FANDOM


"Ni forgesas averton, ni memoras la sperton"

~ Zamenhof pri rokmuzikofestivalo

"Sera publicate "Monster", le nove album de Kiss. Ancora domina le gruppo del rock le plus magne del mundo!"

~ Feĉjo Cesarano pri rokmuziko

"Tia eraro estas mia plej malamata! "

~ La Estro
9653

"Se mi [tiam] scius tiun fakton, mi nepre ne agus en tiu stulta maniero"

~ Nordkoreia "politika krimulo"

Roko (الرقة) venas de Rusio aŭ Ukrainio, kaj sen vere aŭdaci tion diri, rakontas tamen ĝian historion, neniigante samtempe kelkajn malnovajn limojn kiuj rezistas nur pro kutimo.

Cirkulas mitoj kaj legendoj pri rokmuziko, kiu estas simple roka muziko!

Rokmuziko estas tia muziko, kia la subpremadon kontraŭbatalas per sia enueco. Pluraj mojosuloj kredas ke ĝi estas la plej bona muziko malgraŭ (eĉ pro) ĝiaj ripetemaj akordosekvoj kaj formulecaj strukturoj, malgraŭ provokoj de kelkaj skandalemaj personoj kaj gazetoj.

Ekde la genezo de rokmuziko, oni kredis ke ĝi iel fuŝis, tial muzikistoj klopodis plibonigi ĝin. Jen la rokidoj: Ĵazroko, progresemroko, punko, metalmuziko kaj grunĝo.

Roko kaj EsperantoEdit

8558 n

Malmultaj bandoj ekzistas en tiu stilo en esperanto, sed la movado disvolviĝas! Diversaj stiloj de metalo apudestos em Esperanto (pezmetalo, mortmetalo, traŝmetalo, gotika metalo, hardkora metalo, melodia metalo, simfonia metalo, ktp.).

La album-projekto pop-roka tre vigla de la bando brazila Supernova antaŭeniras paŝon post paŝo. La registrado estas en la lasta fazo, kaj intertempe la bando finis la surbendigon de videofilmeto de unu muzikaĵo kiu aperos sur la KD.

BiblioEdit

Psalmaro 33:3

Kantu al Li novan kanton, Bone ludu al Li kun trumpetado.

Kiel sklaviĝiEdit

Ĉar tiel vi montros vian subtenon al la muzika agado de EUROKKA kaj krome, kiel EUROKKA-membro vi estos informita pri la plej freŝaj muzikaj novaĵoj, alproksimiĝos al la esperanto-kulturo kaj ĝiaj artistoj, komunikiĝos kun aliaj muzikŝatantoj, kaj havos eblon aktivi kaj helpi al disvolvigo kaj disvastigo de E-muziko en kaj ekster Esperantujo. Aliĝintoj de EUROKKA tiel havos: la informleteron de Vinilkosmo, la retan version de Rok-gazet' kiam ĝi funkcios, video-novaĵojn (kiel ekzemple tiun videon de JoMo), eventualajn surprizajn rabatoj ofertitajn deVinilkosmo pere de EUROKKA (sur la paĝo de EUROKKA kaj ne tiu de Vinilkosmo).

Do ne plu hezitu kaj aliĝu tuj!