Richard Dawkins

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Dawk

"Vero ne bezonas mediti nek spriti"

~ Zamenhof

"Mirinda klopodo, malforta filozofio"

~ Teologo pri Dawkins

"Kio feke estas 'teologo'? Ĉu oni vere povus esti fakulo pri nenio?"

~ Dawkins pri la supra diraĵo

"“The Dawkins Delusion“ devigas min honti pri mia Ateismo kaj Ge-McGrath montras pri tio la kialon"

~ Michael Ruse, prifolozofia profesoro

Richard Dawkins, novateisto, estas unu el la plej eldiremaj profetoj de la atismo. Li prezentas tion, kion li nomas la "logiko" de atismo en multaj libroj kiel La egoisma participo, Rivero tra la prezenco kaj La ita iluzio.

Ĉiuj bone scias ke Dawkins estas mensogisto, kiel diris la Sankta Biblio:

Kaj la homo diris: Jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; ŝi estu nomata Virino, ĉar el Viro ŝi estas prenita.

Ĉu Adamo parolis nur pri tiam? Kompreneble ne, ĉar tiam Esperanto ne ekzistis!

0286

Ateistoj ĉiam ŝajnis freneze

[redakti] Fundamentismo

Se oni estas bulonjisto laŭ kiu esperanto estas "nur lingvo", malplena ujo plenumebla per ĉio ajn, oni certe povas diri ke Jesuo neniam ekzistis, ke Mohameto estis pedofilo, kaj ke Dawkins estas ateisma fundamentisto.

[redakti] Mememo

1020

La heroo de Dawkins

D-ro Dawkins parolas pri memoj. Laŭ mia nuntempa scio pri tio, kion li instruas, mi ne pensas ke li iam parolas pri ateisma memo. Kial? (Li estas ateisto kompreneble. Li ne volas konfesi ke li havas ateisman memon.)

[redakti] The Gold Delusion

The Gold Delusion (Esperante: La Or-Ensorĉo) estas libro, en kiu la aŭtoro klarigas, kial oni devas kredi je Dio. Ĝi estis verkita de brita ateista sciencisto, Richard Dawkins. Eldonejo Batman Books publikigis la libron en 2006.

Ekde novembro 2007 la anglalingva eldono vendiĝis pli ol 1,5 millionojn da fojoj, kaj ĝi estis la dua plej populara libro de Amazon.com dum novembro 2006. En decembro 2006, ĝi estis la kvara libro de la listo de New York Times. Multe da libroj estis skribitaj kontraŭ ĉi tiu libro.

[redakti] Teo

4078 o

Dawkins seksekscitiĝas je tio!

En sia libro A Devil's Chaplain Richard Dawkins evoluigis la temon de la tekruĉo iomete plu:

La kialo, pro kiu ordigita religio meritas rektan malamikecon, estas ke, malsame al kredo je la tekruĉo de Russell, religio estas potenca, influema, ekster-imposta, kaj sisteme metita en infanojn, kiuj tro junas por defendi sin mem. Infanoj ne devas parkerigi librojn pri tekruĉoj. Registare apogitaj lernejoj ne ekskludas infanojn, kies gepatroj preferas malĝustan formon de tekruĉo. Tepot-kredantoj ŝtone mortigas nek tepot-nekredantojn, nek tepot-ekskredantojn, nek tepot-blasfemantojn. Patrinoj ne avertas siajn filojn kontraŭ geedziĝo kun tepot-gojino, kies gepatroj kredas je tri tekruĉoj anstataŭ unu. Gehomoj, kiuj enverŝas la lakton unue, ne rompas la genuojn de tiu kiu enmetas unue la teon.

[redakti] The Dawkins Delusion?

The Dawkins Delusion? (aŭ La iluzio de Dawkins)[1], 2007) estas verko de angla biofizikisto kaj teologo Alister Edgar McGrath, profesoro pri teologio ĉe King's College de Londono kaj direktoro de la Centre for Theology, Religion and Culture (Centro por telogio, Religio kaj Kulturo). Scribite kun la kunlaborado de edzino de Alister, psikologiistino Johanna Collicutt McGrath, la libro estis samjare, aŭ tuj post, tradukita al diversaj lingvoj kaj vaste legita[2]

Strukturite laŭ kristana perspektivo, la eseo estas respondo al la argumentadoj de Richard Dawkins en The God Delusion (La iluziiĝo pri Dio).

