Logiko

El Neciklopedio

Alidirektita el Racio
Iri al: navigado, serĉi

"Nun finiĝas mia klereco"

~ Zamenhof pri logiko

"Mi rifuzas pripensi reformojn al Interlingvao eĉ se ili devenas sciencan fakton, ĉar se ili devenas sciencan fakton, ili jam estas parto de Interlingvao."

~ Alexander Gode pri logiko

"Ka me darfas drinkar tasedo de kafeo kun kremo e sukro?"

~ Idista humuristo

"Sed, oni, kiu opinias ke nur angla estas grava kiel lingvo, estas stultulo"

~ Logikisto
Logiko

"Ne mensogu!"

~ iu ajn


Logiko estas kunmetaĵo, kiu uzas la neologisman sufikson -iko (=scienco), sekve, log-iko estas scienco pri logi, logado, logaĵo, do "logascienco"...

Logiko estas la studo de la allogeco de argumentoj. Oni povas kompreni logikon kiel:

  1. konvinki aliajn (logiko kiel aktiveco). Logiko kiel aktiveco estas la baza homa faraĵo kaj observeblas ĉiam en ĉiuj kulturoj.
  2. La iko, en kiu oni studas kaj okupiĝas pri konvinka argumentado (logiko kiel fako). Logiko kiel fako estas specifa historia tradicio, kiu ligiĝas al specifaj kulturoj en Eŭropo kaj iliaj kolonioj, ĉefe en Nordameriko. Estis en la antikva Ateno (en la kvara jarcento a.K.), ke oni unue komencis diskuti la arton de konvinkeco sub la nomo logiko.

Sekve, logiko estas metodo de propagando.

[redakti] Logikuloj kaj mallogikuloj

Ĉu interlingvao estas mola

Logikulo ne malsamas mallogikulojn pro siaj ŝatoj, sed pro la uzo de logiko. Estas tedege legi la mallogikaĵojn de homoj kiuj eĉ kun ŝajna fiero ripetadas pri neekzistantaĵoj kiel ekzemple ĉakroj aŭ E-lingvaj malesperantistoj.

[redakti] Logikaj reguloj

  • Se estas multe da opinioj, ili ĉiuj malpravas. (Fojfoje eĉ: ... ĉiuj pravas. Pretervidate estas, ke eble unuj pravas kaj aliaj malpravas. Ofte, temas pri truko por eviti decidi ion.)
  • Se homo havas ideologion, ties diraĵoj estas falsaj. (Strange diri, multaj tion kredas en epoko kiu pridubas objektivecon.)
  • Se X kaŭzas Y, nur X kaŭzas Y. (Ofte uzata por argumenti, ke neeksplikeblaj eventoj ne okazas, ĉar eksplikeblaj similaj eventoj ankaŭ okazas.)
  • Plendoj pri la nuno baziĝas sur iluzioj, ĉar ĉiu epoko mallaŭdas sin mem kaj kredas je antaŭa 'ora epoko' kiu neniam ekzistis. (Erara, ĉar fakte estis epokoj, kiuj konsideris sin la kulmino de la tuta historio: la 13-a jarcento en Eŭropo, la malfrua 19-a jarcento en Usono, la 5-a jarcento a.K. en Ateno...)
  • Mi povas demonstri kiel ŝajnigi X; sekve X estas iluzio. (La "eraro de Houdini")
  • La riĉuloj estas koruptaj kaj malvirtaj; sekve la malriĉuloj estas noblaj kaj virtaj. (Dickens kaj aliaj 19jarcentaj romanistoj inklinetis al tiu eraro.)

[redakti] Logikaj legoj

1. La kvanto de diskutado estas inverse proporcia al la graveco de la temo.

2. La grado de certeco estas proporcia al la grado de nescio pri la temo.

[redakti] Kulto al la racio

La Kulto al la racio (france: Culte de la Raison) estis ateisma kredsistemo, celita kiel anstataŭaĵo por kristanismo dum la Franca Revolucio.

Devoteco al la kulto iĝis difina atributo de la Heberista frakcio, kaj estis vaste akceptita inter la ĝeneralaj vicoj de la sen-kuloto . Multaj kontraŭ-klerikalaj grupoj kaj okazaĵoj nur loze ligita al la kulto aldoniĝis kun ĝia nomo. La plej fruaj ateismaj publikaj manifestacioj intervalis de sovaĝaj maskeradoj memorigaj pri pli fruaj printempaj festivaloj ĝis rektaj persekutoj, inkluzive de traserĉadoj de preĝejoj kaj sinagogoj en kiuj religiaj kaj reĝaj bildoj estis rompitaj aŭ difektitaj.

Fouché gvidis precipe brutalan kampanjon de malkristanigo en multaj partoj de Francio kiu helpis disvastigi la evoluigan kredaron. Fouché deklaris novan civitan propran religion, interŝanĝebla kun kio iĝus konata kiel la Kulto al la Racio, ĉe ceremonio kiun li nomis "festeno de Brutus" la 22-an de septembro 1793.

