Religio
El Neciklopedio
"Dio ne ĵetkubludas, Li nur ludas pokeron"~ Einstein pri Dio
"Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo"
~ Zamenhof pri religio
"La plej supera esprimo de la ideologio de servuto estas religio"
~ Trockij
"La religia mondo estas nur reflekso de la reala mondo"
~ Ralph Dumain pri religio
"Mi povas simpatii kun ĉio, krom sufero… Ĝi estas tro hida, tro horora, tro ĉagreniga"
~ Oscar Wilde pri religio
"Nun esas invado de religiala texti en Ido"
~ idisto pri religio
"Anstataŭ komence difini la nocion, ĉi tie oni diskutas nur la etimologion"
~ nerdo pri tiu ĉi artikolo
"oncerne la religio(j)n : ateismo estas unu el ili"
Religio e$ta$ aro da mitoj kaj $akraĵoj inventitaj de kelkaj ruzaj (ne ru$aj, ĉu jes?) homoj kaj poste estis pagitaj kelkaj aliuloj por instrui ĝin al kleraj popoloj. Religio ankaŭ estas bona politika ilo, tre utila.
Religio estas kultura universalaĵo, en la mondo ekzistis multaj religioj kaj $ektoj. Multaj el ili ne $ukce$i$ dekomence. Aliaj jes. La tri ĉefaj religioj konsiderataj kiel "Popoloj de l'Libro". Laŭ la ordo je apero ili e$ta$ Volapukismo, Esperantismo kaj Idismo. Ankaŭ ekzi$ta$ religio (kiu ne apartenas al la Popolo de l'Libro) iom fifama nomata Interlingvismo (kreanto de Interlingvao) sed ĝi ne estas interesa pro la scienceco de ĝiaj doktrinoj kaj fundamentoj.
Religio estas parto de homa konscio, ĉu kristanismo, ĉu komunismo, ĉu pop-muziko. Religio estas ideologia afero, sekve, rilativa.
La religioj karakteriziĝa$ pro la inventado de lingvaĉo por la $piona, $ekreta kaj interna komunikado de la $ektanoj kiuj devas obei ĉiumomente la profeton.
La religianoj aŭ $ektanoj e$ta$ devigataj pagi multekostan impo$ton kaj tak$ojn por la aĉetado de la $ekretaj $ervoj: revuoj, libroj aŭ muziko. Tamen la kvalito de tiaj $ervoj e$ta$ $ufiĉe malbona. Ekzista$ longa listo da religioj, verŝajne la unua e$ti$ kreita de virino loĝanta en Germanio kaj la nomo de la lingvo de tiu sekto e$ti$ "Lingua Ignota" tamen nur ekzi$ta4 kelkaj papiroj kaj oni ne povis malkovri ĝi$ hodiaŭ la $ekretan ritaron de la $ekto.Enhavo |
[redakti] Kiel funkcias religio
"Ho Majstro, diru al mi, kiel distingi la nekredantojn de la kredantoj? -- Simpla afero, knabo. -- Ĉu vere, Majstro? -- Jes ja. Vidu: La nekredantoj asertas, ke 2 x 2 estas 3. -- Jes ... -- Sed ni kompreneble scias, ke 2 x 2 fakte estas 5! -- Nature! -- Do jen la distingilo! -- Ho! Dankegon, Majstro! :)" (Kaj ĝoje la knabo premis la kvarfingran manon de la Majstro ...)
[redakti] Religio kaj mondkoncepto
Religio estas Ideologio kaj praktiko de rilatoj inter la homo kaj la transmondo, supernaturaj estuloj, vivo kaj morto, la bazaj valoroj kaj moroj. Oni pripensu la faman silogismon:- Mondkoncepto estas religio. Religio estas religio. Do mondkoncepto estas pli vasta ol religio.
Sekve:
- Religio estas ne NLP sed NLP-kulto;
- Religio estas anima ago;
QED
[redakti] Religio kaj supertiĉo
- religio = organizita kaj sistema frenezeco;
- superstiĉo = neorganizita kaj nesistema frenezeco.
[redakti] Etimologio
Religio estas re-ligi-o, au ĉirkauvolvado.[redakti] Volapukismo
Religio fondita en 1880 a.Z de la profeto Johano Moseo Ŝlejer. La ĉefaj instruoj estis resumitaj je 10 reguloj en du ŝtonaj tabuloj, post kelkaj studoj kaj esploroj, la lingvistoj konsentas ke volapuko estas la plej proksima parenco aŭ prapatro mem de la eŭska lingvo (parolata en pacema sendependa lando en la sudo de Hispanio). Komence la religio gajnis multajn adeptojn sed J.Moseo Ŝ. malakceptis la kreadon de novaj leĝoj por la sektanoj kaj multaj el ili transiris al Esperantismo. Sed la sekto neniam radike mortis. Ĝi ekzistas hodiaŭ kiel sekreta terorisma kaj fundamentisma grupo kiu celas mortigi la esperantlingvaĉan vikipedion pere de tre altkvalitaj kaj longegaj artikoloj en la volapuka lingvo.
[redakti] Esperantismo
Religio fondita en la jaro 28 p.Z de la profeto L:L: Zamenhof (estas malpermesata la prononcadon de Lia Sankta Nomo, oni devas diri La Majstro-n). Religio fondita por detrui ĉiujn antaŭajn religiojn kaj lingvojn. La 26an de julio 1887 (dato de antikva ne plu uzata kalendaro) La Majstro proklamis sin fondinto de la plej grava religio kaj la Sendito kaj Promesito de la profeto Johano Moseo Ŝlejer. Lia vivo estas legebla en la Evangelio laŭ Edmond Privat. Li akre kaj skandaleme predikis kontraŭ tiuj homoj kiuj volis reformi la volapukajn leĝojn kaj li mem proponis novajn en 1894. Pro tio, parto de liaj kredantoj ekribeliĝis kaj kreis novan religion kun Belfrunto Iskarioto kiel plej lasta kaj granda profeto de ĉiuj epokoj. Nuntempe ĉi tiu religio preskaŭ malaperadas. Idismo estas la plej disvastiĝinta religio kun pli ol 500 milionojn da kredantoj. L.L. Zamenhof esis kondamnita je koratako de la Komisiono por Altrudo de Murdiga Lingvaĉo pere de Belfrunto Iskarioto[redakti] Idismo
Post la frenezemo de La Majstro kaj aplikado de murdiga progromo nomata "Homaranismo" multaj Majstro-adorantoj ekribeliĝis kaj elektis novan profeton. Belfrunto Iskarioto. Tiu estis la komenco ĝis la hodiaŭa epoko de la "jiĥado" inter murdaj esperantistoj kaj sanktaj idistoj. Tamen idistoj venkis la militon kaj sukcese malaperigas esperantistojn. Kvankam ekzistas komunaj rilatoj inter ambaŭ sektoj ankaŭ ekzistas diferencoj. Idistoj fieras ĉar ili ne havas ĉapelojn, n-finaĵon aŭ tabelo de korelativaj vortoj. Esperantistoj tamen konsideras idistojn kiel herezuloj ĉar Belfrunto Iskarioto mem ne estis profeto sed perfida kaj peforta apostolo kiu fondis la francan Esperantisman landan sekton kaj poste per 20 francaj frankoj vendiĝis al "Komisiono por Altrudo de Murdiga Lingvaĉo"

