Ronald Reagan
El Neciklopedio
"Li esploris iom la fundon de la glaso"
~ Zamenhof pri Reagan
"Liajn meritojn oni disdonis al la ĉiaspecaj senmerituloj kiel Helmut Kohl kaj Miĥajil Gorbaĉov"
~ Milokula Kato pri RR
"I don't know esperanto, excuse me !"
~ usonano pri ĉi tiu artikolo
Ronald McDonald Reagan (ruse Рейган, Рональд Макдональд) estis filma stelo kaj politika geniulo.
Lia milita kampanjo por liberigi la tutan insulon de Grenado estis inter la plej grandaj triumfoj de historio.Li plej pova armilo estis tamen humuro.
En radia disaŭdigo li diris: "Mi ĵus subskribis leĝon kontraŭ Sovetio. La bombado komenciĝos post kvin minutoj."
Pro tiu trafa ŝerco, tuj malaperis la streĉo inter oriento kaj okcidento. Post malmultaj tagoj falis la berlina muro.
Milionoj da gehomoj ŝuldas al Ronald Reagan personan liberon. Reagan alprenis la taskon purigi la peston kaj atakis la koron de la monstro: la elĉerpitan ŝtatkontrolatan ekonomion de Sovetunio. Ne plu kapabla fastante pluhavigi al si novajn armilojn, Moskvo ŝanĝis la taktikon, serĉis pli pacan kunekziston kaj samtempe ekis tre superaĵan disliberigon de la socio. Poste evidentiĝis ke la interna vaporpremo estis tro forta, kaj la kaserolo eksplodis.
Reagan kontraŭbataladis marksismajn reĝimojn. Ili vivigis siajn popolojn en mizero kaj emis disvastigi. Tiel la nordvietnama reĝimo klopodegis influi Laoson kaj Kamboĝon, la kubaj soldatoj okazigadis revoluciojn en Afriko.
Neniu el la subtenataj de Reagan reĝimoj kreadis en siaj propraj landoj neelteneblan varmankon, kiun la okcidentanoj eĉ imagi ne kapablas.
[redakti] Dia misio
Dio uzis lin por frakasi la komunisman imperiegon. Dio ĉiam uzis homojn, kiuj estis pretaj servi Lin. Jam la pluraj ekzemploj en Biblio montras tion. Li ne uzis Carter-on, ĉar tiu preferis serĉi "interkomprenon" kun Breĵnev kaj la senbrida banditaro en Irano ostaĝinta la anoj de la ambasadejo.
[redakti] Hitlero kaj RR
Komparo inter Hitler kaj Reagan okulfrape lamas.
Hitler malamegis la komunistojn, ĉar ili estis liaj laktofratoj. Reagan batalis kontraŭ ili, ĉar sciis kaj konsciis, ke komunismo estas pesto. Hitler plifortigis la komunistojn. kiuj ekde la militfino prezentadis sin kiel "liberigintoj". Reagan ja liberigis la grandan parton de la civilizita mondo de la plago.