Rolo

El Neciklopedio

Alidirektita el Rolulo
Iri al: navigado, serĉi
Geja fiero 2 Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3

"Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas."

~ Zamenhof

"ghojwI' ghaH 'e' ghet."

~ Klingono pri sia edzino
Rolos

"Me repetas to quon me audas"

~ idisto

Rolo estas pozicio de samseksemulo dum fikado. Tiuj povas esti pasiva, aktivaflirtema/ambaŭrolpova. Ankaŭ ekzistas pasivega kaj aktivega roloj.

Roloj ankaŭ ekzistas en BDSM, kaj inkluzivas:

ktp.

[redakti] Samseksemaj roloj

0 n

Aktiva estas la penetranto, pasiva estas la persono, kiu penetras kaj flirtema partoprenis en ambaŭ operacioj. Tiuj terminoj povas ne nur difini la preferojn de ĉiu persono sed ankaŭ povas priskribi aŭtentokontrolo psikologia kaj/aŭ seksa aŭtentokontrolo.

[redakti] Aktiva

Aktiva estas la penetranta rolo en la sekso, plejofte per la peniso, dum sekso, anusa aŭ parola. Aktivi ankaŭ estas verbo signifanta "penetri aliajn homojn." Tial oni ofte diras pri la Esperanto-movado, ke ĝi tre aktivas. Ekzistas multaj rilataj terminoj kiel aktivega, kiu havas bonajn kapablojn kaj / aŭ estas agresema kiam penetranta.

[redakti] Pasiva

0949 n

Pasiva estas kiu estas penetrata en anusa seksumado. Pasiva povas ankaŭ priskribi pli larĝan sencon; ĝi ŝirmis rolon en emocia rilato kvankam ne nepre tiel. Pasivega interesiĝas pri la rolo intense penetriĝi. Flirtema pasivo pli ŝatus esti penetrata sed foje penetras.

Nu... tempas por ke ni francoj aktive lernu Esperanton! :-)

[redakti] Rolludoj

Advanced Dungeons and Dragons (Dragonoj kaj Kelkarceroj??) estas klasika rol(o)ludo, kie oni aktoras heroojn kaj batalas monstrojn por sekvante fadenon de iu fantazia rakonto, estrata de iu "ludestro" (ia rakontisto), kaj ankaŭ uzante ĵetpluredrojn kaj rolulfoliojn.

Oni ne diras ĵetkubojn, ĉar oni povas uzi ankaŭ ĵet4edrojn, ĵet8edrojn, ĵet10edroj, ĵet12edroj, ĵet20edrojn kaj eĉ ĵet100edrojn. Kompreneble en tia faklingvo por rolludistoj, oni diros (ĵet)sesedro anstataŭ ĵetkubo kaj skribos 2Ĵ6E kaj 3Ĵ10E por diri la sumo de "2 ĵetitaj sesedroj" kaj de "3 jhetitaj dekedroj".

Oni bezonos vortojn kiel "orko" kaj "lupfantomo" ( iu alia vorto) kaj "dragono" kaj "koboldo" kaj "12-a nivela batalisto", "nekromanciisto", kaj "kirasnivelo" kaj "berserko" kaj "spertopoentoj" kaj tiel multe multe plu...

[redakti] Rolludoj kaj Esperanto

Se ni faros esperantan version de rolludo, ni devos elekti la plej taŭgan ludon... Ĉar diversaj ludoj estas popularaj en diversaj landoj. AD&D estas klasika fantazimonda ludo. Oni ankaŭ ŝatas Warhammer por tio. En Germanio Schwarze Auge estas tre populara. Aliaj pli ŝatas la hororajn ludojn kiel Vampire the Masquerade kaj Chill kaj Call of Cthulhu. Iuj ŝatas sciencfikciajn ludojn. Kelkaj pli humuraj ludoj kiel Paranoia ege bonas!! Pli bretludo kaj diskutludo ol rolludo, Diplomacy jam ekzistas en iu Esperanta formo.

Content Navigation