Respubliko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Nesciado de leĝo neniun pravigas"

~ Zamenhof

"Kiu kapablas fari sin elektita por regi, tiun oni neniakaze lasu regi."

~ Douglas Adams pri respubliko

"Gratias pro le referentia a mi labor"

~ Interlingvaisto

"Oji es la prima dia de la resta de tu vive"

~ Lingvafrankaano
Respubliko estas vorto kiu uzas la pseŭdosufikson "-iko", t. e., scienco. Sekve, "respubliko" signifas "respubla scienco", "scienco pri respublo". Respublo signifas "denove (re) spublo". Spublo estas itallingva mallongigo por seppie pulite in blocco (politaj sepioj je bloko). Finfine, oni scias, ke "respubliko" estas "scienco (iko), kiu denove (re) studas la politan sepion je bloko (spublo)".
Respubliko

La gravaj aferoj de respubliko estas administrataj de personoj reprezentantaj la personojn, kiuj loĝas tie. La loĝantoj estas bone reprezentataj kaj estas kiel eble plej liberaj. Klerigitaj personoj ofte preferas loĝi en respubliko.

Grava respublika ĵurnalo estas la Global Warming And Science Spublo.

[redakti] Eŭropo

Fakte en okcidenta eŭropo nur estas du respublikoj (Irlando kaj Francio - la aliaj ŝtatoj estas monarkioj). Simile estas en Nordeŭropo. Tamen ĉiuj nomas sin demokrataj, ĉu ne?

En mez-, orient- kaj sudeŭropo estas pli da respublikoj (fakte tie nur landetoj kiel Liĥtenstejno kaj Vatikano estas monarkioj).

[redakti] Reagoj

Kontraŭ la Respubliko ribeliĝis la plej reakciaj fortoj: konservativaj militistoj, monarĥoj, faŝistoj, la katolika eklezio (escepte en Eŭskio) ktp. Komencis tiel la milito. En la Registaro estis koalicio de respublikanaj kaj progresemaj fortoj (kiu akiris la povon danke al DEMOKRATIAJ BALOTOJ). Bedaŭrinde neniu demokratia lando helpis la Respublikon, nur Sovetio ofertis helpon (sed tre multekosta, kontraŭe al la helpo kiun ricevis Francio de Hitler kaj Mussolini).

Se la eŭropaj demokratioj helpintus la Respublikon, la mono ne sendintus al Sovetio, la komunista partio ne akirintus tiom da povo, kaj eble la respubliko venkintus la militon (ĉar, krom la armiloj ktp kiuj ĝi ricevintus, oni devas rimarki ke la komunistaj estroj malebligis efikan operacion en la ekstremadura fronto, kaj estis la respondeculoj de la batalo de la Ebro, ega fiasko kaj eraro el la militisma vidpunkto).

Ĉiuokaze, la Respubliko estis demokratia reĝimo, kun konstitucio, liberecoj ktp. Mankis iom da tempo por ĝia stabiligo.

[redakti] Dieco

Diino de Respubliko estas Laetitia Casta.

Aliaj lingvoj