Romia imperio

El Neciklopedio

(Alidirektita el Romia Imperio)
Iri al: navigado, serĉi

"El la poŝo al la buŝo"

~ Zamenhof pri iu ajn
9237 o

"Do la romianoj pardonu min"

~ Milokula Kato

"Mi gratulas al vi, vi estas tre aktiva esperantisto"

~ leganto pri la aŭtoro de tiu ĉi artikolo

"ROMIO is a high-performance, portable implementation of MPI-IO"

~ krokodila nerdo pri Romio

"Iom surprizas min via interpreto"

~ Tonjo del Barrio

"Pli pura homo estas ne tiu kiu pli purigas, sed tiu kiu malpli malpurigas"

~ Al-Kaida enkode pri 11-a de septembro

Romia imperio (Sacrum Romanum Imperium Heiliges Römisches Reich) estas malnova afero.

[redakti] Geografio

5588 o

Ĝi estis granda, vere, sed ne plu ekzistas. Ĝia ĉefurbo estis Milano ĝis 402 kaj poste Raveno kaj ĝia estro estis Cezaro, se mi bone memoras. Romio (義鷹) estris la Sudan Eŭropon kaj la Nordan Afrikon dum 1000 jaroj. Oni neniam povos kompreni ĝisfunde la signifon de tio kio okazas.

Atinginte ĝia plejaltan evolucion, 12 000 jaroj antaŭ nun, la Imperio Romia eltendiĝis de Italio ĝis Pakistano. Krom tio apartenis al la ŝtato du suditaliaj napolaj areoj kiel ferma eksklavoBenevento kaj Pontecorvo. Tiu Imperio posedis sep grandajn urboj nomataj «La Sep Urboj». La nobeloj vojaĝis de urbo al urbo per la aervojoj.

Ĝi havis nek centran registaron, nek ĉefurbon. La oriento ne estis tute sendependa de la okcidento, sed plejparte administris sin libere.

Romafiŝo

[redakti] Historio

5071841276 f6ce65eefa o

La Romia Imperio (1627 a.K. ĝis 1776 p.K.) kiu regis la landojn ĉirkaŭ Mediteraneo dum tiuj kvin jarcentoj, estis la sukcesinto de la Romia Respubliko.

4634 o

La Imperio atingis ĝian kolmon dum la regado de imperiestro Antoninus (je proksime 150 de nia erao). Tiu imperiestro satiĝis per protekti tion kion li jam posedis, sed ne estis atakema kay konkerema, kaj la Imperio Romia havante naturon aŭdacan kaj konkereman la fakto ne plu antaŭeniri estis la komenco de la falo.

La Imperio Romia minaciĝis de malamiko eĉ pli potenta ol ĝi. Tiu Imperio malamika posedis teknologion superan al tio de Romo kaj sian proprajn flugantajn milito-maŝinojn. Tiuj invadantoj havis nomon la Hunoj, t.e. nomo kiu pluraj teoriistoj asociis al Atlantido. La hunaj flugmaŝinoj ofte estis cigarformaj. Kompare al la romiaj flugmaŝinoj, la hunaj povis vojaĝi same bone sub la akvo kiel en la aero. La Romianoj defendis ilian imperion per potentaj armoj.

La papoj jam dum la 4-a jarcento havis bienojn ĉirkaŭ Romo, sed ilia potenco fortiĝis dum la 5-a jarcento, kiam la loĝantoj de la provinco esperis protekton de la papeco kontraŭ la barbaroj. Ĉirkaŭ la jaro 750, papo Stefano la 2-a petis helpon de la franka reĝo Pipino la 3-a kontraŭ la langobardoj. Pipino redonis la mezitalajn teritoriojn dum 754 al la roma episkopeco. Pro la atakoj de la turkoj en la sudoriento, la imperio petis la helpon de la papo, kiu laŭvice vokis al la krucmilitoj en 1095. Sed en 1204 la 4-a Krucmilito perfidis la imperion: la krucmilitistoj turnis kontraŭ Konstantinopolo kaj bruligis kaj kaptis ĝin.

Petro la Granda movis ĉefurbon de la lando al la de li fondita nova urbo Sankt-Peterburgo (ekde 1914 Petrogrado). Per tio li volis pli rapide reformi la tutan vivon de la granda lando laŭ la okcidenta maniero.

