Retpoŝto per Telneto
El Neciklopedio
"Manjo kaj la ŝafideto
kunparolis per telneto."
"salutoooooooooooooooooooooooooooon"
~ stultulo per Telneta retpoŝto
"Tre signifoplena la E-a teksto, gratulon"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Me gratulas e dankas"
~ idisto
"Vi ne blasfemu!"
~ iu pri la supra diraĵo
Uzado de Telneto estis ofta metodo por sendi kaj ricevi retpoŝton, antaŭ ol oni inventis la interreton.
Oni tajpas mallongan vicon da instrucioj al la fora komputilo, kiu tenas la retpoŝton. Ekzemple
"list" signifas "listigi miajn leterojn"
"retr 1" signifas "donu al mi la unuan leteron"
"retr 2" signifas "donu al mi la duan leteron"
"dele 1" signifas "forstreku el via listo la unuan leteron"
"dele 2" signifas "forstreku el via listo la duan leteron"
ktp...
Tiumaniere, Konfuceo korespondis kun Marko Polo, Nietzsche, kaj la fruaj kosmonaŭtoj.
La Vikipedio havas senhumuran artikolon pri Telnet.