Registaro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiam homo havas nenian celon, li iĝas registarano"

~ Philippe Lacoue-Labarthe pri Registaro
972-eta.jpg

"Registraro estas 'bezonata malbono'"

~ Usonano pri registaro

"Mi plu pledas por Esperanto!"

~ esperantisto pri registaro

"'Estas bedaŭrinde, ke ĉiuj homoj kiuj scias kiel regi la landon estas okupataj stirantaj taksiojn aŭ tondantaj harojn."

~ George Burns

"Havi vinagron en la mieno"

~ Zamenhof pri alia afero

"La itala registaro amas la tanzanan registaron"

~ Renato Corsetti pri registaroj

"Mi iomete relegis ĝin hodiaŭ"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo

"Ĉu iu ion ne komprenis?"

~ Diktatoro

Registaro estas mafia organizo, kiu havas eblon krei kaj altrudi kaj malobei leĝojn en difinita teritorio. Registaro povas ŝteli grandajn teritoriojn (kiel ŝtatoj) aŭ malgrandajn (kiel la estroj de urbeto).

5291.png

[redakti] Formoj de registaro

4362.jpg

[redakti] Agentoj de registaro

Registaroj ja konsistas el homoj.

[redakti] Pri terkultivado

G-b3 l.jpg

Kultivisto laboras en pajlejo kiam viro alvenas kaj diras, “Mi estas de la registaro. Mi kontrolos viajn kampojn.”

La kultivisto diras, “Bone. Kontrolu laŭ­vole, krom tiu apuda kampo–ne eniru ĝin.”

La viro koleras. Li elpoŝas karton kaj diras, “ĉu vi vidas ĉi tiun? Estas mia legitimilo de la registaro. Ĝi signifas, ke mi rajtas iri ien ajn. Vi ne diru al mi kien mi iru aŭ­ ne!”

La kultivisto levas la manojn kaj diras, “Bone! Iru laŭvole!”

Post unu-du horoj, la kultivisto aŭ­das krion de “Helpu!” de la apudan kampon. Li rapidas al la barilo, kaj vidas la viron, kiu kuras kiel eble plej rapide for de virbovo. “Helpu,” la viro krias refoje. “Kion mi faru?”

La kultivisto alproksimiĝas la barilon kaj krias al la viro, “Montru al li vian legitimilon!”

[redakti] Pri publika konstruado

Volapukisto, kiu estis registara oficisto, gastis ĉe sia hejmo fremdan samoficiston, kiu estis idisto.

La idisto, sciante la monrimedojn de registaraj oficistoj, esprimis suprizon pri la granda, bela apartamento de la volapukisto.

La volapukisto kapmontris al la fenestro kaj diris, “Ĉu vi vidas tiun ponton?” Li frotis la fingrojn kaj diris, “Dek procento.”

Post iom da monatoj, la idisto gastis la volapukiston ĉe sia grandega domaro sur larĝa etendaĵo apud la urbestro de sia lando. La volakupksto, memorante la esprimon de suprizon de sia gastiganto pri sia apartamento, demandis pri la domego.

“Ho,” diris la idisto. “Ĉu vi vidas tiun ponton?”

La volapukisto rigardis tra la fenestro. “Ne. Ne estas ponto.”

La idisto frotis la fingrojn kaj diris, “Cent procento.”

[redakti] Regista proceso

L-Assemblee-Nationale-Gillray.jpeg

Oni povas postuli al registaro en loka klubo kun aliaj maljunuloj sen bezoni advokato. Ekzemple:

Despota urbestro ofendis unu urbanon. La urbano rakontis sian malfeliĉon al unu el siaj konatoj, kiu pretendis, ke li estas granda konanto de la leĝoj. Indigne ekkriis la konato :

— Kiel li kuraĝis tion ĉi fari! mi tuj iros al la urbestro kaj montros al li, ke li ne konas la leĝojn, kaj mi devigos lin, ke li sur la genuoj petu de vi pardonon!

Nihilistoj.jpg

Ili ambaŭ iris al la urbestro; la leĝisto eniris en la loĝejon, la ofendito jam preparadis sin, kiel li akceptos la pardonpetantan urbestron, tamen li ne estis sufiĉe kojon-hava kaj restis post la pordo. Post kelkaj minutoj la kuraĝulo eliras.

— Nu, kia rezultato? demandis la atendanta.

— Ha, respondis la kojon-havulo, mi tute ne atendis, ke li estos tia maldelikatulo! Prezentu al vi, kiam mi komencis mian riproĉan parolon, li tuj volis doni al mi du survangojn!

— Kiel vi scias, ke li volis tion ĉi fari?

— Se li ne volus, li ja tion ĉi ne farus, kaj se li faris, tio ĉi ja montras tute sendube, ke li tion ĉi volis.

— Kaj vi silentis?

— Enirinte al li, mi forgesis lin bone titoli, kaj ekzistas leĝo, ke se oni iun salutas per pli malalta titolo, ol li havas, li havas la rajton doni al vi tri survangojn.

— Sed vi ja ricevis nur du!

— Ha, mi forgesis; vidu, ekzistas leĝo, ke se la punata falas sur la teron, li jam pli da survangoj ne devas ricevi.

— Kial do vi ne falis sur la teron tuj post la unua survango?

— Ekzistas alia leĝo, ke tiel longe, kiel oni ĉe la survangoj havas ankoraŭ la forton stari sur la piedoj, oni devas stari.

— Kaj kio estos kun mia ofendo?

— Iru mem kaj provu ŝovi al li en la manon kelkan sumon da mono, eble li al vi pardonos. Mi nenion kun li povas fari, ĉar mi vidas, ke li mem scias ĉiujn leĝojn parkere kaj havas ilin ĉiam sub la mano.

Content Navigation