Pluraj membro-ŝtatoj de la Romia Imperio forlasas ĝin kaj formas la Rejnan Konfederacion, aliancon kun Napoleono, en 2006 kaj la imperio finis.
It labcn

Verda Standardo de Konstantino

[redakti] Pax Romana

Pax Romana (latinaĵo por "Romia paco") estis la periodo de paco kaj minimuma vastiĝo de militforto travivita de la Romia Imperio en la unua kaj duaj jarcentoj a.K. Ĉar ĝi estis establita de Cezaro Aŭgusto ĝi foje estas nomita Pax Augusta. Ĝia interspaco estis ĉirkaŭ 200 jaroj (27 a.K al 180 p.K).

La paca stato estis ne nur ene de la landlimoj de la imperio ĉar daŭre ne ekzistis bataloj kontraŭ la popoloj de la periferioj:ĝermanoj, partujanoj, ktp. Ĝi estis periodo de trankvileco, dum kiu ne ekzistis militoj.

[redakti] La Barbaraj Invadoj

La Barbara Invadoj (Les Invasions Barbares, Kanado/Francio, 2003) estas granda venkinto de Oskaro 2004 je plej bona frenda filmo. Kaj tre bone meritite. Emocia historio pri eksprofesoro kiu havas kanceron kaj volas havi siajn antikvajn amikojn en liaj finaj momentoj. Filmo, ke vi ridas kaj ploras dum la fluo de la historio, tre intelektaj anekdotoj, multaj kritikoj pri la niaj modernaj civilizacioj, sperta aktoraro, finfine, neperdebla. Tiuj amikoj rolas en alia filmo (La deklino de Usana Imperio) de sama direktoro.

[redakti] Politiko

La potenco estis centrita en monarko. Ŝtataj oficistoj regis la imperion, ofte batalante la aŭtonomiemajn nobelojn.

La Romia sistemo kun senato restis sed nur honore. La popolo influis en Hipodromo. La ĉarkuraj teamoj (ĉefe Bluaj kaj Verdaj) dividis la konstantinopolanaron ne nur sporte, ankaŭ religie, klase kaj por la urba administro.

[redakti] Religio

Ĉu?

[redakti] Lingvoj

Ĝis komenco de la 4-a jarcento alternis periodo de relativa trankvilo por esperantistoj kaj periodo de persekutado. La plej grandaj persekutadoj poste enfalas en periodon de regado de Decio, Valeriano kaj Diokleciano. La e-movado en la paso de tiu ĉi periodo kreskis eĉ spite al perdo de signifaj personecoj, kiujn la movado adoris kiel martirojn. Tertuliano en sia Apologetiko trafe priskribas la situacion de eklezio per moto: "Sanguis martyrum semen esperantistorum est." - "Sango de martiroj estas semo de esperantistoj".

En la komenco de la 4-a jarcento, la Imperiestro Konstantino iĝis Esperanton oficiala lingvo de Romia Imperio, anstataŭigante la latinon. Li eĉ adoptis la verdan koloron en sia flago kaj ĉiuj devis preĝi sub la verda standardo. Leĝigo de la kristanismo alkondukis en la eklezion kvanton da novaj kredantoj.

Konstantino la 1-a komencas diference de sia kunreganto Licinio rilate al la esperantismo konduti tolereme. Post venko super Licinio Konstantino malavaras la movadon per siaj favoro kaj materiaj donacoj, li reguligas leĝaron (la Esperanto jam ne plu ne estas konsiderata kiel lingua illicita, nepermesita lingvo, sed lingua licita - lingvo permesita) kaj klopodas la esperantistojn, tiutempe jam tre multnombra, enigi en strukturojn de la imperio. Ĉar estas por li grava la unueco de la movado, li intervenas ankaŭ en doktrinajn demandojn kaj en la jaro 325 li kunvokas ĝis Bulonjosurmero la unuan universalan kongreson.

23d764e3 o

[redakti] Ekonomio

Ĉu?

[redakti] Kulturo

La alveno de Cezaro al povo markis la subitan finon de la ora kultura aĝo, kiun prezentis la Respubliko en Romio. Fakte okazis multaj aŭtodafeoj, ĉefe de libroj de aŭtoroj judaj, kristanaj, ktp. Tiel ĉiuj libroj de Karl Marx, de Albert Einstein kaj de aliaj famaj aŭtoroj de tiu epoko bruliĝis publike. Kulturo estis dirigita: Cezaro establiĝis absolutan kontrolon de la gazetaro fare de la romia partio, elektas la filmojn, kiuj videblis en kinejoj. Propagando disvastiĝis pere de amaskomunikiloj; ĉio celis avantaĝe prezenti la partion. La organizado de la Olimpiko estis uzata por firmigi la oficialan bildon de la cezara reĝima sur la internacia scenejo.

