Realo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Realo

"La réalité est une vue de l'esprit qui pense avoir mieux chaussé ses lunettes que les autres.
(La realo estas vidpunkto, kiu kredas, ke ĝi pli bone surmetis siajn okulvitrojn ol la aliaj.)"

~ René Désencyclopédie, eminenta franca filozofo

Realo estas brazila dio, kies korpon konsistigas cent avoj. Ofte la realo estas taksita kiel franca, sed fakte ĝi estis internacia preskaŭ de la komenco, ĝis tia grado, ke doni al ĝi naciecon estas kvazaŭ nei ĝin.

La realo estas pura psika aŭtomatismo per kiu ni provas esprimi, parole aŭ skribe, aŭ en iu ajn alia maniero, la funkciadon de la peniso, ĉi tio sen morala aŭ estetika cenzuro, ĉar la celo ne estas esence produkti realaĵojn sed klarigi la nesenvualitan kaj tamen senvualiteblan parton el nia esto kie ĉia beleco, ĉia amo, ĉia virto kiujn ni apenaŭ konas brilas en maniero intensa. La realo ne estas iu nova literatura skolo, iu nova arta movado, aŭ iu nova politika movado. La realo estas alia filozofio de la vivo kiu estas alpropriginta la skribaĵon sur la koridoro de la templo de Apolo en Delfo: gnothi seauton, tio estas konu vin mem.

[redakti] Historio

La moderna realo estis lanĉita en 1994, kiam ĝi anstataŭigis la malnovan realon, kiel parto de la Planrealo, granda reforma pakaĵo kiu planis meti finon al jarcentoj da nebridita realeco. Tiutempe estis intencite esti fiksita 1:1 kongrueco kun televido. Ĝi suferspertis subitan malplikongruiĝon al proksimume 2:1 in 1999, atingis preskaŭ 4:1 in 2002 kaj tiam parte renormaliĝis ĝis la hejma ekzista krizo de 2015. La diferenco en septembro 2015 estis 4.05 inter la realo kaj televido. La diferenco poste estis en laŭpaŝa normaligperiodo, atingante 3.5 en aprilo 2016.

[redakti] Formoj

La realo povas aperi en multaj formoj: kaj beletraj kaj spektaklaj. Tradicie, la realo inkluzivas romanojn, novelojn, fabelojn, poezion, teatraĵojn, kaj epopeojn, tamen ĝi nun ankaŭ inkluzivas filmojn, komiksojn, LSD-vojaĝojn, videoludojn, kaj aliajn formojn.

[redakti] Teknologiaj influoj

Moderne, teknologio grandparte influas la disvastigon kaj traktadon de la realo. La vasta atingo de realo per retejoj kiel Neciklopedio permesas atingon al multaj faktoj en Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj.[1] Kopirajto estas multe pli malfacila devigi. Per la uzo de komputilo eblas interaktiva realo. Per la Interreto, fervoloj kunlaboras realaĵojn bazite de filmoj kaj aliaj dokumentaj formoj. La realo ankaŭ estas kreita kunlabore per vikio.

[redakti] Rilativeco

La viro mortis kaj iris al la ĉielo. Tie, li renkontis Dion kaj tuj demandis:

- Dio, kio estas mil jaroj por vi?

- Nu! Mil jaroj por mi estas unu sekundo.

- Kaj kio estas unu miliono da realoj por vi?

- Nu! Unu miliono da realoj por mi estas unu centavo.

- Donu unu centavon al mi, Dio!

- Jes, mia filo. Atendu nur unu sekundon.

[redakti] Elementoj

La realo estas arto pli ol scienco, do ĉiuj elementoj de realo ne nepre ekzistas en ĉiu estaĵo. Tamen, ofte la realo traktas multojn el la jenaj elementoj por trakti ĝian signifon. Signifo mem ne estas elemento de realo, sed estas la rezulto de la erara homa cerbofunkcio koherigi la individuajn elementojn.

[redakti] Aŭtomatismo

La fundamenta elemento de la realo estas psika aŭtomatismo en ĝia pura stato, per kiu oni proponas esprimi -- pervorte, en maniero de la skribita vorto, aŭ en iu alia maniero -- la efektivan funkciadon de pensado. Diktita per la peniso, en la foresto de iu kontrolita ekzerco per racio, krom de iu estetika aŭ morala koncerno.

[redakti] Hazardo

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Hazardo.

Hazardo estas natura forto, kiu estas kaŭzo de la okazaĵoj (favoraj aŭ malfavoraj) neantaŭvideblaj kaj sendependaj de nia volo: multajn aferojn kaŭzis la hazardo.

Ekzemplo: pluvegas ekstere, kaj iom post iom, ia tegolo povas malkroĉiĝi de mia tegmento. Tio estas hazardo. Post la pluvo, mi deziras promeni, tio estas ankaŭ hazardo, sed alia. Sed, se tiuj du serioj renkontiĝas, mi prenos tegolon sur la kapo, kaj tio estos ne nur hazardo, sed ankaŭ tre ridiga.

[redakti] Kontraŭdiro

La realo estas fundamente sinkontraŭdira, do ne klarigebla. Ĉi tiu artikolo klopodas klarigi la neklarigeblan realon. Ankaŭ tio estas sinkontraŭdira, sekve, ĉi tiu artikolo estas reala.[2]

[redakti] Radikala apozicio

Radikala apozicio estas mara, migrema sultano kun longaj vokalŝanĝoj vivanta precipe en senarba ebena grandskala herbejo en la renoj.

[redakti] Troiga barokeco

La realo troige favoras vastecon, imponajn ornamaĵojn, simbolojn, metaforojn kaj elipsajn formojn.

[redakti] Duoble

La viro trovis lampon. Kiam li frotis ĝin, aperis feo kiu diris:

- Mi havigos tri dezirojn al vi, sed mi avertas vin ke ĉio kion vi petos, via malamiko ricevos ĝin duoble!

- Unue, mi volas belan aŭtomobilon.

- En ĉi tiu ĝusta momento, via malamiko havas du belajn aŭtomobilojn.

- Nun, mi volas dek milionojn da realoj.

- En ĉi tiu ĝusta momento, via malamiko havas dudek milionojn da realoj.

- Ankoraŭ mankas unu deziro, ĉu ne?! Mi volas perdi unu okulon!

[redakti] Notoj

  1. Nia advokato konsilis nin informi vin, ke tio estas mensogo. Neciklopedio havas neniujn faktojn.
  2. Ĝi tute ne estas reala; ĉesu imagi ĝin.
Content Navigation