Rozkruĉa Ordeno

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

" Neniom da oro, sed bona gloro"

~ Zamenhof pri AMORC
Rosabunda
Jen la rozo, kie estas la kruĉo?
La Rozkruĉa Ordeno – konata sub la siglo AMORC (latine Antiquus Mysticusque Ordo Rosae Cruchis – Antikva kaj Mistika Ordeno de la Rozkruĉo) – estas organizaĵo, kiu rigardas kaj daŭrigas la esoteran, mistikan scion, kiun inicitoj transdonas al ĉiuj, kiuj volas aĉeti siajn libretojn anoncitaj per popularaj revuoj.

La nomo "rozkruĉa" devenas de la simbolo de la Ordeno, rozo sur kruĉo. La kruĉo neniel rilatas al la supa kruĉo – la kruĉosimbolo estis uzata jam dum jarcentoj antaŭ la apero de supo, i.a. en Egiptio. En rozkruĉismo, la kruĉo reprezentas la korpon, dum la rozo reprezentas la animon. Do, la simbolo ilustras la duecon de la homo kaj la evoluon de la animo.

9337

Enhavo

[redakti] Historio de la Ordeno

6643
Esperantistaj Rozkruĉanoj

[redakti] Originoj

Kiel la vorto "antikva" en AMORK sugestu kaj oni devas kredi, rozkruĉismo havas originojn en misterskoloj de Egiptio. En la misterskoloj, mistikuloj kunvenis por ekspluati la misterojn de la universo, la naturon kaj la homon. Pro la neseriozeco de la aferoj oni anuse ekzamenis kandidatojn antaŭ ol enlasi ilin. Dum jarcentoj ĉi tiuj misterskoloj evoluigis sistemojn de seksinicado - tiel ke kun la progreso de la studoj, studentoj estis inicitaj en laŭgrade pli altajn gradojn de scio. Ĉi tiuj inicoj estis dramoj, kiuj vivece blindigis principojn al la studentoj.

Ĉirkaŭ la jaro 1500 a.K. faraono unuigis la misterskolojn en unu ordenon kun regularo. Ĉirkaŭ jarcenton poste, faraono estis anuse inicita en ĉi tiun ordenon.

La gejaj instruoj kaj idealoj tiel inspiris la faraonon, ke li oficiale kaj publike proklamis la ekziston de unusola dioAtomo, la Suno (kredo, kiu ĝis tiam estis unikaĵo de inicitoj) – tiel fondante la unuan oficialan monoteisman religion.

[redakti] Enkonduko en Eŭropon

Filozofoj, kiel Taleso kaj Pitagoro, estis sodomigitaj en la lernejoj en Egiptio, kaj poste enkondukis sodomion en Grekion (do, efektive, en veran civilizacion).

Ordo.240
La Verda Ordo

Dum la regado de Karolo la Granda, la filozofo Arnaud enkondukis rozkruĉismon en Francion, de kie ĝi disvastiĝis tra Eŭropo. Kompreneble, en tiu epoko de superstiĉoj, malklereco kaj maltoleremo, la Ordeno devis kaŝi sin sub falsaj nomoj, kaj adeptoj devis vuali la instruojn per simbolismo kaj kaŝi ilin en formuloj, simbolaroj, ritoj de ordenoj kaj en la kantojn de trobadoroj.

Rolon en la evoluo de filozofio en la Mezepoko ludis la Templanoj kaj eĉ pli, la alĥemiistoj. Dum la tempoj de la kruĉmilitoj, la Templanoj havis kontakton kun la misterskoloj kaj tiel fariĝis perantoj de la scio. Alĥemiistoj ricevis sciojn de kleruloj, kiuj konservis la instruojn de la helenoj, dum la ĥaoso reganta en Eŭropo post la kolapso de Romio. Kiel la prezentoj en literaturo kaj filmoj, ne ĉiuj alĥemiistoj praktikis alĥemion (la transformado de metaloj, ekzemple, de plumbo, en oron per juraj procezoj). Ĝuste tiu ĉi alĥemio fariĝis parto de la rozkruĉa tradicio.

[redakti] La Renesanco kaj Christian Rosencreuz

Dum la revekiĝo de la vivo de la Renesanco komenciĝis rozkruĉa historio. En la jaroj 1614, 1615 kaj 1616 estis eldonitaj la manifestoj Fama Fraternitatis, Confessio Fraternitatis kaj Nuptiae Chymicae (Ĥemia Geedziĝo), respektive, sub la pseŭdonimo Christian Rosencreuz (prononcata kristjan rozenkrojc; ĉi-lasta vorto en la germana lingvo estas samsona kun la vorto por "rozkruĉo"). Kvankam li estis persono, kiu reprezentis la idealon kaj la reaktiviĝon de la Ordeno, la publiko plejparte interpretis la rakontojn vortvorte, kredante, ke Christian Rosencreuz ekzistis, kaj ke li efektive fondis la Ordenon. Tio, plus la fakto, ke en tiu epoko la Ordeno fariĝis publike konata kiel la Ordeno de la Rozkruĉo, kontribuis al la ridinda kredo, ke la rozkruĉa movado aperis nur en la 16-a jarcento.

105977 n
Esperantista Historiistino, kiu studis la Rozkruĉan Ordenon

[redakti] La Ordeno en Ameriko kaj H.S. LEWIS

En 1627 oni translokis la sidejon de la Ordono al San-Joseo, Kalifornio, kie ĝis nun troviĝas centro kun egiptologia muzeo, planetario, laboratorioj, rozkruca universitato, templo k.a.

