Reformo
El Neciklopedio
Reformo estas herezio, kiu okazis en Esperanto-movado, kaŭzita de Lutero kaj Kalvino. Reformemo estas ŝatokupo de multaj ĵuskomencintoj -- kutime enuiga (nenio vere nova proponiĝas), ofte teda kaj foje eĉ amuza.
Post la unuaj sukcesoj de Esperanto, aperis multaj reformproponoj pri diversaj aspektoj de Esperanto. Malgraŭ la oftaj provoj, depost la publikigo de la Fundamento, neniu reformpropono trovis sukceson, precipe tiam se ili estas kontraŭfundamenta.
Malkontente pro tio, multaj Reformemuloj protekstis kaj, pro tio, estas nomataj protestantoj. Protestantoj forlasis Esperanton, sed ilia eksiĝo tute ne malutilis, eĉ kontraŭe: la lingvo, liberiĝinte de la senfruktaj kaj sensencaj diskutoj, de tiam povis praktike evolui trankvile.
En 1907 sekvis danĝera atako, fare de l' „Delegacio por la adopto de helplingvo internacia“, kiu „principe adoptis Esperanton“, sed praktike - Idon. Tamen, Esperanto estis jam tiom fortikiĝinta, ke ĉi tiu atako ne povis ĝin grave vundi, malgraŭ ke proksimume la dekono de la Esperantistaro, inter ili tre eminentaj Esperantistoj: de Beaufront (patro de Ido), Moch, Ahlberg, Kofman, Schneeberger ktp. aliĝis al la nova lingvo. Sed la Esperantistaj amasoj restis fidelaj, la skismanoj estis eligitaj, kaj tiel la Reformo ĉesis esti interna afero, ĝi izoliĝis.


