Revismo (aŭ Reviziismo)

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĉiu eraro estas kulpo"

~ Zamenhof pri Reviziismo

Revismo (aŭ reviziismo) estas la erara uzado de la vorto revo anstataŭ sonĝo.

[redakti] La ĝusta uzado

La regulo estas tre tre simpla…

  • Se oni dormas, kaj havas ian mensan bildon, tio estas sonĝo.
  • Se oni maldormas, kaj havas mensan bildon, tio estas revo.
  • Se oni estas duondorma, kaj havas mensan bildon, en kiu oni ĵetas frukton por repagi malamikon, tio estas nek precize sonĝo, nek precize revo, sed revenĝoranĝo.

[redakti] Ekzemplo de eraro

La herezo troviĝas ekzemple en poemo fare de Vs Lojko, eldonita en 1905:

En nordo sovaĝa, sur nuda supraĵo
Balancas sin sola la pin’.
Kaj dormas, vestita en neĝ’ ŝutiĝanta,
Kaj revas pri sia fratin’.

Laŭ malhereza kritikisto:

Kia kruda stultaĵo! Nun indas punado.
Pro tio batiĝu la pug’,
Per stango el pino, en man’ de l’ fratino,
Vestita en aĉa peruk’.

[redakti] Revu ankaŭ pri