Ringo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Al kokino la ovo lecionojn ne donu"

~ Zamenhof pri alia afero senrilate al tiu artikolo
E0393e21b o

"Fianciĝa ringo estas unua ĉeno en ĉenaro de geedzvivo"

~ Kozjma Prutkov pri ringo

"Se oni al vi proponas ringon, jam pretigu la fingron"

~ Sanĉo Pansa pri ringo

" I would not be so negative with Esperanto"

~ usonano

Ringo estas algebra strukturo (R, +, ·) tiel, kiel

La substrukturoj de ringoj estas la idealoj kaj subringoj (tiuj ĉi estas subaroj, kiuj mem estas ringoj kun la samaj operacioj, kaj kun la sama unu se ringoj devas esti unuhavantaj).

Se vi ne komprenis tion, demandu al blondulino.

LR Ariadne-Tattoo

[redakti] Uzado

Komence ringo estis uzata kiel elemento de skermanta trejnado, poste - kiel subĉiela ludo por ĉiuaĝaj homoj. Fine post ŝanĝoj en luda regularo ringo iĝis sporto kun riĉa taktiko kaj ludtekniko. Ringon oni ludas ne nur en Eŭropo. Fondita en 1989 Pola Ringo-Asocio kaj en 1993 Internacia Ringo-Federacio organizas internaciajn maĉojn, i.a. Eŭropan kaj Mondan Ĉampionadon.
Bush-lord-of-the-rings

La kaptado de la ringoj (kun nebona ĵongladkielo) ofte estigas doloron.

[redakti] Politika uzado

Tri ringoj por la elfoj sub la hela ĉiel',
Sep por la gnomoj en salonoj el ŝton'.
Naŭ por la homoj sub la morto-sigel',
Unu por la Nigra Reĝo sur la nigra tron'
Kie kuŝas Ombroj en Mordora Land'.
Unu Ringo ilin regas, Unu ilin prenas,
Unu Ringo en mallumon ilin gvidas kaj katenas
Kie kuŝas Ombroj en Mordora Land'.

[redakti] Historio

La plej malnovaj ringoj havas pli ol 21.000 jarojn, kiel ekzemple la fingroringoj el mamuta eburo trovitaj en Pavlov, Ĉeĥio.

Unuaj ringoj estis faritaj el ostoj, eble ankaŭ el ligno kaj fungoj, ŝtono, sukceno kaj poste el bronzo, kupro, fero kaj nobelaj metaloj. Tra la kulturhistorio ringoj ricevis la plej diversajn signifojn.

[redakti] Penisringo

Penisringo (angle Cockring) estas ringo, pretigita el ledo, gumo, mola plasto aŭ metalo kaj kiu celas helpi fortigon kaj plilongigon de la erektiĝo. Ĝi estas lokigita ĉirkaŭ la peniso kaj/aŭ testiksako. Oni devas elekti ringon por si, kiu havas je maks. 5 mm malpli da interna diametro ol la propra peniso. Se oni uzas ne-malkonvenan (tro malvastan) penisringon, eble okazas akcidento, ke oni ne povas demeti la ringon nur per medicina helpo.

[redakti] Juna edzino

Dum geedziĝa festo, onklo Filip rakontis al la gastoj jenan anekdoton:

"Antaŭ kelka tempo, juna geedzo-paro iris promeni, post la festo-manĝo, laŭlonge de rivero apud la urbo. Promenante, la juna edzino ludeme turnis sur la fingro sian oran edzinringon, kiu estis iomete tro granda. Subite, la ringo glitis de ŝia fingro, falis sur la teron, ruliĝis trans la riverbordon, kaj falis en la akvon.

La juna edzo opiniis, ke tio estas malbona aŭguro. Li faris riproĉojn al sia edzino, ĉar ŝi ne estis sufiĉe singardema. Malgaje, la paro iris hejmen.

