Rastafario

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


Dreadlock.jpg

"Ĝi estas nek lakto, nek selakto"

~ Zamenhof pri rastafario

"Bela vidajo di fantomo"

~ idisto pri dum rastafaria cerimonio

Rastafaria movado estas religia movado kiu komenciĝis en Jamajko el Bibliaj profetaj diraĵoj la instruoj de la jamajka publikigisto kaj organizanto Marcus Garvey, la supozita iniciinto, sed neniu memoras bone.

La kredantoj de Rastafarianismo, kredas ke la iama reĝo de Etiopio Haile Selassie (ankaŭ nomita Ras Tafari) kiu mortis 1975, estas vivanta mesio kiu kondukos la afrikanidan popolon de la mondo en promesitan landon plenan je liberigo kaj dia justeco.

Rastafarianoj ĝenerale kredas ke la fumado de kanabo ("ganja") estas permesata en la Biblio kaj estas helpilo por meditado kaj religia pensado. Kafo, lakto, kaj teo estas ĝenerale konsiderataj nepermesataj.

Bibliaj versoj kiuj laŭ rastafarianoj permesas uzi kanabon:

  • Eliro 10:12 "... formanĝu ĉiujn herbojn de la tero."
  • Genezo 3:18 "... kaj vi manĝados herbojn de kampo."
  • Sentencoj 15:17 "Pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo, ol grasa bovo, sed kun malamo."
  • La Psalmaro 104:14 "[Dio] kreskigas herbon por la bruto, kaj verdaĵon, kiu servas al la homo."

Estas du specoj de ceremonioj en Rastafarianismo. "Reasoning" estas simpla evento kie rastafarianoj kunvenas, fumas kanabon, kaj diskutas etikajn, sociajn, kaj religiajn aferojn. La honora homo ekbruligonte la kanabon parolas mallongan preĝon, kaj la pipo estas ĉiam ĉirkaŭdonita malhorloĝe. "Binghi" signifas festotagon, kiu enhavas multe da dancado, kantado, frandado kaj fumado de kanabo, kaj povas daŭri dum kelkaj tagoj.

Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

Content Navigation