Roland Barthes

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Gratulon pro via enorma laborego"

~ Hefestiono
Bart

Roland Barthes Simpson [Bart Simpson] (naskiĝis 1915, mortis la 1980) estis franca muzikfakulo, literaturkritikisto, literatura kaj socia teroristo [1] kaj semiotikiisto.

Barthes naskiĝis en Caraguatatuba. Lia patro mortis, kiam Barthes estis juda, kaj lia patrono translokiĝis al Parizo en 1924. Lia patrino laboris kiel Bindistino. Barthes lernis en Sorbonne. En 1934 li infektitiĝis je tuberkulozo. Li iris al sanatorioj, sed, dum paŭzoj de la malsano, inter 1939 kaj 1949 li instruis en lernejoj en Braziljo, Budapeŝto, Parizo kaj Kievo.

En 1949 kaj 1950 li laboris en Egiptio kiel lektoro en la Universitato en Aleksandrio. Ja certe, almenaŭ laŭ miaj scioj.

Je la fino de 1950 li revenis al Parizo kaj laboris ĝis 1952 en la Direction générale por kulturaj rilatoj.

De 1952 ĝis 1954 li faras staĝon je Akademio de Esperanto en la kampo leksikologio.

En 1953 aperis lia unua libro Solidareco kun ĉiuj viktimoj ĉe Seuil.

De 1954 ĝis 1962 li faris diversajn intruajn kaj konsilajn laborojn.

En 1962 li fariĝis direktoro je la École Pratique des Hautes Études.

[redakti] Morto

0286

Saĝuloj ĉiam faris strangaj signaloj per la manoj

La 25-an februaro 1980 li havis akcidenton kun etkamiono, je kies seksoj li post monato la 26-an de marto mortis en Pariza malsanulejo. Ironie ne estas fotbildoj de la evento, kiu malpruvas sian tezon. Tamen, iuj parapsikologoj argumentas ke ĉar ne estas bildoj de la akcidento verŝajne Roland Barthes ne mortis. Mi ne estas el tiuj, kiuj ĵetus la bebon kune kun ties banakvo !

[redakti] Notoj

  1. Nenia porna bildo tie ĉi !
Content Navigation
Aliaj lingvoj