Alister Edgar McGrath studis kemion biofizikon kaj molekulan biologion ĉe la universitato de Oksfordo antaŭ ol transiris al la studo pri la kriistana teologio.

Li estas ankaŭ aŭtoro de God: Genes, Memes, and the Meaning of Life, kies lia edzino estas kunaŭtorino. Joanna Collicutt. McGrath, sin ordinigis diakono en la anglikana diocezo de Oksfordo,[3] kaj kiel sperta pri psikologio instruas pri la Psikologio de la religio ĉe Heythrop College, Universitato de Londono.[4]

McGrath kritikas Dawkins pro tio kion la aŭtoro perceptas kiel dogman konvinkon de tiu lasta pri fundamentismo religia, kiu rifuzu permesi al siaj ideoj esti ekzamenitaj aŭ defiataj de aliaj. [5] McGrath oponas la aserton de Dawkins laŭ kiu la “religio estus junula iluziiĝo”, demonstrante ke sennombraj personoj raciohavaj kaj intelektule raciaj elektis konvertiĝi adoltaĝe. Li citas sin mem kaj Antony Flew[6] kiel ekzemplojn malestabligantajn la Dawkinsan teorion.

Same kiel Dawkins, McGrath rifuzas kiel artifikan la analogion de ĥorloĝisto de William Paley. Por esprimi siaj verajn sentojn rilate la temon de Nereduktebla komplekseco, McGrath apogiĝas, male, sur ellaboraĵo de Richard Swinburne, substrekante ke la taŭgeco de la eksplika scienco bezonas, siavice, eksplikon, kaj ke la plej ŝpariga kaj fidinda finraporto de tiu eksplika kapablo kuŝas en la nocio pri la monoteisma de kristanismo.[7] Kiam oni konsideras la argumentadon de la “Quinque viae (Kvin vojoj) de la Summa Theologiae (Sumo de teologio) de Tomaso de Akvino. al kiu Dawkins dediĉas rimarkan atenton, McGrath interpretas la tomasajn eksplikojn kiel kunigaĵon de asertoj interne koherajn anstataŭ ol kiel provon krei serion da refuteblaj pruvoj.

McGrath antaŭeniras sin demanante ĉu la religio estas specife konfliktanta kun la scienco; kaj indikas la tezon de Stephen Jay Gould pri la “ne-surmeto de la instruoj (magisterioj)” (sigle, el la angla, "NOMA"[8], kiel pruvo ke Darvniismo estas akordigebla kun Teismo same kiel ĝi tia estas kun Ateismo. Per kroma referenco al la verkoj de Martin Rees, de Denis Noble kaj aliaj, McGrath subtenas modifitan version de “NOMA”, kiun li difinas “instruoj parte surmetitaj": tio postulas ke Scienco kaj Religio povas ekzisti kiel eksplikoj same validaj por la du sferoj parte surmetitaj, kie la unua okupiĝas precipe pri laŭmateriaj fenomenoj dum la dua precipe pri la spirita sfero, sed kie ambaŭ povas de tempo al tempo interplektiĝi.[9] McGrath defendas tian pozicion, konigante ke signifa malplimulto da sciencistoj estas ankaŭ teistaj, kaj aldonante kiel specifajn ekzemplojn Owen Gingerich, Francis Collins kaj Paul Davies.

McGrath kritikas la Dawkinsan koncepton laŭ kiu religio estas evolua kromproduktaĵo kaj mimetisma viruso. Li analizas la uzon kiun Dawkins faras pri la tekruĉa analogio de Bertrand Russell, kaj plue la bazojn de la mimetisma teorio. McGrath kritikas la Dawkinsan referencon al “La ora branĉo" [10] de James Frazer kvazaŭ ĝi estus esenca kaj fidinda antropologia verko, dum ĝuste McGrath ĝin konsideras “verko impresveka de la komenciĝoj de la antropologio” anstataŭ ol teksto serioze scienca. McGrath rimarkigas ankaŭ la malĉeeston, flankke de Dawkins, de formiĝo en la psikologia scienco kiel kaŭzo de lia nekapablo alfronti la problemon de la kredo.