En la sekvanta mateno, la avo de la juna edzino iris, kiel kutime, kapti fiŝojn en la apud-urba rivero. Li sukcesis kapti grandan ezokon, kiu pezis kvar kilogramojn, kaj kiun li alportis ĝojoplene al la avino. Ankaŭ la avino ĝojis pri la eksterordinare bela kaptaĵo. Si zorge distranĉis la ezokon, kaj... kion vi kredas, ke ŝi trovis en la interno de la fiŝo?"

"La oran ringon!" rapide ekkriis Tanja, la sep-jara nevino de la juna edzo.

"Ne", eksplikis onklo Filip ridetante, "nur fiŝo-ostojn kaj aristojn!"

[redakti] Skribaĵo

Henrikino rigardas la novan ringon de sia amikino. Rapide ŝi diras:

—Kion signifas la literoj V. D. gravuritaj en la ringo? Ha! vi ricevis ̧ĝin de sinjoro Vilhelmo Dreller?

—Ne, — respondas ŝi ruĝiĝante, — ili signifas nur: ”Vera Diamanto”.

[redakti] Fianĉa ringo

Viro kiu longe amaferiĝis kun juna virino juĝis ke la tempo estas taŭga por proponi edziĝon al ŝi. Unu vesperon li alvenis portanta skatoleton en sia poŝo.

Post iom da konversacio, la viro demetis la skatoleton, malfermis ĝin kaj montris al ŝi fianĉan ringon, sur kiu estis gravurita la nomo de la amatino.

"Karulino!" li emocie demandis, "Ĉu vi edziniĝos kun mi?"

"Bedaŭrinde, mi ne povas fari tion," ŝi respondis, "Ĉar mi amas alian!"

"Kio! Diru al mi lian nomon! Mi volas paroli kun li - senprokraste!"

"Ne, ne! Mi ne volas ke vi batalu kun li!", ŝi ĉagreniĝis.

"Ne ĝenu vin, mia eks-karulino, mi nur volas proponi al li bonaĉeton pri la ringo."

[redakti] Donaco

- Ĉu vi scias kion mi donacis al mia edzino je ŝia datreveno?

- Ne, kion vi donacis?

- Ringon kun diamanto.

- OH! Ĉu vi elspezis troe? Kial vi ne donacis ion pli malmultekostan, kiel televidon, ekzemple.

- Ĉu vi estas freneza? Kie mi trovus falsan televidon?

[redakti] Idisto kaj ringo

Idisto posedis hangaron malantaŭ la hejmo. Sed lumizar la chambron onu ne povis, ĉar mankis lampon al la hangaro. Ye un nokto lu ekiris de la hejmo a la hangaro por serĉi skalon kaj tie perdis sian ringon. Do lu enlasis la skalon kaj ekiris al la strado apud la hangaro kaj tie komencis serchar adcirkume.

Un de lua amiki vidis lin en la strado exter la hejmo k dicis a la idisto:

Hola, Idisto! Quion vu serchas?
Mean ringon. Ĝi hazarde nu falabis for de mea fingro. La ringo esas arjenta k havas redan rubenon charmante brilanta.
Ho, Yes! Me memoras ĝin. Me helpos al vi serchar la ringon. Kie vu perdis?
En mea hangaro.
Ma pro quio vu ne serchas la ringon tie en la hangaro?
Ne esez stulta, mea amiko. Mankas lumo en mea hangaro. Quial do me povus ritrovar ĝin tie?

Hike esas abundanta lumo de la lampi en la strado.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Literaturo

  • Gyges kaj lia Ringo. Versa trage­dio en 5 aktoj de F. Hebbel, el la germana trad. Bennemann. 1916, 152 p. "Rakonto preskaŭ kruda de Herodotos, transformita al kla­sika literatura verko plej impresa. La traduko estas senriske komparebla kun la Z-a Ifigenio." (G. 5, ,E', 1919, p: 61:)
Content Navigation
Aliaj lingvoj