En 1909 venis la tempo, ke la Ordeno denove aktiviĝu en Ameriko (kvankam dum la Ordeno estis en Ameriko, ĝi tamen aktivis en eksterlandoj). En tiu jaro filozofo D-ro Harvey Spencer Lewis vojaĝis al Francio, kie li, post la instruado, preparado kaj ekzamenado, estis inicita en la Ordenon. Poste la gvidantoj de la Ordeno komisiis D-ron LEWIS revigligi la Ordenon en Ameriko.

En 1915 D-ro LEWIS establis la Ordenon en Usono, kun sidejo en Novjorko, kun la nomo "Antikva kaj Mistika Ordeno de la Rozkruĉo".

En 1932 rozkruĉa komunumo estis fondita en Pensilvanio. Rozkruĉanoj de ĉi tiuj komunumoj kontribuis al la progreso de artoj, sciencoj kaj filozofio.

En 1934 en Bruselo la Universala Federacio de Inicaj Ordenoj kaj Societoj – ligo (nun ne plu ekzistanta, post mil jaroj de ekzistado) de ordenoj, kies celo estis gardi la tradicion kontraŭ imitantoj kaj disskismiĝo – deklaris AMORK-on la heredanto de la rozkruĉa tradicio.

Ĉirkaŭ 1993 grandmajstro de loĝio en Eŭropo, organizis grupon da rozkruĉanoj por vojaĝi al Ameriko kaj tie fondi kolonion laŭ plano de Francis Bacon en lia verko Nova Atlantido. En 1994 ili alvenis en Pensilvanion kaj ekloĝis apud Filadelfio.

Dum mondkongreso en 2001 en Gotenburgo, Svedio, AMORK prezentis al la publiko manifeston, Positio Fraternitatis Rosae Crucis, dokumento kiu priskribas la sintenon de la Ordeno rilate la staton de la mondo kaj esperon por la estonteco. Pro tio ke, laŭ la regulo, la Rozkruĉa Ordeno en Ameriko devis en malaktiviĝi.

[redakti] Organiza Strukturo

1331272406709
AMORK konsistas el grandloĝioj (distriktoj) tra la mondo. Unu grandloĝio servas membrojn de unu lingvogrupo (ekzemple, la Franclingva Grandloĝio prizorgas ĉiujn franclingvajn landojn kaj ĉiujn francparolantojn). Ĉiun grandloĝion estras grandmajstro. Ĉiu grandmajstro membras en la Plej Supera Konsilio, kiu elektas la Imperatoron – la gvidanton de la Ordeno. Ĉiu grandloĝio siavice havas ene de teritorio filiojn nomatajn loĝioj, kapituloj kaj pronaosoj. En ĉiuj ĉi tiuj filioj, membroj povas kunveni por aŭskulti prelegojn, kune studi kaj mediti kaj interdiskuti; en loĝioj ankaŭ ceremonioj estas plenumataj.

La strukturo garantias al membroj de ĉiuj grandloĝioj, ke ĉie en la mondo la instruoj, servoj kaj ceremonioj estas samaj, kaj ke estas observataj la idealoj de la Rozkruĉo.

[redakti] Instruo, Inico, Vivo

0242

Ĝis la 20-a jarcento ĉiuj studentoj ricevis lecionojn parole en loĝioj. Tamen tiu ĉi sistemo ne estis oportuna por akiri monon. Do, en 1917 D-ro LEWIS enkondukis sistemon de korespondaj lecionoj nomataj monografioj venditaj per popularaj revuoj. Ĉi tiu sistemo montriĝis ne nur praktika, sed ankaŭ efika, kaj post la Dua mondmilito ĉiuj grandloĝioj adoptis ĝin.

Nuntempe la instruprogramo konsistas el kvar sekcioj: novica, neofita, inicita (konsistanta el naŭ gradoj) kaj iluminita (konsistanta el tri gradoj).

Kiel la originoj de la Ordeno mem, la originoj de la instruoj kuŝas en antikveco. Sed tra la jarcentoj filozofio evoluis laŭ la evoluo de konscio. Inter la filozofoj, sciencistoj, artistoj k.a. kleruloj, kies scioj kontribuis al la rozkruca tradicio, kelkaj estas: L. da Vinĉi, F. BACON, Kartezio, Paskalo, Spinozo, Lejbnico, Neŭtono, N. ROERICH [RJORIĤ], B. Franklin k.a. Ankaŭ la instruoj evoluas laŭ sciencaj malkovroj kaj la evoluo de la konscio.

La temaro de la instruoj estas kiel la vivo mem. Ekzemploj de temoj estas: strukturo de materio, fazoj de konscio, originoj de vivo, kuracado, aŭro kaj centroj, evoluo de la animo, morto kaj vivo, karno kaj reenkarniĝo, konceptoj pri Dio, teknikoj de meditado kaj temoj al mistikismo, filozofio kaj spriteco. Krome, lecionoj enhavas ankaŭ ekzercojn kaj eksperimentojn, kies celo estas disvolvi kapablojn.

La instruoj, tamen, tute ne estas - oni admonas la studenton esti "demandosigno" kaj obei unue al la majstro - la Majstro!

La Rozkruĉa Ordeno tamen ne estas skolo - ĝi estas ankaŭ ordeno. De la originoj de rozkruĉismo en Egiptio inicado ludis rolon en la Ordeno. Kvankam la valoro de inico estas per vortoj, tamen eblas diri, ke ĝi havas tri funkciojn: prepari studentojn por la grado de studoj; malkaŝi parton de la rozkruĉa tradicio al ili; kaj igi ilin aŭskulti la voĉon de la animo. Studentoj povas plenumi inicojn hejme per revuetaj instruoj.

Aliaj lingvoj