Ruĝĉapulino

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon"

~ Zamenhof pri lupo

"Mi jam fikis ŝin"

~ Sapfo pri Ruĝĉapulino
836967044-5.JPG

Tute senrilata bildo

"Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero"

~ Zamenhof

"Me nule reprimandas vu"

~ idisto pri la supra diraĵo

"Dimanĉe mi faris prelegon en Tokio pri la ĉi supran temon"

~ Tigro

"Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas"

~ Zamenhof pri Malbona Lupo

Ruĝĉapulino (akk. Ruĝkapuĉino) estis eŭropa heroino de la malfrua mezepoko. Ŝi vojaĝis tra danĝerajn arbarojn, por alporti al maljunaj kaj malsanaj homoj kukon, kolbason, vinon, kafeon ktp. Kuraĝa kaj pia, ŝi iĝis la patrona sanktulino de genepoj.

Ruĝĉapulinokunaŭreolo.png

La sanktulino kun kufo, mantelo, lupo, kaj aŭreolo.

[redakti] Familia fono

Oni supozas, ke Ruĝkapuĉino kaj ŝia frato Robin Kapuĉo estis malproksimaj parencoj de Rikardo la Leonkora.

[redakti] Legendo

Laŭ legendo, ŝi trairis ŝveliĝintajn riveretojn por viziti homojn kun ŝveliĝintaj okuloj, ŝvelintaj oreloj, kaj ŝvelintaj dentoj. Dum ŝi daŭrigis la bonajn laborojn, ŝi estis atakita kaj turmentata de la diablo en formo de granda vulpo, urso, aŭ lupo. Ŝi vokis al Kristo kaj Maria, kaj estis tuj savita de anĝelo en formo de ligno-hakisto.

[redakti] La tuta historio

Renoir.jpg

Jen foje knabineto. Tiun oni titolis Ruĝĉapulino ĉar ŝi tage kaj nokte havis ruĝan ĉapon sur la kapo.Tio estis bela knabino, ruĝa kiel vino, blanka kiel kokaino kaj tiel nigra kiel Obama. Kun tiaj grandaj rondaj okuloj kaj kun tiaj tute dikaj malantaŭe kaj antaŭe – nu, mallonge dirite, jen diable bela, mirinda kaj pura junulino.

Iutage la patrino sendis ŝin tra la arbaro al la avino; tiu kompreneble estis malsana. Kaj la patrino donis al Ruĝĉapulino korbon kun tri boteloj da hispana vino kaj du botelojn da skota viskio kaj botelon kun tritika brando el Rostoko kaj botelon da sveda punĉo kaj botelon kun kuminbrando kaj ankoraŭ kelkajn botelojn da biero kaj kukon kaj similajn aĵojn, por ke la avino foje fortigu sin.

„Ruĝĉapulino“,eĉ aldone diris la patrino: „Ne deflankiĝu de la vojo, ĉar en la arbaro estas sovaĝaj lupoj!“ (La tuta afero certe deruliĝis ĉe Nikolajev aŭ ie en Siberio). Ruĝĉapulino promesis ĉion kaj ekiris.

Kaj en la arbaro ŝi renkontis la lupon. Tiu demandis: „Ruĝĉapulino, kien vi iras?“ Jen ŝi rakontis al li ĉion, kion vi jam scias. Kaj li demandis: „Do, kie loĝas via patrino?“

Kaj ŝi diris tion tute precize al li: „Bofrata strato 13 je ebena tero.“

Kaj jen la lupo montris al la infano sukajn frambojn kaj fragojn kaj delogis ŝin de la vojo en la profundan arbaron.

Kaj dum ŝi diligente plukis berojn, la lupo kuris kun plenaj veloj al la bofrata strato 13 kaj frapis terebene ĉe la avino la pordon.

La avino estis misfida maljuna inaĉo kun multaj dentobreĉoj.

Tial ŝi demandis bruske: "Kiu frapas je mia dometo!"

Kaj jen la lupo respondis ekstere kun ŝanĝita voĉo: „Estas mi. Dormanta Belulino!"

Kaj jen la maljunulino vokis: "Envenu!"

