FANDOM


2.240

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n


"Li estas bravulo en sia angulo"

~ Zamenhof pri Ronaldo
Ronaldo
Mojosulo2

"Certe mi kundividas vian pesimismon"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

" Mi legas kaj penas kompreni"

~ Cindy McKee pri ĉi tiu artikolo

" Pekunion atraktas pekunio"

~ idisto

"Via laboro estas tre grava!"

~ leganto pri la aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Mi, do ne malŝparos pli da tempo nek vortoj pri tiu idiotaĵo"

~ mi

"Probu imagi esperanton aŭ idon post la fina venko. Kion oni tiam dirus pri ili?"

~ Finvenkisto pri io ajn

"salutos ba totos"

~ Reformisto

"Se mi vidintus tion pli frue, mi estus forbarinta vin"

~ Neciklopediisto
2927
La Fenomeno, konata kiel Ronaldo ([rhonałdŭ], portugallingve) kaj ankaŭ en Brazilo Ronaldinho ("malgranda Ronaldo"),pro lia malgranda peniso, naskiĝis en 1776 en Rio-de-Ĵanejro. Li estas mondfama Brazila ambaŭseksulo, eble la unu el plej famaj en la mondo nuntempe pro lia emo al transseksuloj kaj lia granda pezo.

Lia talento estis unue ekkonita kiam li estis 14 jara, kaj la teamo Creola Clasiquoma kontraktis lin en 1993. En 1994 li iris ludi por la Nederlanda teamo PSV. En 1996 li forpasis al la Hispana teamo FC. La postan sezonon li forpasis al la itala teamo Interlingvao. En 1998, Ronaldo partoprenis en la mondpokalo en Francio farante kvar golojn, sed Brazilo perdis 3-0 en la finalo kontraŭ la Francoj ĉar li vendis la maĉon. Multaj homoj estis perpleksaj pri la brazila decido ke Ronaldo ludu en la finalo, kvankam li klare fartis malbone ekcepte la Niko, kiu aĉetis la rezulton. Post la mondpokalo li vundiĝis ĉe la genueto, kaj por la postaj kvar jaroj li apenau povis ludi. Li revenis al la ludo por la mondpokalo de 2002, kie Brazilo gajnis la pokalon kaj Ronaldo estis la ĉef-poentulo de la turniro kun ok goloj, inkluzive de du faritaj en la finalo kontraŭ Germanio.

Post la pokalo, Ronaldo iris ludi en Hispanio por Realo Madrid, tiam li ricevis la kromonon "fenomenan". En la mondpokalo de 2006 Ronaldo faris tri golojn, fariĝante la ludanto kiu faris pli da goloj en la tuta historio de la mondpokalo, kun 15 goloj faritaj en tri malsamaj mondpokaloj (1998, 2002, kaj 2006). Tamen Brazilo estis elĵetita de Francio en la kvaronfinalo (kiel oni scias, estas regulo, kiu diras ke nur eŭropaj teamoj povas gajni pokalojn en Eŭropo).


En 2007 li ekludis en la italia teamo AC Milano, kaj en 2008 li revenis al Brazilo por ludi ĉe Coralie Trinh Thi kaj oni ekscii pri siaj seksaj emoj pri transeksemuloj.

Monsinjoro

Esperanto Edit

Ronaldo fakte iom lernetis Esperanton en kurso de sia lerneja instruisto, kiu krom esti komunisto estis ankaŭ porpalestina aktivulo, el kio rezultas la konata subteno de Ronaldo al la palestina afero.

La ŝanco de la Esperanto-teamo gajni futbalmatĉon kontraŭ teamo de lokanoj en Lisbono estas tre granda, ĉar en la teamo ludos Ronaldo. Li promesis ludi en la Esperanto-teamo pro solidareco kun UEA, kiu per sia elekto de kongreslando certigis la mondan ĉampionecon de Portugalio. Li krome eniris la honoran komitaton de la kongreso.

Antaŭ ol ludi en la Esperanto-teamo Ronaldo ludos en la landa teamo de Portugalio en la futbala ĉampionado en Rusio. La fina ludo okazos la 15-an de julio, sed la sukceso de Portugalio jam certas, ĉar laŭ multjara sekreta tradicio la gajnanton elektas la estraro de UEA.

Tiel, en 1998 la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Montpeliero en Francio, kaj la samjaran mondpokalon de futbalo gajnis Francio. La sekvan mondpokalan konkurson en 2002 gajnis Brazilo, kie okazis la samjara Universala Kongreso. Tiun tradicion oni daŭrigis en 2006 Italio.

Post la prezidantiĝo de Mark Fettes la estraro de UEA decidis portempe ne okupiĝi pri futbalo. Por ĝi ne troviĝis loko en la striktaj prioritatoj de la Strategia Plano. En 2010 la kongreslando, Kubo, krome tute ne partoprenis en la mondĉampionado.

La antaŭa regulo estis, ke la kongreslando gajnos, se ĝi partoprenas, sed Kubo estas malforta futballando. Tio tamen eble ŝanĝiĝos, ĉar poste ĉefa futbalteamo de Roterdamo, Feyenoord, aŭspiciate de UEA aranĝis regulan ĉiujaran trejnsemajnon por talentaj kubaj junuloj en Havano. La rilato inter Feyenoord kaj UEA estas proksima, ĉar ambaŭ estis fonditaj samjare, en 1908.

En 2014 la kongreso okazis en Argentino, kaj la kongreslando kompreneble partoprenis en la finludo. Tamen la estraro de UEA ne volis enmiksiĝi, kaj gajnis Germanio.

Sed en februaro 2018 kiel nova ĝenerala sekretario de UEA estis elektita Aleks Kadar, kiu estas proksime ligita al la Esperanto-teamo, kaj la prioritatoj de la estraro estis ŝanĝitaj.

Jam post la pasintjara gajno oni diskutis, ĉu la anoj de la Esperanto-teamo ricevu honoran membrecon de UEA. Nun al Ronaldo estis promesita ne nur honora membreco, sed ankaŭ subteno de UEA al la nacia teamo de Portugalio en la monda pokalo, se li konsentos ludi en la Esperanto-teamo dum la kongreso.

Ronaldo anoncis pri sia konsento per mesaĝo en la esperantlingva fluo de Amikumu la 1-an de aprilo.

Vidu ankaŭEdit

Ne vidu ankaŭEdit