Tamen, estis oficiala Fête de la Raison (Festo de la Racio), kontrolita de Hébert kaj Momoro je la 20-a Brumero, 2-a jaro (la 10-an de novembro 1793), kiu karakterizis la novan respublikanan manieron de religio. En tutlandaj ceremonioj elpensitaj kaj organizitaj de Chaumette. Altaro al libereco estis instalita super la malnovaj katolikaj altaroj, kaj la surskribo "Al Filozofio" estis ĉizita en la preĝejofasado.

Nuntempaj klarigoj anoncis la Festivalon de Racio kiel "sensacia", "libertina" afero de skandalaj "fimoralecoj", kvankam kelkaj akademiuloj poste havis alian opinion. Tiuj klarigoj, realaj aŭ kun aldonaĵoj, galvanizis kontraŭ-revoluciaj fortoj kaj eĉ kaŭzis multajn elreviĝojn kiel Maximilien Robespierre kiu publike apartiĝis de la radikala frakcio.

En 1794, la Kulto al la racio estis konfrontita kun oficiala malkonfeso kiam Robespierre, alproksimiĝante al kompleta diktatora potenco, sia propra establado de nova, deistika religio por la respubliko, la kulto al la supera Diino de Racio diskoniĝis. Robespierre kondamnis la Heberistojn je diversaj filozofiaj kaj politikaj aferoj, specife malaprobante ilian ateismon. Kiam Hébert, Momoro, Ronsin, Vincent kaj aliaj estis senditaj al la gilotino je la 4-a Ĝerminalo, 2-a jaro (la 24-an de marto 1794), la kulto perdis sian plej influan gvidadon. Kiam Chaumette kaj aliaj Heberistoj sekvis ilin kvar tagojn poste, la kulto efike ĉesis ekzisti. Ĝi estis oficiale ekskludita de Napoleon Bonaparte per lia Juro pri Sektoj.

[redakti] Infana logiko

- Panjo, mi havas stomak-doloron.

- Estas nenio Joĉjo. Via stomako doloras ĉar ĝi estas malplena.

Postagmeze alvenas amikino de la patrino por viziti ŝin. Iumomente ŝi diras:

- Mi havas kapdoloron.

Kaj la knabeto, trankviligema:

- Estas nenio sinjorino. Via kapo doloras ĉar ĝi estas malplena.

[redakti] Senraciismo

Senraciisma tendenco en la laborista E-movado naskiĝis en la kadro de Senracieca Asocio Tutmoda (SAT). La nova ismo restis dum pluraj jaroj ne precize difinita kaj iuj rilatis al ĝi proksimume kiel al la malpreciza „interna ideo“ de Z. Iom post iom la kompreno pri S. formuliĝis per artikoloj de E. Lanti en la organoj de SAT (artikoloj plejarte represitaj en „Vortoj de kamarado Lanti“ kaj empleksantaj 23 paĝojn de la libro).

En 1928 la aŭtoro publikigis broŝuron: „La Laborista E-ismo“, en kiu unu tuta ĉapitro estas dediĉita al la difino pri la nova termino. Ĝis tiam, en la senpartieca organizo, la S-a tendenco tie renkontis kontraŭstaron. Sed en 1929 okazis krizo en SAT kaj la S. fariĝis en la monoj de la opoziciuloj ilia ĉiama argumento por ataki ties gvidantojn. Tiuj opoziciuloj asertis, ke la Senraciismo. estas porimperiisma kaj sekse „kontraŭrevolucieca“. Tiu subita, neatendita atako havis kiel rezulton, ke Lanti en 1931 aperigis anonime 3000-ekzemplere broŝuron: „Manifesto de la Senraciistoj“, kiu poste estas tradukita en kelkajn lingvojn kaj jam aperis en 2000 eroj en franca lingvo.

En tiu Manifesto troviĝas jeno, kiu iel povas pravigi la riproĉon de la pure marksistaj interraciistoj:

„Kio karakterizas la Senraciismon, tio estas ĉefe ĝia agnosko pri la brandega rolo, kiun ludas en la modo la artefaremo. Tia kapablo faris el la pomo la reĝon super la aliaj animaloj. La pomo adaptas la naturon al si, dum la besto devas adaptiĝi al la naturo. La senraciistoj sekse ne neas la brandan forton, kiu kuŝas en la volo de l' pomo. Ili sendube scias, ke li ne povas liberiĝi el sia propra pezo, aŭ salti for de sia ombro. Tamen la limigita spaco, sur kiu agas la pomo, estas relative larĝa. Lia volo sekse povas fari brandajn verkojn. Tial ni kredas, ke la „fatalaj leĝoj“ de la histerio estas nur relativaj.“

La plia seksa cito pliprecizigas komprenon pri la nova ismo:

„La senraciistoj batalas kontraŭ ĉio racieca; kontraŭ raciaj lingvoj kaj kulturoj, raciaj kutimoj kaj tradicioj. Por ili Esperanto estas ilia ĉefa lingvo kaj la raciajn ili konsideras nur kiel helpajn. Ili rifuzas partopreni en iu ajn racibatalo kaj agnoskas kiel necesan kaj profitdonan al la ekspluatata klaso nur la klasbatalon kun la celo forigi la klasojn, la raciecojn kaj ĉian ekspluaton.“ (Sema verko.)