Kaj jen la lupo enrapidis kiel sago en la ĉambron. Kaj jen la maljunulino ĵus vestis sin kun noktojako kaj metis sian noktoĉapon sur la kapon kaj manĝegis la lupon kun haŭto kaj hararo.

Intertempe ruĝĉapulino devojiĝis en la arbaro. Kaj kiel estas tiaj pise stultaj knabinoj, ŝi komencis laŭte ploregi. Kaj tion aŭskultis la ĉasisto en la profunda arbaro kaj rapidis tien. Nu, kaj kial koncernu tio nin, kion ambaŭ profunde en la arbaro intencis fari, ĉar intertempe fariĝis tute malhele, ĉiukaze li kondukis ŝin al la ĝusta vojo.

Do ŝi rapidis nun en la bofratan straton. Kaj jen ŝi ekvidis, ke ŝia avino estis tiom ŝvelinta, ke ŝi ekstere tute dikiĝis. Kaj ruĝĉapulino demandis: „Avino, kial vi havas tiajn grandajn okulojn?“ Kaj la avino respondis: „Por ke mi povu vidi vin pli bone“.Kaj jen ruĝĉapulino demandis plu: "Avino, kial vi havas tiajn grandajn orelojn?“ Kaj la avino respondis: „Por ke mi pli bone povu aŭskulti vin!“ Kaj jen Ruĝĉapulino demandis plu: "Avino, kial vi havas tian grandan buŝon?" Sed tio ja ne estas bona, se infanoj diras ion tian al plenkreskula avino. Do la avino fariĝis sovaĝa kiel vulpo kaj ne plu eligis vorton, sed manĝis la kompatindan ruĝĉapulinon kun haŭto kaj hararo. Kaj tiam ŝi ronkis kiel baleno. Kaj ekstere ĝuste preteriris la ĉasisto. Kaj tiu miris pri tio, kiel tia baleno venis en la bofratan straton. Kaj jen li ŝarĝis sian pafilon kaj tiris longan tranĉilon el ingo kaj enpaŝis, sen frapi la pordon, en la ĉambron. Kaj jen li vidis hororigite anstataŭ baleno la ŝvelintan avinon en la lito. Kaj - diavolo caracho! - Jen matroso tuj povus sterni sin pro surprizo laŭlonge de la ferdeko! - Estas apenaŭ supozeble! - Jen la maljuna manĝegema inaĉo voris ankaŭ la ĉasiston!

Nu, jen vi gapas, gebuboj, kaj malfermŝiras la faŭkojn kvazaŭ ankoraŭ io venus aldone. - Sed nun foje forŝteliĝu el la vento, alikaze mi galopigos vin. Al mi jam sen tio la gorĝo tute sekiĝis pro la stultaj historioj, kiuj ĉiuj estas nur mensogitaj kaj elfurzitaj! Ekmarŝu, for! Lasu vian patron nun iom drinki, vi – superflua fiŝeca idaro.

[redakti] Ĝeno

Ruĝĉapetulino migrante tra la arbaro rimarkas susuron en apudvoja arbusto. Ŝi flankenŝovas kelkajn branĉojn - kaj ekvidas lupon, kiu gapas al ŝi per grandaj rondaj okuloj.

Ŝi demandas: "Lupo, kial vi havas tiel grandajn okulojn?"

Tiu respondas: "Ho, ĉi tie oni eĉ ne povas feki senĝene!"

Radiumoapudlago.jpg

Tie loĝis la avino

[redakti] Vivdaŭro

Unu ruĝĉapulino (Elaphe guttata) ĝisvivis en kaptiteco nekredeblajn 21 jarojn.

[redakti] Libroj

Ruĝĉapulino estis la aŭtoro de pluraj edifaj verkoj:

  • Jen kion mi ne sciis
  • Diraĵoj de mia avino
  • Ne forgesu flari la florojn
Rugĉapulinoĉepordo.jpg

Ruĝĉapulino kiel patronino de Atestantoj de Jehovo.

Por citaĵoj vidu la paĝon Esperantaj proverboj (antaŭe ne troveblaj).

