Rapidilo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Metamfetamino

Virino antaŭ kaj tuj post uzo de rapidilo.

"Rapidu malrapide."
~ Zamenhof pri modero

"Ne eĉ unufoje."

~ Montano pri la supra diraĵo

"Mi nek manĝas, nek enlitas, sed la domo purigitas!"

~ Usona kanto pri rapidilo

"Multaj el la plej sukcesaj atletoj kaj sciencistoj havas atentomanka-hiperaktivan perturbon."

~ Psikiatro pri rapidilo

"Estas aferoj, kiujn ni neniam kapablos kompreni..."

~ Blondulino pri la supra diraĵo

"Ho, mirakle! Mi diplomiĝis!"

~ Studunto pro rapidilo
Rapidilulo

Rapidilo estas klaso de drogoj, kiaj al uzanto donas superhoman potencon kontraŭ la sanoj mensa kaj denta.

En iuj landoj, bedaŭrinde oni uzas ĝin por kuraci atentomankon de infanoj, anstataŭ la kutiman vergon.

[redakti] Alinomoj

En la strato aŭ lernejo, alinomoj de rapidilo estas Krank, Deksedrin, Iri Rapide, Glacio, Aderal, Bansalo, Fokalin, Ĝib, Kok, Advajz, Vajvans, Kristalmeto, Tinjo kaj Ritalin.

[redakti] Uzoj

Rapidilo estas konata pro sia maldikiga efiko, do stultaj trodikuloj bedaŭrinde uzas ĝin kaj mortas je sia 30-a jaro de korinfarkto.

Ĝi faras seksumon multe pli intensa kaj longa, sed etigas la kacon kaj forigas la kapablon fari orgasmon. Iel tial, ĝi estas plej ŝatata drogo de narkotemaj gejoj, transgenruloj kaj sadomasoĥistoj.

Studuntoj ankaŭ uzas ĝin por resti vekaj tra la tuta nokto antaŭ ekzameno, aŭ por drinki pli multe ol siaj amikoj.

[redakti] Kulturaj malsamoj

En Eŭropo la plimulto da rapidilo estas amfetamino, dum aliloke ĝi estas la multe pli bona metamfetamino. En iuj lokoj metamfetamino estas la plej ŝatata de gejoj sed aliloke ĝi estas preferata de dekstristoj. Tio okazas pro la interna ideo de rapidilo.

[redakti] Famaj rapidilaj maniuloj

  1. Paris Hilton
  2. Michael Phelps
  3. Richard Branson
  4. James Carville
Aliaj lingvoj