Romo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Brando.jpg PORCA MISÉRIA!!!!! PORCA NECIKLOPEDIO!!!!!

Chi tio èstas vera kaj propria artikolo italiana kaj èstas kontrollata dela Cosa Nostra Siciliana. Mettu la manojn sur ĉi tiu artikolo, kaj la Mamma Camorra se la prende con te, kaco!
Chiu vuolas spaghetton kaj polpettojn?

Pizza mista.jpg
""Duodecim vultures, novem columbi, tres Boeing 737 atque unus Nifo. Vici!""
~ Romulo al Remo

"Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo."

~ Zamenhof al turismagento

"Kompreneble"

~ Marokano

"Roma locuta, causa finita est"

~ Aŭgusteno


Romo.jpg

Romo (itale, Roma) estas la ĉefurbo de Italio kaj antikvece de Romio. Interne de Romo estas la Vatikano, la centra oficejo de la Katolika Eklezio. Tie loĝas la papo kaj tie li de tempo al tempo ankaŭ fekas.

La fondintoj de la urbo estas Romulo, kiu ne konstruis ĝin en unu tago. De li venas la nomo de la urbo, kiel ĉiuj scias, sed aĉaj idistoj diras ke "la nomo forsan devenas de Ruma, l'anciena nomo dil Tiber-rivero". Alie, modernaj filologoj diras:

nomen verbum rumach replicat; hoc verbum est Etruscum et 'flumen' fere significat, nam non est procul a Roma Tiberis. Etiam potest Romam replicare verbum Etruscum rhome. Hoc verbum redditur 'vis'.

Romo estas la "Eterna Urbo" kaj ankaŭ la "urbo de ses montetoj" (unu estis rabita de barbaruloj).

[redakti] Loĝantaro

En Romo loĝas romanoj. Kelkaj estas bonaj romanoj, sed, plejparto estas nur komercaj romanoj, sen granda literatura valoro.

2781600598 1.jpg

[redakti] Vindidaĵoj

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Roman Forumon kiel unu el ĉefaj mirindaĵoj de Romo:

Ambaŭ vojaĝas plue al Roma urbo riĉlaŭra:
-Jen l'alta Koloseo kun marmorŝtono polura,
la Konstantena arko kaj statuego de Febo,
nobela Panteono kaj civitana Forumo.
Tie la Katedralo de Sankta Petro videblas
kun la skulptaĵo fajna de l'Pietato Sidanta
kaj freskoj surplafonaj en la Finjuĝa Kapelo.

[redakti] Kvirinalo

934 n.jpg

Kvirinalo (latine: Collis Quirinalis, itale: Colle Quirinale) estas unu el la sep montetoj de Romo, kie loĝas kviroj.

Laŭ la legendo sur la Kvirinalo ekzistis loĝejo de kviroj, en kiu loĝis reĝo Titus Tatius post la paco inter romoj kaj sabinoj. La gejoj konstruiĝis tie ĉi altarojn por sia dio Kviro, kio donis al la monteto la nomon Kvirinalo.

[redakti] Koloseo

Nia turisto staras antaŭ roma Koloseo kaj cerbumas: „Mi ĉiam diras, kiu ne havas sufiĉe da mono, ne komencu konstrui.“

[redakti] Marsa Kampo

La Marsa Kampo (el la latina: Campus Martius, Campus, kampo kaj Martius, de la planedo Marso), estas pli ol 250 ha granda publika loko de la antikva Romo. Ĝi estas dediĉita al loĝantoj de la planedo Marso kaj oni uzis ĝin kiel ejo por nifoj kaj kosmoŝipoj, krom se la militistoj bezonis ĝin por ekzercado. Ĝis la konstruo de la aŭrelianaj muroj la marsa kampo troviĝis ekster la urbomuroj kaj estis do logika ejo por bonvenigi eksterteraj estroj aŭ ambasadoroj, kiuj ne rajtis eniri la urbon. Eksterteraj kultoj rajtas konstrui templojn tie ĉi.

[redakti] Roma Forumo

En preskaŭ ĉiu romia urbo ekzistis forumo kiel centro de la politika, ekonomia, kultura kaj religia vivo. La plej malnova tia loko estis la Roma Forumo, t.e. la forumo en la urbo Romo, kiu estis spegulo de la tuta romia historio kaj centro la politika povo en la urbo Romo kaj en la tuta Romio.

La monumentoj de la forumo estas el tri grandaj konstruaĵotipoj, kiuj servis malsamajn celojn:

  • temploj kaj aliaj religiaj konstruaĵoj,
  • politike utilaj konstruaĵoj,
  • ekonomie gravaj konstruaĵoj.

Tamen ne eblas vere distingi la utiligon, ĉar ekzemple la Saturnotemplo utilis ankaŭ por konservi la ŝtatan trezoron aŭ por publikigado de nesekularaj informoj.

[redakti] Subura

Subura estas roma urbokvartalo, kie loĝis malriĉuloj kaj kiu misfamiĝis pro tio. Tamen ankaŭ Julio Cezaro iam loĝis tie.

Laŭ la aŭgusta subdivido, Subura estis parto de la 4-a regiono de la urbo. Ĝi situis inter la montetoj Kvirinalo, Viminalo kaj Eskvilino (duonvoje inter Stazione Termini kaj la Koloseo).

