Roboto
El Neciklopedio
"Fiŝo volas naĝi"
~ Zamenhof pri submarŝipo
"Ni vidu ;—)"
~ Milokula Kato pri supra diraĵo
Enhavo |
[redakti] Specoj
Roboto kun formo de fiŝo nomiĝis "submarŝipo".
[redakti] Historio
- La antkvaj grekoj konkeris Trojon kun la helpo de robota ĉevalo.
- Dum la Malvarma Milito, robotoj estis multe uzataj de ambaŭ flankoj, ekzemple por pozi por propagandaj fotoj, kaj por skribi politikajn parolojn.
- Oni ankaŭ uzis robotojn por porti komputilajn dosierojn, antaŭ la malkovro de FTP.
Hodiaŭ robotoj estas tre malofte uzataj, krom por maŝina traduko.
[redakti] Robota lavmaŝino
Nova robota lavmaŝino en merkato! Parolanta!
[redakti] Praktika roboto
Vendisto: Tiu roboto faros duonon de via laboro.
Aĉetanto: Bone, donu al mi du ekzemplerojn.
[redakti] Danĝero
La edzo aĉetas roboton, kiu kapablas detekti mensogon perfekte. Li atendegas, ke la infano venu hejmen, kaj li povu elprovi ĝin. Alvenas la filo, li tuj pridemandas lin:
- -- Kie vi restis?
- -- Ni restis en la biblioteko por lerni.
La roboto iras al la knabo, kaj ĝi donas al li vangofrapon, ke li falas de sur la seĝo.
- -- Nu, fileto mia, tio estas mensogodetekta roboto, do, ne mensogu plu! Kie
vi estis?
La roboto iras al la knabo, kaj ĝi donas al li vangofrapon, ke li falas de sur la seĝo.
- -- Do, kion vi rigardis?
- -- Seksfilmon, kiun Steĉjo elŝutis el la interreto.
- -- Vidu, fileto, mi en mia aĝo neniam mensogis al la paĉjo.
La roboto iras al la patro, kaj ĝi donas al li vangofrapon, ke li falas de sur la seĝo.
- -- Nu, vidu! Li estas via filo! -- ekparolas ankaŭ la edzino.
La roboto iras al la edzino, kaj ĝi donas al ŝi vangofrapon, ke ŝi falas de sur la seĝo.