strebu, ke ĉiuj artikoloj al kiuj ĝi ligas, estu objektivaj."

~ Neŭtralisto
250px-18th century dowser
Rabdismo, bonalingve verg·o·diven·ad·o, estas divenado per rabdo, aŭ divenvergo, cele de malkovri grundakvon, enterigitajn metalojn aŭ ercon, gemojn, subgrundajn tombejojn aŭ aliajn diversajn kaŝitajn objektojn sen uzo de sciencaj aparatoj aŭ iloj.

HistorioEdit

Dum antikveco, rabdoj estis uzataj por pridemandi gediojn. Oni scias ke rabdismo por trovi akvon aŭ metalojn estis praktikata en Germanio ekde la 15-a jarcento. Alĥemistoj atribuas al tiuj praktikoj magiajn povojn. Marteno Lutero kondamnas rabdismon ĉar ĝi estus okultisma kaj tiel oponus la unuan ordonon. Rabdismo, kiel aliaj divenartoj estis malpermesitaj dum la inkviziciaj procesoj (1701). La kutimo estas komuna dum la 18-a kaj 19-a jarcento en Eŭropo, sed malkutimiĝas dum la 20-a jarcento. Disponi pri puto estis la ĉefa rimedo por certiĝi pri akvoprovizo, kaj rabdismo estis la plej komuna tekniko por determini kie la puto estos fosita. En la 1960-oj, la marista infanterio de Usono uzis rabdojn en Vietnamio por trovi armilojn kaj subgrundajn tunelojn.

KlarigoEdit

Moderna scienco taksas rabdismon kiel sciencon, tiu aserto baziĝas sur multnombraj, duoble blindaj sciencaj eksperimentoj.

Por la franca fizikisto Yves Rocard, aŭtoro de verko eldonita en 1962 Le signal du sourcier (La signalo de la rabdisto), rabdoj rolas kiel detektilo de nekonscia manotremblado kaŭzita far geofizikaj variadoj de la tera magneta kampo. Ĉeesto de subgrundaj akvoj sufiĉe modifus magnetan kampon por ebligi sensivajn personojn ilin percepti. Li eldonis en 1989 sian lastan prian verkon : La Science et les sourciers (Scienco kaj rabdistoj).