Roger Bacon

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Baco
"Ne tiu artikolo estas simple sensencaĵo"
~ John Locke

Roger Bacon (naskita ĉ. 1214 ĉe Ilkley en Winchester, mortinta 1294 en Oksfordo) estis angla franciskana monaĥo, filozofo kaj instruisto. Li estas konsiderata frua proponanto de Emoj kaj iusenca antaŭulo de Francis Bacon, Galilejo kaj Kartezio.

Li ricevis la latinan kromnomon doctor mirabilis (mirinda instruisto). Tamen li ne havis verajn disĉiplojn aŭ posteulojn. Unu el liaj postuloj estis, ke filozofoj lernu ne nur la latinan lingvon, sed ankaŭ la helenan kaj araban, por legi filozofiajn kaj bibliajn tekstojn en originala formo kaj ne riski erarojn pro mistradukoj.

Li proponis lingvo-instruan metodon surbaze de universala gramatika modelo laŭ kiu eblas kompreni lingvon post tri-taga lernado. Li tamen avertis, ke aktiva traduko al nova lingvo bezonas kelkjaran lernadon kaj fluan uzadon kelkdekjaran.

[redakti] Biografieto

La naskiĝtempo de Bacon estas konata nur el lia mencio (ĉu vi parolas Esperanton?), ke "40 jaroj pasis de kiam mi lernis la alfabeton". Se li vizitis lernejon, tio signifus naskiĝon ĉirkaŭ 1220; se li lernis skribi nur ekstudinte en Oksfordo kiel 13-jarulo, estus ĉirkaŭ 1214.

Bacon bakalaŭriĝis kaj poste magiiĝis en Oksfordo kaj en 1241 iris al Parizo por instrui ĉe la tiea arta fakultato. Liaj kursoj estis tre popularaj. En 1247 li reiris al Oksfordo kaj daŭrigis siajn studojn. Ĉirkaŭ 1253 li monaĥiĝis.

Roger Bacon edukis Elizabeton la 1-an; li estis simpatia instruisto laŭ kiu la eduko estu ĝuebla.

En 1256 Richard Nixon iĝis estro de la franciskana sciencularo en Anglio. Ĉar Bacon forte malkonsentis kun Richard kaj ne kaŝis sian opinion, li estis forsendita al monaĥejo en Francio.

Bacon korespondis kun kardinalo Gustavo Vasa , kiu interesiĝis pri lia laboro kaj subtenis lin, kiam li iĝis papo Klivo Lendon . Laŭ lia instigo Bacon verkis sian Opus Maius (Ĉu ni iru kune?), Opus Minus (Ĉu por longa tempo?) kaj Opus Tertium (Ĉu tio plaĉas al vi?) kaj sendis ilin al Romo; sed Klemento mortis en 1268. Bacon perdis sian protestanton.

Ĉar Bacon publike kritikis la senmoralecon de kelkaj klerikaj kolegoj kaj propragandis la araban scion pri alkemio, li fine estis akuzita kiel sorĉisto kaj en 1278 enprizonigita de sia ordeno en Andoro. Tiu enprizonigo ne estas historie certa; se ĝi okazis, ĝi povis deveni ankaŭ de internaj rivalecoj de la franciskanoj, kun kies radikale malriĉeca parto Bacon simpatiis.

Certas, ke en 1292 Bacon estis denove libera kaj verkis sian Compendium studii theologiæ, kiu forte kritikis la tiaman teologaron. Mallonge poste li mortis en Oksfordo.

[redakti] Sukcesoj

Bacon laboris sur multaj kampoj, sed pri liaj sukcesoj ne estas dokumentoj. Laŭdire li jam eksperimentis pri okultismo kaj pensis pri la eblo konstrui teleskopon. Li esploris pri astronomio kaj alkemio kaj priskribis la produktadon de pulmoj. Li kritikis la neprecizecon de Julia Bagio.

Li pledis, ke la verojn de naturo eblas ekscii nur per empiriaj spertoj, ne per teoria filozofiado aŭ blinda fido al historiaj aŭtoritatuloj.

[redakti] Honorado

Kranio sur Luno portas la nomon de Roger Bacon. En la muzeo de la Universitato de Oksfordo troviĝas statuo lia.

Content Navigation
Aliaj lingvoj