Citante lian priskribon pri la Dio de la Malnova Testamento bildigta kiel “bravulaĉo maldonema, maljusta, kaprica kaj malbonvola, McGrath rebatas per la aserto ke mem absolute ne kredas je tia Dio kaj ke mem konas neniun kiu tion kredas. Flankenlasante, do, la rimarkojn de Dawkins, McGrath indikas, male, Jesuon kaj la Novan Testamenton kiel fundamentajn ekzemplojn de la vera naturo de Kristanismo. Jesuo, pluas McGrath, “estis objekto, ne reaganta, de violento”. McGrath sugestas ke “anstataŭ konsenti kun la malamikeco al ekstera aliularo, Jesuo proponas la etikon de la konsenta akcepto pri la ekstero” kaj la kristanoj povas certe esti akuzitaj pri manko de kohereco kun tiu ordono. Sed tiu estas tie, ĝuste en “koro de la kristana etiko”.

La aŭtoro opinias ke Dawkins raitas kiam li juĝas necesa la kritikon al la religio, kaj ke oni rajtas pertendi “eleksteran” kriterion por interprreti la religiajn tekstojn; sed samtempe li riproĉas Dawkins pro la fakto ke tiu ĉi ŝajnas ignori kiel la religioj kaj iliaj tekstoj disponas intrinsekajn instrumentojn por sin reformi kaj renovigi, kaj pro la fakto ke Dawkins ŝajnas ne esti informita pri la simbolismo de la diversaj eroj de la Biblio de li cititaj.[11] McGrath mencias la verkojn de nombraj aŭtoroj, inter kiuj Kenneth I. Pargament, Harold G. Koenig kaj Terry Eagleton, por demonstri ke la religia kredo estas ligita al la bonstato kaj prospero.

La iluzio de Dawkins konkludiĝas per la deklaro ke la kredo je Dio estas en neta “revigliĝo”, ke la eseo de Dawkins estas pli teatraĵo ol disertacio, kaj ke La iluzio de Dawkins montras, pli ol alion, certan “panikon” de la kredantoj.

[redakti] Movado Brights

800px-Voltaire Trisku

Alia heroo de Dawkins

La movado brights [brajts] (angle: malstultuloj) estis iniciatita de Paul Geisert kaj Mynga Futrell en 2003 por krei pozitive elvokan terminon por priskribi diversajn homojn, kiuj tenas nesupernaturan vidpunkton, sen impreso de simpla kontraŭado de religio (kiaj estas la terminoj "ateisto" aŭ "nekredanto"). Simila movado estas la malkaŝ-kampanjo (angle: Out Campaign) komencita de la asocio de Richard Dawkins.

[redakti] Provo de Dio

Dawkins, laŭ mi estas viva provaĵo de la ekzisto de dio. Li sciis ke la vero ne povas restadi en bordoj tro mallarĝaj kaj li volas iri profunde. Tio estas dia graco. Tion mi pensas.

[redakti] Omaĝo

Ekzistas konteo en Teksaso nomumita omaĝe al li.

[redakti] Verkoj

[redakti] Referencoj

  1. Ni ne diras al virinoj, 'ĉu vere vi triope seksumis kun du inoj kaj viro kaj vi iom manĝis ŝian piĉon? Vi devas esti lesbanino.' Sed ni diras al viroj, 'ĉu vere vi tuŝis kacon? Vi devas esti gejaĉo.'... Malgeja vira sekseco ĉiel temas pri la paranojo: ĉu mi estas ineca, ĉu mi estas geja? Do la viro, kiu permesas al si fari ion perceptata kiel ineca aŭ gejaĉa ne plu estas viro.
  2. Se Dio malamas la gejojn, kial ni estas tiom beletaj?
  3. Tio estas malgranda paŝo por viro, sed giganta salto por la homaro.
  4. Ŝi publikigis en 2006, eldonitan de SPCK, la libron Meeting Jesus: Human Responses to a Yearning God, kune kun Jeremy Duff.
  5. Tio videblas ripetita precipe en la libro “Lasenilŭziiĝo de Dawkins (pp.1-12)
  6. Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.
  7. Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj.
  8. En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj.
  9. Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma.
  10. En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj.
  11. Li sidas apud la tablo kaj dormetas.
Content Navigation
Aliaj lingvoj