Reĝo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Fari al iu bonan lavon"

~ Zamenhof pri reĝo
379px-Chess king render.jpg

"Estas certe ke je la tempo de Zamenhon la landoj estis pleje regataj de reĝoj, male nuntempe plejparte estas regataj per respublikoj"

~ Nerdo pri supra diraĵo

"En la lando de blinduloj, unuokula homo estas reĝo; duokula homo estas mistikulo"

~ Konfuceo pri blinduloj

"Ne ĵetu neĝon sur la reĝon - vi rompus la leĝon!"

~ Arĥaika Esperanta Proverbaro

"Mi ĝojas, ke oni trovas pli kaj pli da intelekto en la mondo"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

Reĝo estas ŝaka ĉefa peco, kiu devas esti ŝirmata kontraŭ mato, kies insignoj estas krono kaj sceptro. Ilia titolo estas malpli alta ol tiu de imperiestro.

La reĝo devas scii jenan:

1. La reĝo neniam eraras.
2. La reĝo ne parolas, la reĝo - ordonas!
3. La reĝo de stultuloj estas mem stultulo.
4. Unu reĝo estas pli bone ol du normalaj homoj.
5. La reĝo pli bone scias kion bezonas liaj stultuloj ol ili mem.
Memportreto de la nuna reĝo de Nederlando, Bereno la 14a.

Enhavo

[redakti] Dankemo de reĝoj

El la anekdotoj, kiuj rakontas pri Henriko la 8-a de Anglujo, estas nenia, kiu montrus lin de aminda flanko; sed nenia estas tiel karakteriza, kiel la sekvanta. La reĝo unu tagon sur la ĉaso perdis la vojon kaj venis ĉirkaŭ tagmezo en la vilaĝon Reading. Malsata li iris al la juĝisto kaj petis manĝon kaj trinkon. La juĝisto, kiu prenis lin por simpla gvardiano, akceptis lin kore kaj donis al li sur la tablon bovan langon kaj kruĉon da biero. La reĝo manĝis kun apetito, kaj la mastro amike rimarkis : — Mi donus cent funtojn da sterlingoj, se bova lango povus havi por mi tian bonan guston kiel por vi. Post paso de unu semajno la juĝisto estis vokita Londonon kaj metita en malliberejon. En daŭro de ok tagoj li ricevadis nur panon kaj akvon, fine la naŭan tagon oni donas al li langon de bovo kaj kruĉon da biero. La malliberulo esprimas sian miron; sed la gardisto de la malliberejo restas muta por ĉiuj liaj demandoj. Tiel la juĝisto, ne ricevinte klarigon, komencas manĝi la langon de bovo, kiu efektive havas por li tre bonan guston. Subite pordo malfermiĝas, kaj la reĝo eniras. — Mi estis via kuracisto, diras Henriko VIII al la surprizita juĝisto; mi sanigis vian malfortan stomakon. Pagu al mi sekve mian honorarion de cent funtoj da sterlingoj, kiun vi mem difinis, alie vi restos tie ĉi la tutan vivon. La juĝisto pagis kaj forlasis Londonon. Kion li pensis pri la dankemeco de la reĝo, la historio al ni ne rakontas.

[redakti] Mitologio

Li: Ĉu vi iam aŭdis pri la antikva reĝo Midas? Ĉio, kion li tuŝis, fariĝis pura oro!
Ŝi: Mirinde; estas vera tragedio, ke li ne plu ekzistas nun. Alie li povus tuŝi la ringon, kiun vi donacis al mi je mia naskiĝtago.

[redakti] Ĉu vi sciis?

… ke en la ĉina, "reĝo" kaj "leĝo" estas la sama vorto?

[redakti] Notindaj reĝoj

wikia