FANDOM


Esperanto-usa

Ekzempla retejo, verkebla dum verŝajne unu semajno per libera programaro.

"Paca silento, ke ne blovas eĉ vento"

~ Zamenhof

"Groŝon ŝtelis--ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis--financisto."

~ Zamenhof

"Tamen, to ya esas altra historio, ve!"

~ Idisto

"Kompreneble, kelkaj virinoj ne ŝatos ĉi tiun retejon, ĉar ĝi estas por viroj."

~ Evildea pri iu ajn retejo

Retejo estas tio, kion oni lasas al sia nevo krei, por ke li havu someran laboron. Oni kutime pagas al sia nevo ĉiuhore po 7 eŭrojn.

Kvankam retejoj estas preskaŭ senutilaj en la epoko de Socialdemokratio kaj de la poŝtelefono, kaj kvankam ĉiu povas krei sufiĉe bonan retejon, onia nevo tamen devas havi laboran sperton, kaj ja ne laborus bone en onia korto, ĉar li pasas ĉiom el sia tempo ĉe la komputilo, redaktante stultajn vikiojn.

BabilejoEdit

0560

Babilejo estas interreta loko kie oni silente sidas kaj meditas. Paroli en babilejo estas peko punebla per futbalo.

IRCEdit

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo IRC.

IRC estas malmojosaĵo ĉefe ĝuata de nerdoj kaj olduloj.

TelegramoEdit

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Telegrafo.

Telegramo estas senutila varigo de babilejoj por spiontelefonoj (Android, iOS, Windows Phone, Ubuntu Touch, Firefox OS) kaj komputiloj (Windows, Linukso, OS X). Uzantoj povas fari nenion novan krom pliriĉigi riĉegulojn.

Telegram estas subtenita de la entreprenisto Simio, kiu nun vivas en ekzilo pro tiu peko.

NuntempeEdit

Renkontiĝante surstrate:

- Saluton, www.Marcelo.it!

- Saluton, www.Georgo.it!

El transmondoEdit

Geedzoj, okaze de sia arĝenta nupta jubileo, deziras vojaĝi al Kariboj, kie komenciĝis antaŭ 25 jaroj ilia miela tempo. Lastmomente ŝi ne povas ekveturi kun la edzo pro laboraj kialoj, sed ŝi atingos lin post kelkaj tagoj. Alveninte sola al la hotelo, la edzo sendas tuj ret-mesaĝon al la edzino, sed li eraris la retadreson, pro tio la mesaĝo atingas la ret-keston de nova vidvino, ĵus reveninta el la funebro de sia edzo. Imagu ŝian konsterniĝon, kiam ŝi legas ĉi tiun mesaĝon:

“Mia kara edzino, mia vojaĝo estis serena kaj feliĉa la alveno. Ĉio bone. Nun, ĉi tie estas eĉ komputilo kaj mi tuj profitas por sciigi al vi, ke ĉi tie ĉio estas en ordo, ankaŭ por vi, kiam vi alvenos, la venontan vendredon. Mi sopire atendas vin kaj bondeziras al vi trankvilan vojaĝon, kiel estis la mia.
P.S.: Ne kunportu multajn vestaĵojn, ĉar ĉi-tie estas infera propagando!”

Ida retejo Edit

Kiom la idistoj pagis por sia nova profesi-kvalita retejo? Verŝajne neniom, kaj sendube malpli ol UEA elspezas al la sia.

Esperanto-babilejoj Edit

Vidu ankaŭ Edit