Ĉiujare la loĝantoj de Subura kulte batalas la 15-an de oktobro kontraŭ la loĝantoj de la Via Sacra. Tiu batalo nomiĝis „Oktobra ĉevalo“ (equus October).

[redakti] Lingvoj

Oni antikve parolas la sabinan kaj la etruskan en Romo, sed iom post iom ili estis anstataŭigitaj de mondfama lingvafrankao, nome la koingreka. Ankaŭ ekzistis iu stranga kreolo inter tiuj tri lingvoj, Latino, inventita de Cicerono por denunci krimulojn. Li ĉiam akuzis ilin Latine por ke ili klopodu kontraŭargumenti sed malgajnu pro malbona gramatiko.

En la mezepoko estiĝis movado en Romo por liberiĝi de la latina, do juda okulkuracisto nome Danto inventis novan, pli facilan lingvon, la italan. Sed finfine eĉ tio anstataŭiĝis de Volapuko.

[redakti] Historio

La incipit (komenco) de Romo estas, kiel diras fakuloj kiel Bruno Travestulo, kiu analizas precipe la incipit el la romanoj, la “eksplodo kiu generas kaj startigas la kosmon romanan kaj nin envojigas kompreni karakterizojn, intuicii panoramojn kaj estontajn disvolviĝojn”, kaj tio “okazas ĵus kiam ni legas la unuajn dek aŭ dudek liniojn”< br/> “Legante, fakte, la unuan paĝon ni ne altiriĝas al la kono de la tuta romano, kompreneble, sed en ni kreiĝas mensaj emaj spuroj laŭ kiuj orientos nian legadon”.

[redakti] Incendio de Romo

Ekde 18-a de julio ĝis 24-a de julio 64, Romo estis devastita per granda incendio. Laŭdiroj akuzis la imperiestron Nero kiel ĝian kaŭzanton. Por deturni la suspektojn, laŭ Tacito, li akuzis kaj persekutis la fiajn kristanojn.

Romo enhavis tiam 14 kvartalojn, tri estis tute brulitaj, kvar estis parte detruitaj kaj sep suferis damaĝojn de la incendio. Nero profitis la okazaĵon por rekonstrui la urbon laŭ nova urbanisma plano. Pro tio, li kolektis kromajn tributojn je provincoj.

Nero ludis liron dum la incendio, deklamante poemon pri la incendio de Trojo.

[redakti] Kontribuaĵoj

La antikvaj romanoj kontribuis multe al la monda kulturo, ekzemple:

  1. Vicipaedia
  2. Winnie Ille Pooh
  3. La vorto peniso

[redakti] Neantaŭvidita respondo

Unu provincano, veninte Romon, turnis al si la atenton de ĉiuj per frapanta simileco kun la imperiestro Aŭgusto. Tiu ĉi ordonis, ke oni alkonduku al li la similulon kaj, rigardante lin atente, li diris :

— Junulo, ĉu via patrino neniam estis en Romo?

— Ne, Sinjoro, respondis la provincano, sed mia patro ofte tie ĉi estadis. [I. Lojko.]

[redakti] Religia graveco

Horatii.jpg

Estas mallonge antaŭ Kristnasko. La ĉiujara kristnaska forpermeso kun la kompleta teamo estas okazonta. Kiel ĉiujare Jesuo, Dio kaj la Sankta Spirito kunsidiĝas kaj interkonsiliĝas kien vojaĝi ĉifoje. Dio opinias:

Ni flugu al Las Vegas!

Jen respondas la Sankta Spirito:

"Sed tien ni ja preskaŭ ĉiujare flugas. Mi volas foje entrepreni ion novan – kiel estus pri Jerusalemo?“

Jesuo opinias:

"Kara mia, neniukaze! Unufoja restado tie tute sufiĉas al mi. Sed kiel estus, se ni vojaĝus al Romo?“

Jen respondas la Sankta Spirito:

„Tre bone, tie mi ankoraŭ neniam estis!“

[redakti] La vizito de Johano Paŭlo la 2-a al la sinagogo de Romo

La juda-kristana dialogo ricevis novan impulson dum la papado de Johano Paŭlo la 2-a ne propre kiel rezulton de teologia revizio sed prefere kiel edifan elstariĝon de la personaj spertoj de la pola papo. Kaj la 3-an de aprilo 1987, unua papo en la historio, estis gasto de la sinagogo de Romo, kie li estis ricevita de la rabeno Elio Toaff kaj de la juda komunumo.

[redakti] Literaturo

  • La Antikva Romo surmare. Prelego de la ĉefministro Mussolini. Trad. el la itala. 1927, 69 p.
  • Quo Vadis? Romano el la tempo de Nero, de Sienkiewicz, el la pola trad Lidja Zamenhof. l933; 544 p. „Apenaŭ mi povus rekomendi pli bonan verkon por E-isto, kiu bone lerninte la lingvon, volas literature utiligi siajn konojn. La traduko estas glata, facilflua, bonege ekvilibrita, kristale klara.“ (t, Lingvo-Libro,193 , p: 14.)
  • Romaj Elegioj. - La Taglibro. De Goethe, el la germana trad. Kalocsay, 1932, 80 p., kun ilustraĵoj. „La du varsaj varkoj montras la erotikan Goethe. Sed ĉi tiu erotiko puriĝas alta kaj nobla en la flemo de l' arto kaj emo.“ (El la Antaŭparolo.)
Content Navigation