Rikoltilo kaj martelo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Balde me quik spis-agos tu nam mia espado"

~ idisto pri rikoltilo
552

"Dimanĉe mi faris prelegon en Tokio pri la ĉi supran temon"

~ Tigro

"Tre malkredinde! "

~ Kritikanto pri ĉi tiu artikolo

La ☭ rekoltilo kaj martelo ☭ estas inter la plej notindaj ikonoj de ☭ paganismo ☭ -- kombinaĵo de la martelo de dio Toro kaj la ofera glavo de la diino Hekato.

Rekoltilokajmartelo

Idoloj en hindua festo, fotita de Lenino

[redakti] ☭ En bolŝevismo ☭

Lenino ☭ fotis rekoltilon kaj martelon, dum vizitis Baraton, kaj elektis kiel simbolon de ateismo.

[redakti] ☭ Komerco uzo ☭

La simbolon ankaŭ ofte uzas vendistoj de ladaĵoj.

[redakti] ☭ Martelo ☭

El "martelo" oni faris la verbon "marteli", kiu teorie signifas "i martele", kio povus naski diversajn konkretajn uzojn. Sed praktike validas nur unu certa interpreto de tiu "i martele", nome "bati per martelo". Uzi "marteli" por "provizi per marteloj" (ekz. laborejon), ne estas konsilinde.

La problemo pri tiu argumento estas, ke ĝi tute taŭgas por lingvoj, kiuj estas bone rigidiĝintaj _en la mensoj de la (pliparte denaskaj) parolantoj_; sed, kvankam Esperanto kiel aŭtonoma estaĵo (aŭ estaĵo gvidata de la pensoj de ekz-e kompetentaj literaturistoj) akiris tiujn jam difinitajn signifojn por vortoj strukture malpli klaraj, en la mensoj de la plimultaj parolantoj (kiuj ofte estas komencantoj), tiaj signifoj _ne_ ekzistas; ili devas gvidiĝi de la reguloj de vortkreado kaj de la strukturoj de tiuj vortoj, ne de la specialaĵoj (konotacioj) de la vortoj, kiujn ili ja ne konas.

Pli ofte oni povas diri al si: "se 'marteli' signifas 'i martele', kian agon oni ĝenerale faras per martelo?" kaj atingi la ĝustan uzon de la vorto (bati feraĵon aŭ najlon per martelo estas multe pli ofte ol porti dek martelojn al forĝejo). Per tia argumento oni povas diri, ke "marteli" oni uzu nur por bati ion, kaj ne por provizi martelojn al iu aŭ io.

[redakti] ☭ La martelo kaj serpo hodiaŭ ☭

  • En demokratia Hungario, la estraro de eksaj komunistoj jam malpermesas la simbolon.
  • La rekoltilo kaj martelo ( ☭ ) estas inter la simboloj haveblaj per Unikodo.
  • Pro tio, en Hungario oni malpermesas ankaŭ Unikodon.

[redakti] ☭ En Usono ☭

Dank'al Barack Obama, la usona aglo nun tenas rikoltilo kaj martelo.

[redakti] ☭ Vidu ankaŭ ☭

Novaaglo

Dank'al Barack Obama...


La tielnomata intelektuloj de Vikipedio havas senhumuran
artikolon pri temo, kiu proksimumas al Rikoltilo kaj martelo.
Content Navigation
Aliaj lingvoj