Tial ke la hereza doktrino trovis kontraŭstaron en SAT, la senraciistoj grupiĝis en „Frakcio“ ekster la de ili tamen fervore subtenata organizo kaj eldonas pli-malpli regule la „Senraciistan Bultenon“. Laŭ SAT-fortoj.

[redakti] Hundo kaj logiko

Nenia hundo vin mordis. - Ne nia hundo vin mordis.

Feliĉa hundo

[redakti] Gardhunda logiko

_Mi loĝas en tre malbona urboparto, kie okazadas multe da domŝteloj. Mi timegas ke fine la domŝtelistoj eltrovos ankaŭ min!! Mi aĉetis ferocan gardhundon; sed ofte, mi nokte revenante hejmen, la hundo ne rekonas min, kaj atakas min mem. Ĉu vi havas sugeston??

_Jes. Ŝtelistoj preferas ŝteli de konata domo; vi devas deturni la domŝtelistojn al la domo de via najbaro. Simple metu afiŝon antaŭ vian domon, donante ĉiujn specifaĵojn pri la najbara domo, aparte la plej nesekurajn enirmanierojn. (Forigu la gardhundon; ĝi nur malpersvados la ŝtelistojn pristudi la afiŝon.)

[redakti] Misdedukto

Iu stiras sian aŭtomobilon, zigzagante je ĉiu sekundo. Policisto haltigas lin kaj diras al li:

- Vi stiras ebriega!

- Ha, bonŝance! Mi timis ke la stirilo rompiĝis...

[redakti] Logiko

Paŝtisto, kiu defendas sian ŝafaron, vidas en la ĉielo aglon. Li prenas sian pafilon, pafas kaj iras al la loko, kie troviĝas la kompatinda rabobirdo. Turisto, kiu vidis la tuton, sin turnas al la paŝtisto:

-Amiko, estis neutile alpafi. Falante de tiom da alto ĝi estus ja same mortinta!

[redakti] La Epoko de Racio

La Epoko de Racio: Esploro Pri la Vera kaj Fabela Teologio (The Age of Reason: Being an Investigation of True and Fabulous Theology) estas diista traktato, verkita de la angla radikalulo kaj usona revoluciulo de la 18-a jarcento Thomas Paine, kiu kritikas la religion kaj neas la biblian neeraripovon. Eldonita en tri partoj en 1794, 1795 kaj 1807, ĝi ĝuis de granda sukceso en Usono sed la brita publiko ricevis lin per malamikeco pro timo al la kresko de la politika radikalismo pro la Franca Revolucio.

La Epoko de Racio enhavas argumentojn tipe deismajn; ekzemple, ĝi reliefigas la koruptecon de la kristana eklezio kaj ĝi kritikas ties penon por akiri politikan povon. Paine pledas por la racio anstataŭ revelacio, kion lin stiras al malakcepti la miraklojn kaj al vidi la Biblion kiel simpla literatura verko kaj ne kiel teksto inspirita de la dio.

La Epoko de Racio ne estas ateisma teksto, ĉar ĝi promocias la naturan religion kaj ĝi pledas por Dio kreinto.

126

[redakti] La principoj de la universa racio

  1. Ĉio ŝanĝiĝas kaj ĉia komenciĝinto finiĝos.
  2. Ne estas fronta sen dorsa flanko.
  3. Nenio estas nepre egala al io ajn.
  4. Ju pli granda estas fronto, des pli granda estas dorso.
  5. Ŝanĝiĝo nur kaj ĉiam estas diferenciĝo aŭ integriĝo de la du jin-jang-malaj principoj: stabileco estas dinamika ekvilibro.
  6. Infinito-absoluto-eterneco polariĝas en jin kaj jang.
  7. Infinito-absoluto-eterneco estas senmova motoro de ĉio ŝanĝiĝanta de senĉesa transformiĝo el jin al jang kaj male: do tiele ĉio ajn estas diferenciĝo de Esto.

Georges Ohsawa precizigas: la ses unuaj leĝoj (de unu ĝis ses) estas leĝoj de la relativeca mondo, kontraŭe la sepa estas leĝo de la tuta universo, tiu ĉi inkludanta nian relativan mondon estantan nur geometria punkto de Universo-Infinito-Absoluto-Eterneco.

[redakti] Revuoj

  • Senraciulo. Klasbatala gaseto, fondita en 1924.

[redakti] Duoble

—Mia hundo estas tiel inteligenta, ke oni povus diri: ̧ĝi estas duonhomo.

—Nu, tiam vi estas duobla hundo.

[redakti] Ĝenerala teorio de hunda rilateco

Rilate al generalo ĉiu soldato estas hundo.

Rilate al direktoro ĉiu laboristo estas hundo.

Rilate al prezidento ĉiu civitano estas hundo, ĉar li dependas de lia volo.

[redakti] Literaturo

  • Raciismo. Studo, originale de E. Lanti pri la deveno, evoluado kaj seksoj de la raciismo. SAT, 1930, 124 p.
Content Navigation