Pro miskompreno, la verkoj de la ruĝa sanktulino estis bruligataj en Usono dum la makartiisma epoko.

[redakti] Religio

La sukceso de Ruĝĉapulino multe helpis popularigi diismon, multaj inter la filozofoj kaj verkistoj de la 18-jarcenta Klerismo estis diistoj.

[redakti] Kontribuoj al eklezia vesto

Ŝi ankaŭ inventis la ruĝan ordonveston portatan de teologoj de liberigo.

[redakti] Kulto

Kapeloj de la Ĉapulino Ruĝa ofte troviĝas apud malnovaj kirkoj en Eŭropo. Tie gefiduloj bruligas kandelojn, kaj ripetas preĝojn uzante rozariojn.

Krom por Katolikoj, ankaŭ gravas la sanktulino por Atestantoj de Jehovo. Tiuj ofte memoras ŝian legendon, dum ili frapas la pordon de domo nekonata.

[redakti] Ekster la eklezio

Eĉ ekster la kristana eklezio, ŝia nomo estas vaste konata, dank'al la multaj popularaj rakontoj pri ŝia vivo. Por ekzemploj, vidu

[redakti] Ruĝĉapulino kaj la lupoprinco

Ruĝĉapulino iris tra la arbaro.
Wolf and Little Red Riding Hood.jpg

Tiam ŝi subite aŭdis voĉon: "Helpon, helpu min!"

Ŝi alproksimiĝis kaj vidis lupon en marĉo.

"Helpu min", kriis la lupo, "mi petas vin!"

Ruĝĉapulino pripensis kaj finfine prenis la voston de la lupo kaj eltiris lin per tiu.

Kaj subite: La lupo ŝanĝiĝis al bela princo.

"Ĉu vi kredas, Ruĝĉapulino", diris li, "fabeloj ankaŭ povas realiĝi! - Sed nun ne plu necesas teni min tiel forte."

[redakti] Ruĝĉapulino (poemo)

Ruĝĉapulino kiel poemo


WesendonckMaerchen.jpg
Por viziti ŝian maljunan avinon,
en la korbo kukon kaj panon kaj vinon,
iris ruĝĉapulino tra la arbaro.
Mallonge poste venis la lupo, klaro.


Por lian grandan, fortan malsaton ŝanĝi
Li volis la junan knabinon formanĝi.
"Nu bone," parolis ŝi, "se tiel estas
kaj vi min finfine ja certe digestas,
tiam do nun estas tiamaniere!
Sed al mi donu tri dezirojn libere."


La lupo volis sin ĝentila prezenti
kaj pro tio li la komercon konsentis.
"Unua deziro," ŝi parolis al li,
"tute intime ŝatus mi esti kun vi!"
La lupo parolis: "Nenia problemo!
Eĉ bone korespondas al mia emo!"
Li forte ŝin prenis post longa enspiro,
ĉar estis la lupo finfine ja viro.



"La dua deziro," ŝi diris sekrete,
"ĉu nun vi povus tion fari ripete?!"
Kvankam jam estis molaj liaj genuoj,
diris li: "Tuj venos mia kontribuo!"


Torturon li nun sentis anstataŭ ĝojon:
Ruĝĉapulino volis eĉ trian fojon!
Kaj kiam li sur la knabino bonfartis,
subite li korinfarktis.


Ŝi ĵus sian kalsoneton al si prenis
Kiam ĉasista viro marŝe alvenis.
Li vidas la lupon, la tre misfortunan,
kaj parolas kun voĉo riproĉa, puna:


"Ruĝĉapulino, kiel? Kia malgajno!!
Jam estas la tria ĉi-tiu semajno!"


Kaj unu tagon poste:

"Ruĝĉapulino, kial? Kiel amara!!
Tiu estas ĉi-semajne jam la kvara!"



Komparu la germanan originalon ĉe [1].         Esperantigis A.H. 2008-08-29

[redakti] Vidu ankaŭ

47.png

[redakti] Fontoj

Tiu ĉi artiŝoko estas bazita sur informoj el Vatikana Radio kaj la Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso.



La Vikipedio havas pedantan artikolon pri Ruĝĉapulino.
Content Navigation