Roterdamo
El Neciklopedio
| Dit artikel is van Nederland!!
Tie ne estar nur mueldomoj kaj tulipoj! |
"Nek transnaĝeble, nek transireble"
~ Zamenhof pri Roterdamaj kanaloj
En ĝi estas la preĝejo, palaco, muzeo kaj biblioteko de la esperantistoj, la administrejo de UEA. La Esperanto-muzeo havas, interalie, la belarton de Rafaelo kaj Mikaelanĝelo.
[redakti] Esperanto
Ekde novembro 1955 la Centra Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio troviĝas en Roterdamo kun centralisma strukturo kun peza burokratio. Ekzistas loka Esperanto-grupo, nomata Merkurio, ĉar unu el ĝiaj radikoj estis grupo de komercistoj. Ĝi kunvenas en la Centra Oficejo.
Dufoje en la jaro la oficejo invitas al Malferma Tago, kiu altiras proks. cent esperantistojn el Nederlando, Belgio, Germanio kaj parte ankaŭ aliaj landoj. Oni havas prelegojn kaj aliajn prezentojn.
En Roterdamo okazis la Universala Kongreso de 1967 (en la tiam nova kongrescentro De Doelen), ĉar en Israelo la politika situacio estis tro streĉita por okazigi la planitan kongreson. Venis ankaŭ la Universala Kongreso de 1988 al Roterdamo, kiam la Asocio fariĝis okdek-jara. Ankaŭ en somero 2008 la kongreso kunvenis en Roterdamo, en la Borso Monda Komerca Centro.
[redakti] Famaj roterdamanoj
- Erasmo, humanisto
- Gijsbert Karel van Hogendorp, ŝtatisto, verkinto de konstitucio
- Marten Toonder, unua nederlanda komiks-verkanto
- Elly Ameling, sopranistino
- Leo Beenhakker, futbal-trejniganto
- Ruud Lubbers, ĉefministro
- Pim Fortuyn, politikisto, kiu estis murdita
- Neelie Kroes, EU-komisarino
Esperantistoj:
- Gerrit Paulus de Bruin, verkisto
- Dekerido, verkisto
- Marianne H. Vermaas, direktorino de la Centra Oficejo de UEA