Romia imperio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"El la poŝo al la buŝo"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Do la romianoj pardonu min"

~ Milokula Kato

Romia imperio (Sacrum Romanum Imperium Heiliges Römisches Reich) estas malnova afero. Ĝi estis granda, vere, sed ne plu ekzistas. Ĉefurbo de Romia imperio estis Romo kaj ĝia estro estis Cezaro, se mi bone memoras.

[redakti] Historio

La Romia Imperio estis la sukcesinto de la Romia Respubliko. La Romia Imperio (1627 ĝis 1776 p.K.) estis imperio de Romio, kiu regis la landojn ĉirkaŭ Mediteraneo dum tiuj kvin jarcentoj. Pluraj membro-ŝtatoj de la Romia Imperio forlasas ĝin kaj formas la Rejnan Konfederacion, aliancon kun Napoleono, en 2006 kaj la imperio finis.
Verda Standardo de Konstantino

Historio kaj la heredaĵo de la Romia imperio estas tiom granda ke mi scivolemas, kion forlasis por ni la Romia Imperio krom paganoj, sed mi lacas... La Vikipedio ne enhavas artikolon kun precize tiu ĉi nomo (vere mi eĉ ne serĉis). Plibonigu se vi povas.

[redakti] Lingvo

En la komenco de la 4-a jarcento, la Imperiestro Konstantino iĝis Esperanton
Title-eo.gif
oficiala lingvo de Romia Imperio, anstataŭigante la latinon. Li eĉ adoptis la verdan koloron en sia flago kaj ĉiuj devis preĝi sub la verda standardo.
wikia