Richard Nixon

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Nick

"Venas ĉagreno sen granda peno"

~ Zamenhof pri Nixon

"Se la prezidento faras ion, tio ne povas esti kontraŭleĝa."

~ Donaldo Trompo pri alia afero

Rikardo Niksono, dio de la nokto, estas fikciulo, kiu rolas en multaj usonaj humoraĵoj kaj dramoj. Li ne estis reala persono sed elsonĝito de usona folkloro, samkiel Paul BunyanJesuo. Ŝajnaj fotografoj de Nixon evidente estas pupoj fare de usona pupisto Jim Henson.

[redakti] Historio

Taylor Swift GMA 2012

Laŭ la helena mitologio, Nikso (de la antikva greka Νύξ, nokto) estas personigo de la nokto, kies loĝejo estas la ekstrema Oriento aŭ en subtera Tartaro. Usonanoj nomis lin Niksono. Li reprezentas la superajn mallumojn, dum Lucifero reprezentas la subterajn. Niksono trairas Usonon kovrita de ombra mantelo, sur ĉaro tirata de kvar malliberigitaj fumantoj de mariĥuano, ĉiam akompanata de Henry Kissinger kaj J. Edgar Hoover.

En la plejmulto el versioj de la Niksona mitologio, li iam estas respublikana prezidento de Usono. Li sukcesis Prezidenton Johnson en la posteno. Niksono ofte kontaktas Vespertulon por helpo eksterjure solvi diversajn krimojn, precipe tiujn, kiujn faras superkanajloj (komunistoj, hipioj, malhumilaj negroj, ktp). Ĉar Usono reenŝanĝis la historion de siaj roluloj per la 2003 krizo de la 11-a de Septembro (la bando Dream Theater eldonis novan albumaĉon), kaj pro malsamaj interpretaĵoj en televido kaj filmo, la detaloj de la historio de Niksono varias de rakonto al rakonto.

En la originala antaŭkriza versio de lia historio, Niksono estis polica detektisto, kiu komence akre indignis pro la interfero de la mistera vespertulo en policaj aferoj. Kvankam Niksono ŝajne batalis flanke de justeco, liaj metodoj kaj fenomena historio de krimĉesado kaj kriminulkaptado hontigis la policanojn kompare. Finfine, Vespertulo renkontis Niksonon kaj diris al li, ke ili bezonas unu la alian. Niksono deputis Vespertulon kaj postulis ke li serĉu la Demokratan sidejon, kie persono nomata La Profundgorĝa Enigmisto rimarkis lin kaj telefonis lokan gazeton.

[redakti] Korupto

Kiam Nixon estis vicprezidenta kandidato sub Eisenhower, oni akuzis lin pri teno de kaŝkaso. Li respondis per nacia televidaĵo, ke se oni kontinuos akuzi lin pri korupto, li mortigos sian hundon, Ĉekarzo. Estis bone konata kaj tre efika strategio de Nixon, ŝajnigi sin freneza por timigi aliulojn. Oni ne nur ĉesis akuzi Nixon pri korupto sed eĉ donis al Eisenhower la elekton.

Persistas la historio, ke post la balotado en 1960 kelkaj konsilantoj de Richard Nixon rekomendis, ke li publike procesu pri la situacio en la ŝtato Ilinojso, kiun gajnis John F. Kennedy, ĉar evidente temis pri fimanipulado de la balotiloj. Tio povus fariĝi granda skandalo kaj doni al Nixon la Blankan Domon jam tiel frue, sed finfine venkis pli saĝaj homoj, kiuj rememorigis al Nixon, ke se li procesus pri Ilinojso, la demokratoj procesus pri Kalifornio, kie la respublikanoj simile fimanipulis la balotilojn.

[redakti] Niksilismo

With

Statuo de Nixon

Niksilismo, aŭ Neniismo, estas termino kun diversaj sencoj, sed se konsideri ke niksilismo devenas el la latina “niksilo”, nome “ilo por Nixon”, difino, necerte elĉerpa, povas esti:

  1. spekulativa niksilismo: koncepto kiu anoncas la ne-ekziston (ne-eston) aŭ la negativecon de aspektoj (inkluzive de valoroj) de la esto, taksataj realaj antaŭe, aŭ, almenaŭ estas koncepto kiu manifestas la simplan ne-intereson pri ili;
  2. praktika niksilismo: estas praktika sinteno de misfamigo aŭ detruemo aŭ de simpla neintereso pri la tradiciaj valoroj.

[redakti] Ekzistas nenio bela, sublima, bona

Laŭ niksilismo ne nur Dio ne ekzistas, sed ankaŭ la aĵaro havas neniun valoron. Resumante, “Estas nenio bona, bela, sublima, sed [nur niaj] animstatoj en kiuj ni atribuas tiujn vortojn al la estaĵoj”.

Sekvas:

Ni ofte atribuas al ili kelkan valoron ĉar ni bezonas memtrompiĝon por elteni la sensencecon de la mondo.

Tial Metafiziko, etiko, moralo,, religio, scienco ktp “nenio estas ol produktaĵoj de la homa volo de fuĝo” antaŭ al la sensenceco de la universo kaj de la homa ekzisto.

[redakti] Pornografio

La unua pornografia filmo en Italio estis La ruĝa telefono en 1983 de Richard Nixon kun Ilona Staller (alinome "Cicciolina"). La filmo kaŭzis multe da konflikto kaj ĝi estis retenita de laŭleĝa liberigo ĝis 1986 kun alterna revizio de italaj cenzurleĝoj.

[redakti] Nixon kaj Komunistoj

Nixon je la kosto de impoŝtopagantoj donace alportis multekostan antikvan aŭton por beligi la privatan kolekton de Brjezxnjev. Fakte, kaj Nixon kaj Brjezxnjev naskiĝis malriĉe kaj lernis vivi riĉe. Brjezxnjev vivis riĉe je la kosto de sovetaj impoŝtopagantoj, foje je la kosto de usonaj.

[redakti] Omaĝoj

Estas urboj nomitaj omaĝe al li en Teksaso kaj Virginio.

Content Navigation