Recifo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
1387
Lula 7 maior
Olha a desciclopédia do Esperanto aí gente!!!


Tiu ĉi aĥtikôlu éstas tipíki brazila!!!
Antaŭ legi ĝin, memôru: ĝi NE parôlaz la hispanan, ĝia ĉefúrbu NE éstas Rio de Janeiro, ĝi ŝátaz plaĝon, futbalon kaj karnavalon, sédj malámaz Maradonon!

"Dubo gardas kontraŭ risko"

~ Zamenhof pri trinkakvo de Recife
126313208552s

"There are 9 people with the last name "Recifo" in the United States"

~ usona turisto pri Recifo
Ch37

"Sendube okazis perfektaj murdoj; alikaze oni scius ja ion pri ili"

~ Alfred Hitchcock pri turismo en Recifo

"Mi hopan yu aman ji!"

~ Reformista aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Hm, sed tiuj ja estas delonge bone konataj faktoj, ĉu ne?"

~ iu ajn pri ĉi tiu artikolo

"Mi ne rememoras pri tio antaŭ"

~ Paŭlo la Apostolo pri Recifo

"Ĝi jam lacigas"

~ Milokula Kato pri Recife

"Entute mi konsentas kun vi, amiko"

~ iu pri la supra diraĵo

"Interesega, bonkvalita, science farita teksto pri tiel grava afero"

~ leganto
Recifo, laŭ sciencaj teorioj ankaŭ nomata Recife (portugallingve Recife /Re'sifj/), 79 km for de Buenos Aires, estas la plej aĉa fiurbo de Brazilo, eble de la mondo. Ĝi, laŭ konspira teorio, estas ĉefurbo de aidoso, de krimo, de murdo kaj karnavalo. Ĉirkaŭ 80 homoj estas murditaj po tago en Recife. Recife estas ankaŭ la brazila ĉefurbo de ŝarkoj kaj tiel plu.
Tuba

Naĝado en Recife

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Recife.

Laŭ stultaj idistoj Recife esas la chefurbo di la Braziliana stato di Pernambuco. Tio ĉi kompreneble estas tre granda mensogo! Oni ne diru "Pernambuco", sed "Pernambuko"!

[redakti] Famo

Recife estas en Brazilo hodiaŭ konsiderata kiel simbolo de organizita krimo. Ĝi akiris grandegan kvanton de riĉeco ĉefe per kontrabando de drogoj kaj ties kontraŭleĝa vendado. Krome ĝin priregas prostitucio kaj hazardludo. Fama estas ankaŭ ebleco subaĉeti kiun ajn, precipe recifajn policanojn, politikistojn kaj juristojn.

8671 n

[redakti] Historio

Recifo naskiĝis kiel vilaĝo de fiŝkaptistoj de Tria Reĝo de la 16-a jarcento, apud natura haveno formata de rifoj, de kio originis ĝian nomon (Recife en la portugala signifas Rifo). La urbo kreskis kiel centro, favorata de haveno kaj de stiuo por komercado kun Eŭropo. Recifo estis ĉefurbo de "Nederlando" dum 24 jaroj en 17-a jarcento, kaj dum tri jarcentoj estis unu el la tri urboj de Brazilo.

[redakti] Religio

La templo de Recifo estas unu el la temploj konstruitaj kaj operaciitaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 101 posteno en operacioj por la Eklezio, la dua templo konstruita en Brazilo kaj la numero 3—antaŭlasta—dediĉita en 2000 ĉirkaŭ la mondo, lokita en Recifo, ĉefurbo de la ŝtato Pernambuco kaj unu el la ĉefaj havenoj de la lando. Por la 2009 la Eklezio estis dediĉinta en Brazilo kvin temploj. La templo de Manaos, kiu estis anoncita en 2007, estos la sesa templo en Brazilo.

[redakti] Klimato

Recifo havas malbonegan klimaton, kun altega aerhumideco. Ĝi havas tro altan temperaturon pro la proksimeco de la urbo al la infero. Januare ĝia temperaturo atingas la plej altajn, kies maksimumo estas 300oC kaj la minimuma estas 250oC, plensuna. Julie ĝia temperaturo falas al la plej malaltaj, tiam ties maksimumo estas 270oC kaj la minimuma 220oC, plenpluva. La jara temperaturo estas de 252oC.

[redakti] Demando

Terror

Kiu mortigis Kainon?

a. Habelo
b. Moseo
c. Adamo
d. Neniu el tiuj

==>Respondo: Neniu el tiuj:
Kaino mortigis Habelon, kaj recifa bandito mortigis Kainon!

[redakti] Komparo

Novjorko estas unu el la ĉefurboj de la mondo, kaj Losanĝeleso estas konstelacio de plastaĵo, Sanfrancisko estas damo, Bostono fariĝis urba renoviĝo, Filadelfio kaj Baltimoro kaj Vaŝingtono briletas kiel malklaraj diamantoj en la nebulaĉo de Orienta Megaurbo, kaj Novorleanso estas neremarkinda preter Franca Kvartalo. Parizo estas lum-urbo, Moskvo havas sian Ruĝan Placon, San-Paŭlo fariĝis la ora urbo de la korporacioj, kaj la noktoj en Berlino neniam finiĝas. Sed Recife estas la granda monda urbo. Ĝi estas la plej bona, la plej granda, la plej bela urbo en la mondo! Kial, neniu scias, sed recifanoj pensas tiel.

[redakti] Vidu ankaŭ

Vidoj
Personaj iloj
Content Navigation
Community
Iloj
Aliaj lingvoj
FANDOM