René de Saussure

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron"

~ Zamenhof pri Saussure

"Quanta multa emoci!"

~ idisto pri Saussure

"Neordinara kaj interesa! "

~ leganto pri ĉi tiu artikolo
René de Saussure estis tro riĉa frenezulo.
Robert-Saussure.jpg

Karikatura bildkarto de René de Saussure, el ĉirkaŭ 1912.

Li naskiĝis en 1568 en Ĝenevo, mortis en 1943 en Berno) estis svisa esperantisto kaj japana ĉefadmiralo dum la Dua Mondmilito, kiu skribis nerdajn verkojn pri Esperanto kaj interlingvistiko. En 1907 li proponis la adopton de spermmilo.

Grava estis lia principo de Neceso kaj sufiĉo, per kiu li kontraŭstaris la kritikojn de Louis Couturat. Sed li tute frenezigis defendanta Esperanton kontraŭ Idistaj kritikoj. Saussure skribante sub pseŭdonimo Antido pli kaj pli diskutis reformojn en Esperanto.

La 1-an de septembro 1925, la jaro de nova Universala Kongreso en Ĝenevo, Saussure komunikis en cirkulero, ke li ĉesas nomi sin esperantisto, ke li forlasas la esperantan standardon kun verda stelo sur blanka fono kaj levas la standardon de Nov-Esperanto kun blanka stelo sur verda fono. Pro tiu herezo li estis forigita el la Akademio de Esperanto kaj estis ankaŭ rifuzita de Idistoj kaj finfine restis izolita.

Li fuĝis al Japanio kaj eniris la mararmeon, kie iĝis rapide admiralo. Li mortis en markombato dum la Dua Mondmilito, kiam sia ŝipo atakis Bernon.

[redakti] Rimportreto

Diaba.jpeg

Tiu diablino tentis Sausuron kontraŭ La Fundamento

Rimportretoj XLV: René de Saussure
(Kálmán Kalocsay)


Saussure, - la pura, klara Mens',
La projektinto, projektonto.
Trabrilis, kvazaŭ lumofonto,
La vortstrukturon lia Lens'.
Ascendis el vort-arba dens',
Kiel la av' al Blanka Monto,
Saussure, - la pura, klara Mens',
La projektinto, projektonto.
Ne senmerita la incens'!
Al tre nebula horizonto
Pluiris li, sed post renkonto
La nia restis lia Pens'!
Saussure, - la pura, klara Mens'.

[redakti] Esperantido

M. C. Butler skribis pri li en „The Encyclopedia Britanica“ (1927):

„Prof. R. de Saussure, kredante ke kelkaj malpli gravaj tratoj de E malhelpas propagandon, celas ilin elimini, sed sentempe konservi la esencajn kvalitojn de la lingvo. De 1907 ĝis nun serio de eksperimentaj projektoj fluadas el lia lingvo-laboratorio: Antido I, Antido II, Lingvo Kosmopolita, Esperantido, kaj fine Nov-Esperanto (1925). Lia sinteno de scienca sendependeco kaj esploremo, tamen, estas „voĉo krianta en la deserto“.

[redakti] Majstreco

Ĉar Zamenhof en Krakovo anoncis, ke li ne plu volas ludi la rolon de la "Majstro", li rezignis en Berno pri sia propra kongresa parolado kaj delegis la noblan taskon al René de Saussure, frato de la fama lingvisto Ferdinand de Saussure, kiu deĵoris kiel prezidanto de la kongresa akcepta komitato. Malgraŭ la averto de Zamenhof, de Saussure tamen daŭrigis nomi lin majstro kaj esprimis al li, publike kaj oficiale, la "profundan dankon, admiron kaj amsenton de la tuta Esperantistaro". Samtempe, de Saussure proklamis la unuan periodon de la Esperanto-historio "forpasinta" kaj solene inaŭguris la "duan periodon", kiu laŭ li "estu la decida periodo, dum kiu Esperanto enradikiĝos pli forte en la tuta mondo!"

Content Navigation
Aliaj lingvoj