Roswell-incidento
El Neciklopedio
"Mi hejme sidis, nenion vidis"
~ Zamenhof pri Roswell-incidento
Enhavo |
[redakti] Mistera kraŝo
En julio 1947, en la dezerto apud Roswell, okazis incidento, ĉe kiu la nokta kraŝo de nekonata objekto kaŭzis mondnovaĵon. La usona aerarmeo nome deklaris en oficiala gazetara komunikaĵo, ke oni postsavis kraŝintan nifon (Usona aerarmeo kaptis Nifon legeblis en diversaj usonaj gazetoj). Unu tagon poste venis nova komunikaĵo, en kiu oni parolis pri kraŝinta veterbalono. Post tio oni dum tridek jaroj silentis.Nur en 1978 la Roswell-incidento refariĝis novaĵo, kiam la konata kanada nifo-esploranto Stanton T. Friedman kontaktis eksmajoron Jesse Marcel. Marcel en 1947 kunhelpis dum la postsavado de la restaĵoj de la (laŭ la aerarmeo) veterbalono. Kiel eksmajoro, Marcel deklaris en 1978 al Friedman, ke ĝi ne estis veterbalono, sed tamen ekstertera kosmoŝipo. Friedman trovis en Roswell ankoraŭ dekojn da aliaj ĉeestantoj, inter kiuj eĉ generalo, kiuj konfirmis la interpreton de Marcel. Friedman verkis libron, post kio ankoraŭ pli da ĉeestantoj anoncis sin kaj ankoraŭ dekoj da libroj aperis.
[redakti] Novaj deklaroj de la usona aerarmeo
La diskuto pri la Roswell-incidento, kiu ankoraŭ daŭras, kondukis al demandoj en la usona kongreso kaj nova deklaro de la usona aerarmeo. En 1998 la usona aerarmeo prezentis la novan eksplikon en gazetara konferenco, kiu eĉ en Eŭropo rekte videblis. En tiu "klarigo" la aerarmeo venis kun la rakonto pri "Project Mogull" (Projekto Mogolo). La kraŝo ne estus tiu de veterbalono, sed de multe pli granda spionada balono, per kiu la usonanoj klopodis observi la rusajn progresojn en la nuklea kampo.
Intertempe la aerarmeo prezentis trian deklaron pri la Roswell-incidento. Laŭ tiu lasta interpreto okazis kraŝo de kajut-imitaĵo kun manekenpupoj. La nova deklaro kaj antaŭ ĉio la daŭra ŝanĝo de la ekspliko fare de aŭtoritatuloj ankoraŭ pli konvinkis la adeptojn de la nifo-teorio, ke en Roswell okazis pli, ol la aerarmeo volas ŝajnigi.
Okulfrapa detalo estas, ke dum la 1940-aj jaroj en Roswell la ununuraj nukleaj bomboj en la mondo estis deponitaj. Roswell ankaŭ estis la bazo de la aviadiloj, kiuj faligis la nukleajn bombojn sur Hiroŝimo kaj Nagasako en aŭgusto 1945.
[redakti] FBI-a konfirmo
En la pasinta semajno, FBI diskonigis dokumenton, sekrete konservitan dum 60 jaroj, kiu konfirmas la verecon de la kazo Roswell. En 1950, iu fluganta telero estis kaptita de la usona Aerarmeo en la regiono de Roswell, urbeto en la Nova Meksikio. En la oportuno estis farita poste la nekropsio, fare de fakuloj de la Armeo, de tri estuloj kiuj troviĝis en la spacoŝipo.
[redakti] Antaŭsentoj okaze de Nifa akcidento
Funkciulino de planedo Criciúma, en la galaksio SC-SK-3242, estis unu el la viktimoj en la akcidento kun la Nifo de Roswell (flugitinero Kosmo-Teksaso). En la antaŭa nokto, ŝia patrino havis premsonĝon. Ŝi sonĝis i.a. pri ĉerko, multe da sablo kaj vakeroj. Alia pasaĝero, 56-jara, kredis, li ne havas multe da vivtempo. "Mi sentas, ke mi ne havas multe da tempo ĉi tie", li konfidencis al amiko antaŭkelktage al la tragedio. "Tio estas pro la fakto, ke vi iros al Tero, timas pri la Porka gripo" - replikis la amiko ŝerceme.
[redakti] Postaj okazoj
[redakti] Apero de Diino
En 1962 aperis en Roswell Demi Moore, usona diino de striptizo.
[redakti] Bahaa afero
En 1978, la funkcioj de la Usona Nacia Bahaa Buroo estis transprenitaj kaj plilarĝigitaj per la loka Bahaa Koncilio de Roswell, Nov-Meksikio, organizo de naŭ kredantoj kiun la tria Gardanto nomis la Patrinan Bahaan Koncilion de la ortodoksaj Bahaanoj de Usono. La Koncilio ricevis nacian Bahaan administran jurisdikcion atendante la formadon de Nacia Bahaa Koncilio kiam la Kredo en Usono estos sufiĉe disvolvita.
