Retpoŝto
El Neciklopedio
"En juneco logas, en maljuneco tedas"
~ Zamenhof pri retpoŝtoj
Retpoŝto estas la uzado de leteroj por kapti iun rete.
Verŝajne inventita de la fiŝkaptistoj de antikva Atlantido. Ili ofte sendis leterojn al gigantaj polpoj, per domigitaj sirenoj, invitante la polpojn veni picajn festojn. Kelkfoje la polpo legis, venis, kaj oni retis ĝin. Ofte, tamen, la plano malsukcesis, ĉar la polpo manĝis la mesaĝiston.Hodiaŭ la polpoj mem multe uzas retpoŝton.
Vidu ankaŭ:
La Vikipedio havas senhumuran artikolon pri retpoŝto.