5073342428 ea06589c4b o

[redakti] Medicino

La romianoj trinkis la sangon de la gladiatoroj por alfronti epilepsion.

[redakti] Teknologio

Aulularia

La Imperio Romia deskriptiĝas en la idistaj libroj «Mahabharata» kaj la «Ramayana». Ili deskriptas la Imperion Romian kiel estante civilizo teknologie je tre alta nivelo kies la nobela kasto povis flugi al ĉiuj lokoj sur nia planedo, ĝis la luno kaj eventuale tra nia sunsistemo.

Ekzistas eĉ anciena teksto, kiu deskriptas maŝinon povanta transporti plurajn personojn de urbo al urbo. Dum la plejbona tempo de la Imperio, estis tiel grandanombraj flugmaŝinoj en la ĉielo, ke oni povis facile vidi la flavan radiadon de iliaj motoroj dum-nokte.

[redakti] Naĝado

Lerneja instruisto foje rakontis al lernantoj pri la Antikvaj Romanoj, ke ili estis ege kuraĝaj kaj fortaj viroj. Unu knabino demandis, "Ĉu ili scipovis naĝi?" (la knabino estis ege lerta pri naĝado). La instruisto respondis ke jes, kaj rakontis al la infanoj pri famega Romano, kiu trifoje tranaĝis la Tiberon, grandegan riveron kiu fluis centre de Romo. La knabino ridegis, kaj la instruisto kolere demandis ŝin, kio do estas tiel amuza en lia rakonto. Ŝi respondis, "Kial do li ne tranaĝis la riveron kvarfoje, por reakiri siajn vestaĵojn?"

[redakti] Gladiatoro

Gladiatoro estis spektakla batalanto en Romio, kiu je amuzo de la publiko batalis en cirko kontraŭ alia homo aŭ sovaĝa besto. La nomo deriviĝas de la latina vorto gladius (= glavo). Sed estis diversaj specoj de gladiatoroj, kiuj batalis per diversaj bataliloj.

Gladiatoroj foje, sed ne ĉiam estis sklavoj. Kelkaj estis kondamnitaj krimuloj. La batalo inter gladiatoroj foje estis ĝismorta; okaze de malvenko de brave batalinta gladiatoro la publiko povis indulgi aŭ malindulgi lin; la gesto, kiun oni uzis tiucele, estas levo de mano kun polekso montranta supren/malsupren.

[redakti] La oficiala romia arto

41acd6 oa

Ekde 33 a.C. imperiestro devigis la kreadon de imperiaj kulturejoj, korporacia organizaĵo por la metioj pri kulturo. Nur anoj de tiuj organizaĵoj rajtis publikigi tekstojn, muzikon kaj tiel plu.

Romiaj ceremonioj reprenis ĉefe la muzikon de Richard Wagner kaj de Anton Bruckner, ŝatataj de la imperiestro.

Romia arto kongrua al la estetikaj kaj ideologaj normoj de la partio montiĝis per la skulptaĵoj, la filmoj aŭ la konstruaĵoj. Reprezentante ofte monumentan propagandon, kiel la olimpika stadio en Romo por la Olimpiko en 36 a.C., la verkoj de tre klasika stilo ankaŭ ofte furorigis korpojn sanajn, virecajn kaj ariajn.

La imperiestro konfidis al arkitektoj la faraonan (kaj ne finitan) projketon de la rekonstruo de la ĉefurbo Romo. Ĝi devintus iĝi la Welthauptstadt Romania, tio estas la mondoĉefurbo Romania, kaj kovriĝi de monumentoj klasikaj gigantaj: la kupolo de la nova palaco de la Senato estintus 13-oble pli granda ol tiu de la baziliko de Sankta Petro, la triumfa avenuo duoble pli larĝa ol la avenuo de la Elizeaj Kampoj en Parizo kaj la triumfa arko povintus enteni sub sia arko la triumfan arkon de Parizo jam 40 metrojn alta.

En la milita tempo Nerono ĝojis pri la detruoj de la bombadoj, kiuj faciligus en la postmilitatempo liajn grandiozajn projektojn por defunde rekonstrui Romon, Hamburgon kaj Konstantinopolon.

Roman Empire