Retoriko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo"

~ Zamenhof pri retoriko

"Bv provu denove"

~ Tigro pri retoriko

"Foje kreskas la espero kiel sur la dom' hedero"

~ Hans-Georg Kaiser pri tute alia afero
Argumentado2.jpg

"Lass noi monstrar quo noi fa e demonstrar qui noi es!"

~ Okcidentalisto

Retoriko estas vorto kiu uzas la neoficilan sufikson -ik, kiu signifas scienco. Sekve retoriko estas scienco pri retoro. Laŭ la plej bonaj Esperanto-vortaroj (t.e. la ReVo) retoro estas:

1. Ĉe la antikvuloj: homo instruanta la arton trafe kaj elokvente paroli. 2. (figure) Oratoro, kies parolado estas afekta, bombasta kaj senenhava.

Sekve, Retoriko estas scienco pri homo instruata ktp aŭ oratoro.

Bonege.

[redakti] Retorika demando

Geedzoj disputas en restoracio.

Edzo: Sed finfine, pri kio ni disputas?

Edzino: Ĉu tio estas retorika demando, aŭ ĉu vi vere ne scias?

Edzo: Ĉu tio estas artifika demando, au ĉu ankaŭ vi vere ne scias?

Urso.jpg

[redakti] Esperantistaj oratoroj

Ivo La Peno estis unu el la plej grandaj oratoroj kaj intelektuloj en la tuta historio. Same okazis por Edmond Privat kaj por Lazaro Ludoviko Zamenhof antaŭe, por Humphrey Tonkin poste.

[redakti] Klasika retoriko

La klasika retoriko, en Okcidento, konfidis ĝuste al la exordiumproemium (komenca parto aŭ antaŭparolo), la argumentajn regulojn por allogi. La exordium celis direkti la atenton kaj eksciti la favoran dispozicion kaj bonvolemon de la juĝisto al kaŭzo prezentita en la eseado: afero ege malfacila kiam oni disponas pri gradoj de malforta fidindeco”. [1]

Tiu retoriko, kiu antaŭvidis la captatio benevolentiae (= korfavorigon al si), estis reprenita ankaŭ en la prezentado de la modernaj literaturaĵoj.

[redakti] La Espero

Ĉarma maljunulinjo gratulis diplomaton pri parolado dum socia okazo ĉe Unuiĝintaj Nacioj. “Ĝi estis belega,” ŝi sentimentale elverŝis, “Mi tre ŝatus havi skribitan kopion”. “Mi bedaŭras”, li respondis, “sed mi faris ĝin ekstemporale, senprepare, kaj mi preferus ke oni ĝin eldonu postmorte”. “Do”, diris lia admiranto, “Mi ja esperas ke tio estos baldaŭ”.

[redakti] Referencoj

  1. Heinrich Lausberg, en Elementi di retorica, Bologna, Il mulino, 1969, p. 31.
Content Navigation
Aliaj lingvoj