Rikardo la Leonkora

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Eble kun pli granda ĉevalo, li ja prenus Jerusalemon.
"Man ist, was er isst. (Oni estas tio, kion manĝas.)"
~ Ludwig Feuerbach (pri tio, kion ĝi prias.)

"Mi jam scias, kie estas la limoj de la realeco"

~ muŝo pri fenestro

"La islamanoj sovaĝe murdis la duonon de mia rekta praŭlaro kaj pli ol duono de tiu de mia edzino"

~ Milokula Kato al Rikardo pri krucmilitoj

"Did you mean: Ricardo la Leonora"

~ Google pri Rikardo

"Kiom da homoj parolas kaj ne scias?"

~ anonimulo pri la supra diraĵo

"Mi ne rememoras pri tiu antaŭ"

~ Sankta Paŭlo pri ĉi tiu artikolo

"Kavaliroj ne plu vivas"

~ Hans-Georg Kaiser

Rikardo la Leonkora, akk. Riĉjo la Reĝo, estas unu inter la plej konataj kaj plej romantikaj registoj de Britio, lando kiun li vizitis kelkfoje por ferio. Li regis dum ora epoko por religia sangoverso.

Enhavo

[redakti] Edukado

Rikardo naskiĝis en Oxford, Francio, kaj neniam lernis la anglan, verŝajne pro la tiam moda kontraŭusonismo. La gepatroj (Eleonora la Akvema, kaj Henriko la Nekonata) jam studis Feŭerbaĥon, do nutris lin per koroj de leonoj.

Armatura krucisto dormante post batalo

[redakti] Kariero kiel kavaliro

Rikardo baldaŭ iris per velŝipo al la Sankta Lando por partopreni en la krucmilitoj. Kvankam li neniam eniris Jerusalemon, li amuziĝis multe. Li bataladis kontraŭ Saladino, kaj venkis (aŭ preskaŭ venkis) en pluraj bataletoj.

Finfine li laciĝis, kaj reiris Eŭropon kun sekreta trezoro. Tio estis, laŭ iuj, la Sankta Gralo; laŭ aliaj, la aŭtografo de Saladino.

[redakti] Dume en Britio…

Dum foresto de Rikardo, Brition defendis la fida kaj kuraĝa Robin Kapuĉo, kiu inventis komunismon. Oni ankaŭ ne forgesu la rolon de la mojosa fratino de Kapuĉo, Ruĝkapuĉino. Ŝi senlace laboris por certigi, ke Britio ĉiam havu sufiĉe da bona kafeo.

[redakti] Kontribuo al geografio

La insulo de Singapuro (Sanskrite सिंहपुरं -- Leona Urbo) estis nomita omaĝe al li.

1329809368658.png

[redakti] Idoj

Notinda ido de Rikardo la Leonkora estas la batalema ateisma teologo, Rikardo Dawkins.

[redakti] Kritikoj

Kelkfoje oni akuzas krucmilitistojn kiel Rikardon pri politika nekorekteco, pro ke ili mortigis islamajn civilulojn kaj militkaptitojn. Sed ĉu la kritiko ĝustas?

Fakte, la krucmilitistoj mortigis ne nur islamanojn, sed ankaŭ judojn kaj ofte eĉ kristanojn. Do tute ne temis pri diskriminacio.



La Vikipedio havas ian artikolon pri Rikardo la Leonkora.
Aliaj lingvoj
wikia