Renato Corsetti
El Neciklopedio
ESPERANTISTO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
"Li eĉ el sablo vipojn tordas"~ Zamenhof pri Renato
"Vi pravas, s-ro Corsetti!"
~ Lajz Tajfuno pri Renato Corsetti
"Renato Corsetti is an Italian esperantist"
~ Wikipedia pri RC
"Ni renkontiĝas antaŭmikrofone kun Renato Corsetti"
~ Ni pri RC
"Niaj fiaj malamikoj asertas, ke Renato estas freneza - kio parte ja estas vera"
~ bonalingvano pri Corsetti
" Mi devas fojon post fojo forte kontraŭstari la logon brulmortigi min korokreve kriĉante "Esperanto estu simpla lingvo por simplaj homoj"
~ Renato Corsetti pri si mem
Renato CORSETTI (naskiĝis la 1841 en Romo) estas romano, esperantisto kaj bonalingvano, eksa prezidanto de UEA (ĝis 2007). Corsetti ĉefrolas en la filmserioj "La vere lasta komunisto aŭ la unua vera" kaj "La dua vivo de la Diofilo" (Cart Reloaded).
Dum la Itala Kongreso de Esperanto okazinta komence de septembro 2007 li estis elektita prezidanto de la Brazila Respubliko. Li preferus esti papo, sed Benedikto la 16-a jam elektiĝis.Enhavo |
[redakti] Preskaŭ normala vivovojo
Post studadoj en la universitato (en la fekoj fikapitalisma ekonomio, entreprena organizado kaj poste lingvistiko), li laboris dum multaj jaroj kiel bankisto en Italio. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, li laboris kiel helpanto kaj poste profesoro pri Psikopedagogio de Lingvo kaj Komunikado en la Akademio de Natura Teologio.
Nuntempe li loĝas en Italio kun edzino (ankaŭ esperantisto) Anna Lowenstein kaj du filoj, ambaŭ Ĝismortaj Esperantoparolantoj. La granda amo al Anna perpleksigis lin tiel, ke li perdis multajn vortojn el sia vortaro.
[redakti] Kontraŭismo
Kion diri!? Renato estas kontraŭlatina, kontraŭangla, kontraŭeŭropa, kontraŭesperantotradicia, kontraŭusona,... almenaŭ.
[redakti] Homa tragedio
Li estis Esperantisto de la mezo de la 1960-aj jaroj ĝis iam en la 1990-aj jaroj, kiam li iĝis bonlingvisto.
Renato pamfletas ne nur kontraŭ vortoj de fremda deveno, kontraŭ la greka kaj latina torento, kontraŭ la angla hordo, sed ankaŭ kontraŭ vortoj, kiuj spontane ŝprucas el la internaj ĉeloj de la lingvo! Kia epoko! Kaj moroj! Se ni sinceru, se Dio ne estus sendinta Renaton, ĉu ne mankus al ni lia spitosprona lingvopapemo?
Eble li konstruos ian esperanton, kiu baziĝos sur la ĉina, la korea kaj la araba. Alaho estu kun li. Iam Renato kreos lingvon, en kiu ĉiuj vortoj venos el la verbo "esti": esti1, esti2,... esti8965,.... akijn234-esti-865gbn... Ĉi lasta estas la nomo "Renato".
[redakti] Lerta majstro de la truko
Renato Corsetti tre sisteme "organizas" opiniojn, laŭ konata soveta modelo. Kiel sekretario de la "Akademio" li devas organizi la kutimajn re-alelektojn fare de la jam enestantaj membroj. Li do povas prepari siajn anojn, kiel ekzemple Marcos Cramer, kiu krom iu supraĵa artikoleto (malbona resumo de la verko "La Bona Lingvo" de Piron) en la retejo de Ak. Bertil Wennergren ĝis nun nenion iel profundan verkis pri terminologio. Kiel ajn buba kaj fake sensignifa tiu Cramer estas, estis kvin vakaj postenoj kaj nur ses kandidatoj. Do sufiĉis elĵeti unu por ekhavi plian partianon en la "Akademio". La publiko pri tiuj kaŝaj manovroj malantaŭ la kulisoj kompreneble nenion eksciis antaŭe.
Kiel unu el la administrantoj de "Reta Vortaro" Corsetti influas la diskutojn tie, povas eĉ elĵeti kritikantojn (eble helpata de dua administranto). La tute postrestanta kaj nesufiĉa Reta Vortaro ne registras "glaĉero", sed la glaciejo / glaciaro de Plena Vortaro de 1930/1934. Pri tio atentigas iu nesperta vikipediisto kaj tio liveras la pretekston al Cramer ŝanĝi la artikolon de Weidmann al iu fantazia nove inventita formo. Venonta ŝtupo nun estus ŝanĝi ReVon kun la argumento, ke tiel estus la formo en Vikipedio. Tre lerte oni do kreas "citaĵo-cirklojn" kaj ŝajnigas, ke io estus "tendenco" nun (komparu la stultan enkondukon de Wells al sia nova "vortaro").
[redakti] Ĉu?
La blankaj mezoj flugis alte super la faro.